Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/30

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ne kredu al parolo sen propra kontrolo.

Famo kredon alloga sed tre ofte mensogas.


391. — Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron.

Kia la semo, tia la rikolto.

Kia sono, tia resono.


392. — Eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj.


393. - Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne.

Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos.

Ne sama la vento blovas konstante.

Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero.

Eĉ por plej terura tago venas vespero. Ankaŭ al ni la suno eklumos.

Ankaŭ al nia nesto venos iam la festo.

Venas rido post minaco, kaj paciĝo post malpaco.

Diablo ne ĉiam unu pordon sieĝas.

Post la fasto venas festo.


394. — Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas.


395. — Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas.


396. — Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas.

Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas.

Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis.

De la manoj ĝis lipoj la sup' elversiĝis.


397. — Post kolero venas favoro.

Post vetero malbela lunas suno plej hela.


398. — Hakado de ligno donas lignerojn.

Kiu panon donas, malsaton ne konas.

Ne ekzistas ofico sen benefico.


399. — Ne ekzistas fumo sen fajro.

Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas.


400. — Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj.

Malpaco pro limo fariĝas kutimo, malpaco pro kredo fariĝas heredo.


401. — Kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu.


402. — Geamantoj sin pikas.

Dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas.


403. — Kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas.

Al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso.


404. — Kie minaco, tie malpaco.

Disputoj kondukas al malpaco.