Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/18

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

216. — Malfeliĉo komuna estas malpli premanta.

Konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola.

En kompanio eĉ morto faciliĝas.

En amaso eĉ morto estas pli gaja.


217. — En plej alta mizero al Dio esperu.

Mizero plej ekstreme, Dio plej proksime.

Por ŝafo tondita Dio venton moderigas.


218. — Pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro.


219. — Fremda mizero ne estas sufero.

Kiu mizeron ne havis, mizeron ne konas.

Nur suferinto ŝatas feliĉon.

Fremda korpo ne doloras.

Oni maron admiras, se oni maron ne iras.


220. — Mizero faras viziton, ne atendante inviton.

Kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas.

Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko.

Neniu scias, kio morgaŭ lin trafos. Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene.

Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas.

Hodiaŭ forto, morgaŭ morto.


221. — Ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas.

Ne voku diablon, ĉar li povas aperi.

Ne elvoku lupon el la arbaro.

Malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston — ĝi tuj venas.


222.— Deko da pekoj — unu la puno.

Du mortojn vi ne havos, de unu vi vin ne savos.

De unu bovo oni du felojn ne deŝiras.


223. — Fremda malfeliĉo instruas.

Nin instruas eraro, kiun faras najbaro.


224. — De malriĉula manĝo ni guston ne scias.

Pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo.

Fremdan vundon kaŝas vesto.

Vundo sekreta doloras plej multe.


225. - Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas.

Sur arbon klinĝintan saltas la kaproj.

Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos.

Falinton ĉiu atakas.

Suferoj sufokas kaj homoj mokas.

Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas.


226. — Kiu multon deziras, nenion akiras.

Malriĉigas ne nehavado, sed trogranda dezirado.

Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas.


227. — Donado de almozoj neniam malriĉigas.

Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu.