Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/35

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

475. — Se malsalo turmentas, lupo timon ne sentas.

Pli efike ol bato pelas malsato.

Malplena sako tentas al peko.

En malsata familio mankas harmonio.


476. — Stomako malsata nur pri pano meditas.

Malsata stomako orelon ne havas.

Por honoro ni dankas, se manĝ' al ni mankas.


477. — Sata malsatan ne povas kompreni.

Plena stomako laŭdas la faston.


478. Se stomako doloras, kapo laboras.


479. — Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo.


480. — Hom' malesperas, Dio aperas


481. — Malriĉulo rabiston ne timas.

La dorm' estas bona, se mankas la mono.

Kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas.

De nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos.


482. — Pli bona io, ol nenio.


483. — Ne venas mont’ al monto, sed homo homon renkontas.


484. — Monto gravediĝis, muso naskiĝis.


485. — Kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas.


486. — Belaj rakontoj el trans la montoj.


487. — Stari por iu kiel muro kaj turo.


488. — Promesi orajn montojn.


489. — Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo.


490. — Ju homo pli fiera, des puno pli severa.

Pro homo fiera ĝojas infero.

Malhumileco estas kara plezuro.

Fiereco venas antaŭ la falo.

Altan arbon batas la fulmo.

Kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero.


491. — Fiera mieno — kapo malplena.


492. — De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj.

Rusto manĝas la feron, kaj zorgo la homon.


493. — Urtikon frosto ne difektas.


494. Venas ĉagreno sen granda peno.

Malfeliĉo inviton ne atendas.

Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko.

Ne voku diablon, ĉar li povas aperi.