Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/58

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĝis la manoj estas granda interspaco.

Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto.

Granda parolisto estas duba faristo.

Granda parolo, sed malgranda volo.

Se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos.


856. - Ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj.


857. - Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon.

Ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj infanoj.

Ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas.

Vin ne tuŝu la eraroj en fremdaj faroj.

Pri kio amikoj sekretas, ili vian juĝon ne petas.

Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian.


858. — Laboro finita, — ripozu merita.


859. — Antaŭ ĉio zorgu oficon, — plezuro atendos sian vicon.

Antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas.


860. — Por ĉiu faro estas horo.


861. — Al la afero!


862. — Ricevis bandito laŭ sia merito.

Prave li ricevas.

Prave punite laŭmerite.

Bona puna por malbona peno.


863. — Kiu pekis, tiu pagas.

Kune kaptite, kune punite.


864. — Sidi en laboroj ĝis super la oreloj.


865. — Ne gutas mielo el la ĉielo.


866. — Li eslas vera hidrargo.

Flugema kiel vento.


867. — Teni iun per fera mano.

Butonumi iun malvaste.


868. — Karaklero olea.

Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro.

Mola kiel vakso.


869. — Nomo egala, sed esenco mala.


870. — Paroli sensencaĵon.

Babilas, muelas, kion lango elpelas.


871. — Pli bona io, ol nenio.


872. — Reĝo donacis, sed polico minacas.

Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis.


873. — Kia domaĝo!

Ho ve!

Bedaŭrinde!

Dio kompatu !


874. — Sako ne sonas, — amiko ne konas.


875. — Multaj kompatantoj, sed neniu helpanto.

Kiu konsilas