Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/94

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiu estas sur la farunofero, kaj li bruligu sur la altaro kiel agrablan odoraĵon, memoraĵon al la Eternulo. 16 Kaj la restaĵon el ĝi manĝu Aaron kaj liaj filoj; senfermente ili ĝin manĝu sur sankta loko, sur la korto de la tabernaklo de kunveno ili ĝin manĝu. 17 Ĝi ne estu bakata fermentinte; kiel ilian parton Mi donis ĝin el Miaj fajroferoj; ĝi estas plejsanktaĵo, simile al pekofero kaj kulpofero. 18 Ĉiu virseksulo el la Aaronidoj povas ĝin manĝi kiel eternan destinitaĵon en viaj generacioj el la fajroferoj de la Eternulo; ĉiu, kiu ektuŝos ilin, devos esti sankta.

19 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 20 Jen estas la ofero de Aaron kaj liaj filoj, kiun ili alportos al la Eternulo en la tago de sia sanktoleateco: dekono de efo da delikata faruno kiel konstanta farunofero, unu duono matene kaj la dua duono vespere. 21 Sur pato kun oleo ĝi devas esti preparita; bone bakitan alportu ĝin; en formo de dispecigita farunofero alportu ĝin kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo. 22 Kaj la pastro, kiu el liaj filoj estos sanktoleita anstataŭ li, plenumos tion; ĝi estu eterna leĝo antaŭ la Eternulo; ĝi tuta devas esti forbruligata. 23 Kaj ĉiu farunofero de pastro estu forbruligata tuta; ĝi ne estu manĝata.

24 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 25 Diru al Aaron kaj al liaj filoj jene: Jen estas la leĝo pri la pekofero: sur tiu loko, sur kiu estas buĉata la brulofero, oni buĉu la pekoferon antaŭ la Eternulo; plejsanktaĵo ĝi estas. 26 La pastro, kiu plenumas la pekoferon, manĝu ĝin; sur sankta loko ĝi estu manĝata, sur la korto de la tabernaklo de kunveno. 27 Ĉiu, kiu ektuŝos ĝian viandon, devas esti sankta; kaj se iu aspergos per ĝia sango la veston, li lavu la aspergitan pecon sur sankta loko. 28 Kaj la argilan vazon, en kiu ĝi estis kuirita, oni disrompu; kaj se ĝi estis kuirita en kupra vazo, oni purigu ĉi tiun kaj lavu ĝin per akvo. 29 Ĉiu virseksulo el la pastroj povas ĝin manĝi; ĝi estas plejsanktaĵo. 30 Sed ĉiu pekofero, el kies sango oni enportos en la tabernaklon de kunveno por pekliberigo en la sanktejo, ne estu manĝata: per fajro oni ĝin forbruligu.

1 Kaj jen estas la leĝo pri la kulpofero: plejsanktaĵo ĝi estas. 2 Sur la loko, sur kiu estas buĉata la brulofero, oni buĉu la kulpoferon, kaj per ĝia sango oni aspergu la altaron ĉirkaŭe. 3 Kaj ĝian tutan sebon oni alportu el ĝi ofere, la voston, kaj la sebon, kiu kovras la internaĵojn, 4 kaj ambaŭ renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas ĉe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj oni ĝin apartigu. 5 Kaj la pastro bruligu ilin sur la altaro kiel fajroferon al la Eternulo; ĝi estas kulpofero. 6 Ĉiu virseksulo el la pastroj povas ĝin manĝi; sur sankta loko ĝi estu manĝata; ĝi estas plejsanktaĵo. 7 Kiel por la pekofero, tiel ankaŭ por la kulpofero estu la sama leĝo; al la pastro, kiu pekliberigas per ĝi, al li ĝi apartenu. 8 Al la pastro, kiu plenumas ies bruloferon, al tiu pastro apartenu la felo de la brulofero, kiun li plenumis. 9 Kaj ĉiu farunofero, kiu estas bakita en forno aŭ pretigita en kaserolo aŭ sur pato, apartenu al la pastro, kiu prezentis ĝin. 10 Kaj ĉiu farunofero, miksita kun oleo aŭ seka, apartenu al ĉiuj Aaronidoj, al ĉiuj egale.

11 Kaj jen estas la leĝo pri la pacofero, kiu estas alportata al la Eternulo: 12 se iu ĝin alportas kiel dankon, li alportu kun la danka ofero nefermentintajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj nefermentintajn flanojn, ŝmiritajn per oleo, kaj el delikata faruno kukojn frititajn, miksitajn kun oleo. 13 Kune kun kukoj el pano fermentinta li alportu sian oferon, ĉe sia danka pacofero. 14 Kaj li alportu unu el ili, el ĉiu ofero, kiel oferdonon al la Eternulo; al la pastro, kiu aspergas la sangon de la pacofero, ĝi apartenu. 15 Kaj la viando de la danka pacofero estu manĝata en la tago de la oferado; oni ne devas restigi iom el ĝi ĝis la mateno. 16 Sed se lia ofero estas sankta promeso aŭ memvola ofero, ĝi estu manĝata en la tago de la alportado de la ofero; kaj ankaŭ en la sekvanta tago oni povas manĝi tion, kio restis el ĝi. 17 Kaj kio restis el la viando de la ofero ĝis la tria tago, tio estu forbruligata per fajro. 18 Se iu manĝos el la viando de sia pacofero en la tria tago, ĝi ne akiros plaĉon;