Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/34

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

456. — Plej bona sprito estas silento.


457. — Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tula mondo iros.

Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino.


458. — En dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu. Sprit' en tempo ne ĝusta estas tre malbongusta.


459. — Granda parolisto estas duba faristo.

Vortojn ŝparu, agojn faru.


460. — De parolo ĝis faro estas tre malproksime.

El la buŝ' multaj vorloj eliras, sed ne ĉiuj ion diras.


461. — Kio doloras, pri tio ni ploras.


462. — Ne bezonas la kapo konsilon de kruroj.

Ovo kokinon ne instruas.

Lecionoj al profesoro estas vana laboro.

Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo.


463. — Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo.


464. — Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos.

Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio.


465. — Pro kapo malsaĝa suferas la kruroj.

Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas.


466. — Piedo ne atentis kapo eksentis.

Mano pekis, dorso pagas.


467. - Staris, ekfaris.

Per la kapo malsupren.

Eksalte senhalte.


468. — Pekinto pentas, — kolero silentas.

Ne iras hakilo al kolo humila.


469. — Kiom da kapoj, tiom da opinioj.

Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj.

Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro.


470. — Vundan lokon protektis, alian difektis.


471. — Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon.

Ne valoras bofilo, kiam mortis filino.


472 — Estinta amiko estas plej danĝera malamiko.


473. — Malsato ne estas frato.


474. — Malsato plej bone gustigas la manĝon.

Ĉe stomako malsata ne kapricas palato.