Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/60

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

890. — Amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore.

Geamantoj sin pikas.

Amo supermezura ne estas plezura.


891. — Ne punu edzinon antaŭ infanaj okuloj, ne punu infanojn antaŭ fremduloj.

Vivon privatan kaŝu la muroj.


892. — Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke.


893. — Kiu edziĝas, tiu ŝanĝiĝas.

Nova stato, — nova vivo.

Novaj sinjoroj, — novaj moroj.


894. — Edzo kaj edzino — ĉiela difino.


895. - Edziĝo tro momenta estas longapenta.

Tro rapida edziĝo - porĉiama kateniĝo.


896. — Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna.

De edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas.

Edzigu filon, kiam vi volas, — edzinigu filinon, kiam vi povas.


897. — Kiam sako mizeras, amo malaperas.

Edziĝo pro amo flamanta al la sako sonanta.

Edziĝo laŭ koro, laŭ la kvanto da oro.


898. — Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝas.


899. — Amaso de da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas.


900. — Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro.

Virina rideto pli kaptas ol reto.

Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas.


901. — La lango de virino estas ŝia glavo.

Virino batas per lango, — aperas vundo plej sanga.


902. — Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto.

Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon.

Dio donis buŝon, Dio donos manĝon.

Kion ni vere bezonas, Dio ĝin donas.


903. — Tranĉi rekte en la karnon.

Piki al iu la vundan lokon.


904. — Rapide — senvide. Kudri per fluganta kudrilo.

Superpinte — nur tuŝinte.

Transsalte-senhalte.


905. — Treni sian vivon de mizero al mizero.

Vivi iele-trapele.


906. — Tro sata, tro bata.


907. — Vivi emerite.


908. — Peti tagojn sen afero de mateno al vespero.

Okupi sen celo lokon sub ĉielo.

De lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo.