Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/68

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

« se » malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa.

Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus.

Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero.

Se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta!


1041. — Tute libera, kiel birdo aera.

Birdo petolas, kiom ĝi volas.


1042. — Por regna speso ne ekzistas forgeso.

Mono publika estu fortika.


1043. — Ne rapidu insulti, volu aŭskulti.

Ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu.

Kiu aŭdis unuan, ankaŭ aŭdu la duan.


1044. — Samaj kondiĉoj, samaj superstiĉoj.

Kia sufloro, tia aktoro.

Komenca inklino daŭras ĝis la fino.

Knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto.

Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras.


1045. — Eĉ signo ne restis, kie urbo estis.

Detruita ĝis la fundo de l' fundamento.


1046. — Ŝtono de falpuŝiĝo.


1047. — Senĉesa guto eĉ ŝtonon traboras.

De guto post guto disfalas granito.


1048. — Doni la finofaran baton.


1049. — Sin turni al la poŝo.


1050. — Minaci per pugno en la poŝo.


1051. — Ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito.


1052. — El la faraĉo fariĝis kaĉo.


1053. — Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas.

Kiu rompis la glason, ordigu la kason.


1054. — Frue leviĝu kaj frue edziĝu.


1055. — Preĝu al la Eternulo, ne al Lia sanktulo.

Se mi faru riverencon, mi elektas potencon.


1056. — Se kalumnio eĉ pasas, ĝi ĉiam ion lasas.

Serpenton oni povas eviti, sed kalumnion neniam.

Kontraŭ kalumnio helpas nenio.

Kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas.

Se kalumnio ne brulas, ĝi almenaŭ makulas.

Kontraŭ kalumnio ne povas batali eĉ dio.

Al la buŝo de « oni » neniu povas ordoni.