Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/21

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

253. — Arbaro aŭdas, kampo vidas.

La muro havas orelojn.


254. — Pro multo da arboj li arbaron ne vidas.


255. — Kion mi ne scias, tion mi ne envias.

Se okulo ne vidas, koro ne avidas.

For de l' okuloj, for de la koro.

Antaŭ okuloj ne staras, doloron ne faras.


256. — Laŭ la fruklo oni arbon ekkonas.


257. — Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago.

Poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono.


258. — Vidas okulo, sed mano de trafas.


259. — Ĉiu eraro estas kulpo.

Pro eraro ne praviĝas la faro.


260. — Pagas ne riĉulo, pagas kulpulo.

Kiu rompis, tiu pagu.

De kiu la kulpo, por tiu la puno.

Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu.


261. — Lumo fariĝos kulpulo troviĝos.

Pagos lupo por la ŝafo.

Ankaŭ la lupon atingos la sorto.

Por ĉiu ago venas la tempo de pago.

Trafos hakilo al ligno malmola.

Venos knabeto ankaŭ kun peto.

Ankaŭ diablo tondron suferos.

La forestanto ĉiam estas malprava.


262. — Ĉiu havas sian guston.

Pri gustoj oni disputi ne devas.

Kiom da homoj, tiom da gustoj.

France saĝa, angle sovaĝa.

Ne bela estas amata, sed amata estas bela.

Belecon taksas ne okulo sed koro.

Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras.

Ĉiu abomenaĵo trova sian adoranton.


263. — Malplaĉas nenio, se taksas pasio.


264. — Li estas preskaŭ mia frato : nepo de kuzo de onklo de konato.


265. — Akvo kaj pano servas al sano.


266. — Pli bona pano sen butero, ol kuko sen libero.


267. — Tempo flatas, tempo batas.


268. — Batadi la venton.


269. — En akvo malklara oni fiŝkaptas facile.


270. — Finita kaj glatigita.


271. — Malaperis kiel ŝtono en maron.