Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/12

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

105. - Vilaĝano kreditas, vilaĝestro pruntas.

Festeno kaj ĉaso kaj da ŝuldoj amaso.


106. — Al mono kaj forto humiliĝas la sorto.

Ju pli da havo, des pli da pravo.


107. — Kiu riĉiĝas tiu fieriĝas.

Sklavo kun forla mano estas plej granda tirano.

Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas.

Al sklavo mon' ne esta savo — li ĉiam restas sklavo.


108. — Trio plaĉas al Dio.


109. — Se amas Dio, prosperas ĉio.


110. — Dio batas, Dio kompatas.

Sonĝo teruras, sonĝo forkuras.


111. — Ankoraŭ Dio ne dormas.


112. — Dio punas laŭ la fortoj.


113. — Dio longe paciencas, sed severe rekompencas.


114. — Dio orfojn ne forgesas.

Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien.

Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos.


115. — Dio donis buŝon, Dio donos manĝon.

Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon.

Se Dio ordonos, eĉ ŝton' lakton donos.


116. — Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas.


117. — Ne atingos krio gis la trono de Dio.

Senfara plendo ne estas defendo.

Reĝo donacis, sed polico minacas.


118. — Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo.

Ne atendis, ne esperis — malfeliĉo aperis.

Malfeliĉo venas sen alvoko.


119. — Ĉiu por si — por ĉiuj Di'.


120. — Servo al Dio vana ne restas.

Ni laboru kaj esperu.


121. — Al Dio servu, diablon rezervu.

Dion laŭdu kaj diablon aplaŭdu.


122. — Dion fidu, sed senfare ne sidu.

Preĝon faru, sed farunon preparu.

Infano ne krias, patrino ne scias.


123. — Ne sanktuloj potojn faras.


124. — Nek por baki, nek por haki.


125. — Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas — dangero ĉesas, ni