Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/15

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

160. — Timi sian propran ombron.

Kuri de sia propra korpo.


161.— Kiu timas bestaron, ne iru arbaron.


162. — Respektu Dion kaj reĝon kaj obeu la leĝon.


163. — Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan

Kiu bojas, ne mordas.


164. - Ne timu tranĉilon, timu babilon.

Vundo pasas, vorto restas.

Langa vundo plej profunda.


165. — Kiu ne krimas, tiu ne timas.


166. — Ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj.

Ne juĝo kondamnas, sed juĝanto.

Juĝanto decidas, kiel li vidas,


167. — Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno.

Insulto ne algluiĝas.

Hundo bojas, homo vojas.


168. — Disputu komence — vi ne malpacos en fino.

Antaŭparolo liberigas de postparolo.

Kiu demandas, tiu ne eraras.


169. — Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu.


170. — Geamantoj sin pikas Bato de patrino ne longe doloras.


171. — Kolero pravecon ne donas.

Per insulto kaj kolero ne klariĝas afero.

Kiu koleras, tiu ne prosperas.


172. — Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas.

Kapo pekas, piedoj suferas.


173. — Balo de frato estas sen kompato.

Estintaj amikoj plej kruele malpacas


174. — Oni prenas avide, oni redonas malrapide.

Oni prenas per manoj, redonas per piedoj.

Prunto amikon forpelas.

Selante ĉevalon, oni ĝin karesas.


175. — Vi amas preni, amu redoni.


176. — Li ŝtelas de najbaro, por doni al altaro.


177. — Trafi per la parolo rekte en la vizaĝon.

Diri al iu nudan veron.


178. — Pereis ŝafino, pereu ankaŭ la ŝafido.

Forfluu infano kune kun la bano.