se la feliĉo kantas.
Nevo de papo facile fariĝas kardinalo.
Al protekto kaj forto helpas la sorto.
45. — Ĉerpi akvon per kribrilo.
Batadi la verton.
Melki kaproviron.
Kalkuli muŝojn.
Tordi ŝnurojn el sablo.
Verŝi aeron al aero.
46. — Troa petolo danĝera al kolo.
Rido matene — ploro vespere.
Tro da libero kondukas al mizero.
Tro saltas la rato — gin kaptas la kato.
Se birdo tro bekas, la katon ĝi vekas.
47. — Oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj.
Por Paŭlo sperto — por Petro averto.
Al hundo bastono — al hom' leciono.
48. — Kia reganlo, tia servanto.
Kia paroĥestro, tia paroĥo.
Kia drapo, lia vesto.
49. — Kio mia, tio bona.
50. — Eminenta ŝuldanto — malbona paganto.
51. — Ofta festo — malplena kesto.
Imiti grandsinjoron — perdi baldaŭ la oron.
Ĉe vesto velura suferas stomako.
De rigardo tro alta malsaniĝas okulo.
Vivo sen modero kondukas al mizero.
Vivu stomako laŭ stato de l' sako.
Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas.
Estu ĉapo laŭ la kapo.
52. — Ne longe sinjora daŭras favoro.
Sinjoro karesas, sed baldaŭ ĉesas.
53 — Ĉiu havas sian propran guston.
Ĉiu barono havas sian kapricon.
54. — Ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron.
55. — Akiro kaj perdo rajdas duope.
Enspezo postulas elspezon.
Tempo prenas, tempo pagas.
Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre.
Kiel akirite, tiel perdite.
56. — Pli bona io, ol nenio.
Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi.
De ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas.
57. — Bona gloro pli valoras ol oro.
58. — Esti sub la ŝuo (de sia edzino).
59. — Inter la blinduloj reĝas la strabuloj.
Se homoj mankas, infano ankaŭ estas homo.
Se forestas la suno, sufiĉas la luno.