Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/75

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

1171. — Kiu komencas tro frue, finas malfrue.


1172. - Amo kaj ĵaluzo estas gefratoj.


1173. — Al posedanto de metio mankas nenio.

Kiu metion disponas, mizeron ne konas.

Metio manĝon ne bezonas kaj manĝon tamen donas.


1174. — Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino.


1175. — Fiŝo volas naĝi.

Fiŝo sen vino estas veneno.


1176. — Sama gento, sama sento.


1177. — Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu.


1178. — Propran vangon neniu batas.

Ĉiu besto zorgas pri sia nesto.


1179. — Kiam forto ordonas, leĝo pardonas.

Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana.


1180. — Kiu iras trankvile, iras facile.

Tro rapida laboro, tro malgranda valoro.


1181. — Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam.

Avarulo avaras, heredantoj malŝparas.


1182. — Honoro ne donas, kion stomako bezonas.

Ekstere honoro, interne doloro.

Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono.

Oni ne pagas per gloro al sia tajloro.


1183. — Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros.

Vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas.


1184. — Sprita vorto tentas, nenion atentas.

Pro vorta ludo li eĉ patron ne domaĝas.

Pro vorta piko ofte perdiĝas amiko.


1185. — Servo ne petita ne estas merita.


1186. — Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente.


1187. — Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas.

Kies gasto mi estas, ties feston mi festas.


1188. — Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas.

Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas.


1189. — Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon.