Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/10

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

73. — Kio fariĝis, jam ne refariĝos.

Kio pasis, ne revenos.

Kontraŭ faro farita ne helpas medito.

Al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos.

Ĝi helpos kiel hirud' al mortinto.


74. — Kiu bati deziras, trovas bastonon.

Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston.

Por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia.

Muso la katon ĉiam ofendis


75. - Sieĝi ies pordon.

Elbatadi ies sojlon.


76. - Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio.

Barakti kiel fiŝo ekster la akvo.

Tuniĝadi kiel serpento.

Kuradi kiel venenita muso.

Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita.

Bataladi kontraŭ la sorto.


77. — Bastono batas, bastono resaltas.

Vento sendita tondron reportos.


78. — Per mono, ne per mano punu vilaĝanon.


79. — Amo kaj puno loĝas komune.


80. — Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas.

Batanto povas argumenti, batato devas silenti.


81. — Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo.

Oni batas ne la aĝon, sed la vizaĝon.


82. Malpaculon ĉiu batas.

Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj.

Fremdan dorson bastoni — ankaŭ sian doni.


83. — Pelro parolas sen direkto, sed Paŭlo konjektu.

Ŝerce dirite, cele pensite.


84. — Venkiton oni ne batas.

Pekinto pentas, kolero silentas.

Ne iras hakilo al kolo humila.

Peko malnova perdas pekecon.

Filo konfesis - patro forgesis.


85. — Du militas — tria profitas.


86. — Nebuligi la okulojn. Ĵeti polvon en la okulojn.


87. — Ne ĉio brilanta estas diamanto.

Ŝajno trompas.

Ne ĉio ulilas, kio brilas.


88. — Li estas preskaŭ mia frato : nepo de kuzo de onklo de konato.

Parenco per Adamo.