Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/72

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

1111. — Pardonemeco superas justecon.

Puno pekon svingas, favorkoreco ĝin estingas.


1112. — Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento.


1113. — Preĝu kore kaj laboru fervore.


1114. — Pli feliĉa estas martelo insultata, ol amboso kompatata

Mi ne volas baton, mi ne volas kompaton.


1115. — Silento estas konsento.


1116. — Kiu multe babilas, al si mem malutilas.

Rusto manĝas feron, ĉagreno la koron.


1117. — Por ebriulo ne eksistas danĝero.


1118. — Maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas.


1119. — Foriris bovido, revenis bovo.

Eĉ en Parizo herbo ne fariĝas cerbo.


1120. — Fremdlando objekton por speso donas, sed por ĝin venigi, oni spesmilon bezonas.

Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara.


1121. — Donu al krudulo plezuron, li ne scios mezuron.

Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos.

Se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos.


1122. — Edzo kaj edzino estas nur'unu.

Edzo edzinon laŭdas, edzino edzon aplaŭdas.

Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola.


1123. — Por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas.


1124. — Bona ideo venas post la pereo.

Venas prudento post la ĝusta momento.


1125. — Fordoni anseron, por ricevi paseron.


1126. — Per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso.


1127. — Ne beligas loko homon, sed homo la lokon.

Valoras ne la vesto, valoras la enesto.


1128. — Bona kaporalo revas esti generalo.


1129. — Saĝa kapo duonvorton komprenas.


1130. — Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas.