Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/63

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

947. — Doni la tonon.

Konduki la dancojn.

Havi la ĉefan voĉon.


948. — Saĝa estas la hundo post ricevo de l' vundo.


949. — Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj.


950. — Tranĉi rekte en la karnon.


951. - Ĝis la edziĝo venos resaniĝo.


952. — Amiko en ĝojo kaj malĝojo.


953. — Atingi la vesperon de sia vivo.


954. — Tralavi la gorĝon.

Havi iom da vaporo en la kapo.

Li esploris iom la fundon de la glaso.


955. — Per kio la veto?


956. — Disputu pri ĉio, sed sen garantio.

Disputo kredigas, sed ne certigas.

Pri nenio oni povas ĵuri.


957. — Magia rondo.


958. — Leĝo estas cedema : kien vi deziras, ĝi iras.

Leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas.

Leĝo estas bona, se advokato ĝin helpas.


959. — Leĝo pasintaĵon ne tuŝas


960. — Sur leĝa bazo.

Leĝe kaj rajte.


961. — Nesciado de leĝo neniun pravigas.

Pro eraro ne praviĝas la faro.

Senkonscie vi agis, — konscie vi pagos.


962. — Eltrinki per unu tiro.


963. — Eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos.

Vane vi tentas, mi ne konsentos.


964. — Malpurulo.

Cindrulino.


965. — Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras.


966. — Frukto malpermesita estas plej bongusta.

Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite.

Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas.


967. — Tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas.

Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas.

Marĉando aĉeti ne devigas.

Ĉiu provas, kion li povas.

Ne ĉiu aspiranto devas esti prenanto.

Demando ne kostas, demando ne devigas.