Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/62

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tia estas via valoro.

Kia ago, tia pago.

Kia la semo, tia la rikolto.

Laŭ la agoj de l' homo estas lia nomo.


927. — Vivis puninde, mortis ridinde.


928. — Restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti.


929. — Kiu vivos, tiu vidos.

La tempo venos, ni ĉion komprenos.

La parto plej vasta venos la lasta.


930. — Kiun favoras la sorto, por liu eĉ koko eslas ovoporta.

Kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas.


931. — Kiel akirite, tiel perdite.


932. — Pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi.


933. — Li vivas en ĝuo kaj bruo.

Vivi inter forno hejlita kaj tablo kovrita.


934. — Li vivas sur la tero kiel en infero.

Hunda vivo.


935. — La loto estas tirita.

La ĵelo estas farita.


936. — La «por» kaj la «kontraŭ».


937. — Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon.

Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro.


938. — Feliĉo kaj riĉo envion elvokas.


939. — Pli bone estas enviigi, ol kompatigi.

Pli bone estas ŝviti, ol tremi.

Tro da enspezo ne eslas tro da pezo.

De pli da suko ne malboniĝas la kuko.


940. — Envia moko sukceson de detruas.


941. — Morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj.


942. — Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ.

Faru hodiaŭ, kion vi povas, — morgaŭ vi eble okazon ne trovos.

Ju pli frue, des pli certe, — ju pli volonte, des pli lerte.

Uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan.


943. — Hodiaŭ al mi, morgaŭ al vi.


944. — Se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn.


945. — Eksplodis kiel pulvo.

Flamiĝema kiel ligno rezina.


946. — Fari al iu bonan lavon.

Ŝuti polvon en la okulojn.

Sapumi la okulojn.