Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/56

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

822. — Vivi kun iu en fido kaj konfido.

Vivi kun iu en intima amikeco.

Ili vivas per unu animo en du korpoj.


823. — Havi larĝan konsciencon.

Kovri la buŝon de sia konscienco.

La konscienco lin ne turmentas.


824. — Diri la puran veron.


825. — Kiom la koro deziras.


826. - Tio ĉi estas laŭ lia gusto.

Li prenos kaj benos.

Tule ĝuste laŭ lia gusto.

Ĝi estas al li tre bonvena.

Venas kvazaŭ vokita kaj petita.

Ĝi estas akvo al lia muelilo.


827. — Raporti pri ĉiuj cirkonstancoj kaj nuancoj.

Rakonti ĉion faritan kaj kaŝitan.

Malkovri antaŭ iu sian koron.

Kion koro sentas, lango prezentas.

Kio en la kapo, tio sur la lango.


828. — Li havas siajn kapricojn.


829, — Stariĝi obstine.

Kontraŭstari per ĉiuj fortoj.

La haroj disstariĝas.


830. — Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas.


831. — Tie iras fumo per densaj nuboj.


832. — Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo.


833. - Sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas.

Tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj.

Nenia peketo restas longe sekrelo.

La tempo ĉiam malkaŝas la veron.

Eĉ el sub la tero aperas la vero.

Neĝo kaŝas nur ĝis printempo.


834. — Stari per unu piedo en la tombo.

Li jam faras la lastan spiron.

Staras la morto jam en la korto.


835. — Granda estas la mondo, sed rifuĝon ne donas.

Konsilojn ĉiu donas, sed ne kiam oni bezonas.


836. — Virino bonorda estas muta kaj surda.

Por virta orelo ne danĝeras vorto malbela.

Por parolo delira ne ekzistas rediro.


837. — Resti maljuna knabino.

Ricevi grizan haron, ne vidinte altaron.


838. — Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo.

Ne ekzistt-