Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/961

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

defalo de la vivanta Dio; 13 sed konsilu unu la alian ĉiutage, dum estas nomate hodiaŭ, por ke neniu el vi estu obstinigita per la trompeco de peko; 14 ĉar ni fariĝis partoprenantoj en Kristo, se la komencon de nia certiĝo ni tenos firma ĝis la fino; 15 dum estas dirite:
Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,
Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo. 16 Ĉar kiuj, aŭskultinte, indignigis? ĉu ne ĉiuj elirintoj el Egiptujo per Moseo? 17 Kaj kontraŭ kiuj Li indignis kvardek jarojn? ĉu ne kontraŭ la pekintoj, kies korpoj falis en la dezerto? 18 Kaj al kiuj Li ĵuris, ke ili ne venos en Lian ripozejon, krom al la neobeantoj? 19 Kaj ni vidas, ke ili pro nekredemo ne povis enveni.

1 Ni do timu, ke, kiam al ni restas promeso veni en Lian ripozejon, iu el vi eble ŝajne malatingos ĝin. 2 Ĉar al ni ankaŭ estas evangelio anoncita tiel same, kiel al ili; sed al ili la aŭdita parolo ne utilis, ne miksite kun fido ĉe la aŭdantoj. 3 Ĉar ni ekkredintoj venas en la ripozejon, kiel Li diris:
Tial Mi ĵuris en Mia kolero,
Ke ili ne venos en Mian ripozejon;
kvankam la faritaĵoj estis finitaj jam de post la fondo de la mondo. 4 Ĉar Li diris ie pri la sepa tago jene: Kaj Dio ripozis en la sepa tago de Sia tuta laboro; 5 kaj ankaŭ jene:
Ili ne venos en Mian ripozejon. 6 Ĉar restas do por iuj veni en ĝin, kaj tiuj, al kiuj la evangelio unue estis predikita, ne envenis pro malobeo, 7 denove Li difinis iun tagon, dirante en David: Hodiaŭ, post tiom da tempo; kiel estas dirite:
Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,
Ne obstinigu vian koron. 8 Ĉar se Josuo al ili estus doninta ripozon, Li ne parolus poste pri alia tago. 9 Tial restas sabata ripozo por la popolo de Dio. 10 Ĉar tiu, kiu venis en sian ripozejon, ankaŭ mem ripozas de siaj faroj, kiel Dio de Siaj. 11 Ni klopodu do veni en tiun ripozejon, por ke neniu falu laŭ la sama ekzemplo de malobeo. 12 Ĉar la vorto de Dio estas viva kaj energia, kaj pli akra ol ĉia glavo dutranĉa, kaj penetranta ĝis divido de la animo kaj spirito, kaj de artikoj kaj medolo, kaj kritikanta la pensojn kaj celojn de la koro. 13 Kaj ne ekzistas kreitaĵo kaŝita antaŭ Lia vidado; sed ĉio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu, al kiu nia afero rilatas. 14 Havante do ĉefpastron grandan, trapasintan la ĉielon, Jesuon, la Filon de Dio, ni tenu firme nian konfeson. 15 Ĉar ni havas ĉefpastron ne tian, kiu ne povus simpatii kun niaj malfortaĵoj, sed tentitan en ĉio tiel same, tamen sen peko. 16 Ni do alvenu kun kuraĝo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por ĝustatempa helpo.

1 Ĉar ĉiu ĉefpastro, prenata el inter homoj, pro homoj estas difinita por aferoj rilatantaj al Dio, por ke li oferu kaj donacojn kaj oferojn pro pekoj; 2 povante indulgi tiujn, kiuj estas malkleraj kaj erarantaj, tial, ke li mem estas ĉirkaŭata de malforteco; 3 kaj pro tio li devas, kiel por la popolo, tiel ankaŭ por si mem, oferi pro pekoj. 4 Kaj neniu alprenas al si tiun honoron krom la vokato de Dio, tiel same, kiel Aaron. 5 Tiel ankaŭ Kristo sin mem ne honoris, por fariĝi ĉefpastro, sed lin honoris Tiu, kiu diris al li:
Vi estas Mia Filo,
Hodiaŭ Mi vin naskis; 6 kiel ankaŭ aliloke Li diris:
Vi estas pastro por ĉiam,
Laŭ la maniero de Melkicedek. 7 En siaj karnaj tagoj, preĝojn kaj petegojn oferinte, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj aŭdite pro sia pia timo, 8 tiu, kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon per tio, kion li suferis; 9 kaj perfektigite, li fariĝis la fonto de eterna savo al ĉiuj al li obeantaj; 10 nomite de Dio ĉefpastro laŭ la maniero de Melkicedek. 11 Pri tiu ni havas dirotaĵojn multajn, kaj malfacile klarigeblajn tial, ke vi surdiĝis en aŭdado. 12 Ĉar kvankam vi jam devus esti instruistoj, vi ankoraŭ bezonas, ke oni instruu al vi, kiaj estas la komencaj elementoj de la orakoloj de Dio, kaj vi fariĝis bezonantoj de lakto kaj ne de solida nutraĵo. 13 Ĉar ĉiu, kiu nutriĝas per lakto, estas nesperta rilate la vorton de