Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/31

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj.

Ligno fendita facile flamiĝas.

kontraŭ vesto malbona konspiras ĉiu ŝtono.

Manon malkvietan ĉiu muro atakas.


405. — Kie sklav’ regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas.


406. — Laboro kondukas al honoro kaj oro.

Laboro fortigas, ripozo putrigas.

Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras, — kiu mem ne penas, nenio al li venas.

Pano buŝon ne serĉas.

Kiu amas la liton, ne akiros profiton.

Kiu volas panon, ne dorlotu la manon.

Rezonado kaj filozofado panon ne donas.


407. — Kie dento doloras, tien iras la lango.


408. — Tien okuloj iras, kion la koro deziras.


409. - Kie pano estas, tie musoj ne mankas.

Plena kaso ŝteliston altiras.

Malfermita kelo tentas al ŝtelo.


410. — Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas.

Neniu sanktulo estas sen makulo.


411. — Kie regas la forto, tie rajto silentas.

Kiu havas la forton, havas la rajton.


412. — Kie timo, tie honto.


413. — Feliĉo kaj riĉo envion elvokas.


414. — Kie maldike, tie rompiĝas.


415. — Virino scias, tuta mondo scias.


416. — Romo estas tie, kie astas la papo.


417. — Kion oni volas, tion oni povas.


418. — Kuraĝa homo en sia domo.

Bravulo kontraŭ muŝo, sed muŝo kontraŭ bravulo.

El post la arbo li estas bravulo.


419. — Karesi al iu la barbon.

Paroli dolĉe en la orelon.


420. — Fari al iu ursan kareson.

Karesi kontraŭ la haroj.

Ludi kun iu ludon de pugnoj.

Vivi kun iu kiel hundo kun kato.

Montradi al si reciproke la dentojn.


421. — Komenci per flato kaj fini per bato.

Komenci per Dio kaj fini per diablo.


422. — Ne karesu per mano, sed karesu per pano.