Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/73

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

1131. — Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo.

Ĝi estas nek viando, nek fiŝo.

Nek io, nek alio.

Li taŭgas nek por studo, nek por ludo.


1132. — Nova balailo bone balaas.


1133. Ĉion novan oni ŝatas, malnovan oni forbatas.


1134. — Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas.

Nokte eĉ monstro eslas belulo.


1135. — Kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas.

Bezono estas plej forta ordono.

Mizero fara lerta, mizero faras sperta.

Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas.

Instruas mizero manĝi panon sen butero.

Mizero saltas, mizero haltas.


1136. — Kontraŭ neesto ne helpas protesto.

El malplena telero vane ĉerpas kulero.


1137. — Se neniu plendas, neniu defendas.


1138. — Leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe.


1139. — Popola kutimo havas valoron de leĝo.

Leĝo malaperas, moro daŭras.


1140. — Promesita trezoro estas sen valoro.

Plena estas la infero de promesitaj aferoj.


1141. — Unu similas nulon, ne prezentas kalkulon.

Unu soldato militon ne faras.

Unu hirundo printempon ne alportas.

Du manoj faras ĉion, sed unu nenion.

Unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono.


1142. — Unu hako kverkon ne faligas.


1143. — Se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas.


1144. — Unu kapo facile trovas apogon.


1145. — Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio.


1146. — Li havas ĉiun horon alian moron.

El la sama buŝo li blovas varmon kaj malvarmon.


1147. — Ripetata parolo pri la sama titolo.

Malnova afero en nova livero.