Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/26

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

328. — Vi ne kredas, ne aŭskultu, sed min ne insultu.

Iom da malvero ne estas danĝero.


329. — Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas.

Kiu volas mensogi, devas bone memori.

Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos.


330. — Temp’ estas mono.

Temp’ estas valoro simile al oro.


331. - Tempo toleras, sed vero aperas.

Plej bone kuracisto estas la tempo.

Al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas.


332. — Alia tempo, aliaj moroj.


333. — Gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto.


334. — Tempo venos, zorgon prenos.

Venos tempo, venos Konsilo.

Kiu vivos, tiu vidos.

Prokrastita ne estas perdita.

Tempo kaj cirkonstancoj saĝon alportas.

Sperto saĝon akrigas.

Eĉ malaĝulon sperto instruos.


335. — Bone sukcesu, sed ankaŭ nin ne forgesu.


336. - Ne ĉiam estas festo, venos ankaŭ fasto.

Ne ĉiam estas sankla Johano.


337. — Ne ĉio griza estas lupo.

Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero.

Ne ĉiu bojato estas ŝtelisto.

Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo.


338. — Ne ĉio brilanta estas diamanto.

Ne ĉio utilas, kio brilas.


339. — Eksplodema kiel pulvo.

Li ne toleras eĉ muŝon sur la muro.

Li ekscitiĝas kiel bolanta lakto.

Li estas flamiĝema kiel rezina ligno.

Li havas muŝon en la kapo.


340. — Oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo.

Unua atesto estas la vesto.

Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas.

Kiun vesto ornamas, tiun homoj ekamas.

Vesto homon prezentas.


341. — La unua trovita.

Ĉio taŭgas, kio venas.


342. — Al ĉiu sinjoro estu lia honoro.

Al ĉiu sanktulo apartan kandelon.

Al ĉiu frato lian parton.

Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu.


343. — Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu.

Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo