Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/19

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

228. — Malriĉeco ne eslas malvirto.

Manko de oro ne estas malhonoro.

Ne insultu mizeran, ne moku malliberan.

Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo.


229. — Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto.

Pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro.

Pli bona pura konscienco, ol malpura potenco.

Havu poton malgrandan, sed mem estu granda.

Vesto eluzita, sed pureco spirita.

Mono perdita, nenio perdita, — honoro perdita, ĉio perdita.


230. — Perdi la saĝon.

Ricevi muŝon en la cerbon.

Perdi la kandelon el la kapo.


231. — Ĝi estas por mi makulo en la okulo.

Ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo.


232. — Danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj.

Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun.

Karesi al iu la barbon.


233. — Juku la haŭto, sed ne sur mia korpo.

Kio min ne tusâs, kuŝu kiel kuŝas.

Sur ĉeval’ de najbaro la ŝargo ne pezas.

Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro.

Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas.


234. — Konfidu, sed vidu.

Tro da konfido kondukas al perfido.

Amu Antonon, sed gardu vian monon.

Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu.

Dubo gardas kontraŭ risko.

Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate.

Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem.


235. — Ne en unu tago elkreskis Kartago.

Mi panon ne esperis, subite kuko aperis.

Neniam atendita ofte venas subite.

Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas.


236. — Homo fidas, feliĉo decidas.

Venkas ne forto, venkas la sorto.

Feliĉo leĝon ne konas.

Kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas.

Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn.


237. — Barbo potenca, sed kapo sensenca.

Kresko mamula, sed saĝo liliputa.

Spiko malplena plej alte sin tenas.


238. — Malgranda birdeto, sed akra ungeto.

Guto malgranda