Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/79

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sonaj, se ni ne volas el persona aŭ nacia disputemeco pereigi nian aferon; tiuj ĉi gustoj devis silenti jam en la tempo de la kreado de l’ lingvo, kaj tiom pli ili sendube devas silenti, se ilia obeado postulas rompadon en nia lingvo.

La Esperantisto, 1891, p. 49-50


————————


Pri idiotismoj en Esperanto Mi esperas, ke iom post iom ĉiuj idiotismoj malaperos kaj cedos sian lokon al esprimoj tute logikaj kaj internaciaj. Tamen laŭ mia opinio ni devas fari tian anstataŭigadon nur en tia okazo, se ni povas tion ĉi fari tute oportune; sed en okazo, se ni por ia idiotismo ne trovos pli bonan esprimon pure logikan, tio ĉi ne devas nin ĉagreni; kaj la idiotismo povas tute oportune resti kiel «esperantismo», se ĝi nur estos komune akceptata.

Lingvo Internacia, 1905, p. 545

Pri la Esperanto-stilo En mia traduko de «La Revizoro» troviĝas iafoje frazoj ne tuj kompreneblaj; precipe ofte vi trovos tiajn frazojn en la paroloj de Osip. Tamen ne ĝusta estas via supozo, ke tiuj frazoj estas laŭvorta traduko de la rusa stilo. Osip parolas ne per stilo tute logika kaj literatura, sed per stilo de malklera rusa servisto, kaj mi devis almenaŭ iom konservi tiun stilon, por ne forpreni de liaj paroloj ilian tutan karakterecon. Li ofte simple kripligas la vortojn. Mi penis tion ĉi eviti, ĉar, se por la leganto oni povus doni klarigojn