987. — Dorloti serpenton sur sia brusto.
Vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton.
988. — Konateco ne estas hereda.
Okaza komplimento ne iras al testamento.
989. — Mi havas pri tio nek scion nek supozon.
Mi hejme sidis, nenion vidis.
990. — Mi ne volas tion ĉi scii.
Ni facile forgesas, kio nin ne interesas.
991. — Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago.
Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido.
992. — Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius.
Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapiŝon.
Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion.
Post la falo oni fariĝas singarda.
993. — Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos.
De tro multa scio krevas la kranio.
994. — Li eslas kompetenta, kiel besto pri arĝento.
Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon.
995. — Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron.
Li ne enlasas puŝon en sian buŝon.
Sur lia nuko sidas pli ol peruko.
Li estas frotita kaj polurita.
Li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn.
Ne el unu forno li manĝis jam panon.
Pasero sperta ne bezonas averton.
Li havas la kapon sur la ĝusta loko.
Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis.
Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin ĉasis
996. — Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra.
997. — Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta.
Malamanto de faro estas amanto de kalendaro.
998. — Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio.
999. — Saĝa scias, kion li diras, — malsaĝa diras, kion li scias.
Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta.
1000. — Valoron de objekto ni ekkonas post difekto.
Kion ni havas, por ni ne valoras, — kiam ni ĝin perdis, ni ploras.
Vivanton