Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/27

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ne povas

Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos.

Kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas.

Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras.

Oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento aparte.

Azenon komunan oni batas plej multe.

Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro.


344. — Ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo.

Ne ĉiuj havas egalan feliĉon.

Ne ĉiu paperelo estas banka bileto.

Ne el ĉiu ligno oni faras violonon.


345. — En ĉiu objekto troviĝas difekto.

Ĉio havas sian « sed » kaj « se.»

Ĉiu medalo du flankojn posedas.


346. — Pro eraro ne praviĝas la faro.


347. — Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto.

Ĉiu vulpo sian voston laŭdas.

Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara.

Sia estas kara pli ol la najbara.

Simio al simio plaĉas pli ol ĉio.


348. — Naskiĝas fianĉino por fianĉo.

Edzo kaj edzino — ĉiela difino.

Fianĉon de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo.

Ĉiu « li » havas sian « ŝi ».

Multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas.


349. — Ĉiu mano al si altiras.

Pli kara estas kap' al ĉapo.

Ĉiu por si mem estas la plej kara.


350. — Kio mia, tio bona


351. — Ĉia dono estas bono.


352. — Ĉiu propran saĝon posedas.

Montroj kaj konsiloj estas facilaj.

Zorgu pri vi, kaj nenion pli.

Ne ŝovu nazon en fremdan vazon.

Ne iru al fremda anaro kun vie regularo.

Restu tajloro ĉe via laboro.


353. — Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo.

Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio.


354. — Kion vi pripenas, tio al vi venas.

Ĉiu kreas sian forton ĉiu forĝas sian sorton.

Kion vi semas, tion vi rikoltos.

Kiel oni sternas, tiel oni dormas.


355. - Ĉiu iras, kiel saĝ' al li diras.

En sia afero ĉiu juĝu libere.

Ĉiu manĝas, kiel li aranĝas.

Ĉiun demandu, sed mem al vi komandu.