Paĝo:Zamenhof Lidja - Homo, Dio, Profeto, 1931.pdf/4

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

porcia kvanto da karbo kaj aliaj elementoj, ke ni ĉiuj estas nenio, krom tiaspecaj formaĵoj?

Ne — ekzistas io krom materio, io, kio igas nin senti, deziri, suferi, plue io, kio, distingante nin de bestoj, donas al ni intelekton, permesas pensi. „Mi pensas - do mi ekzistas“ - diris la filozofo. Ĉu li parolis nur pri la fizika ekzisto de la materio?

Ekzistas do en homo, krom la fizika korpo, io pli sublima, kion oni ne povas percepti per vido aŭ aŭdo, kio tamen, se nur ni mem tion ne malpermesas, mastras nin, levas super ĉiujn gradojn de ekzisto kaj kvazaŭ faras el ni ponton inter la malsupera mondo de kreitaĵoj kaj la superega mondo de la Kreinto.

Homo estas la plej perfekta en la vico de kreitaĵoj. Ne pro siaj fizikaj ecoj, ĉar kverko vivas pli longe, ol li, leono estas pli forta, ol li, aglo vidas pli bone, ĉevalo kuras pli rapide, hundo havas pli bonan flarsenton. Li superas la regnojn de mineraloj, kreskaĵoj kaj bestoj per io, kion ni ne povas klarigi per matematikaj formuloj nek difini per ĝustaj vortoj, kaj kion ni ĝenerale nomas per la vorto „spirito“.

Homo estas la plej alta, sed nur en la sfero de kreiteco. Kreaĵo estas rezulto de kreo. Kie estas rezulto, devas esti kaŭzo, kie estas kreito, devas esti kreinto. Kaj se eĉ ĉiuj logikaj argumentoj bankrotus, restus ankoraŭ unu — eble la plej forta: tiu sento pri Dio, senkompara en sia ĝeneraleco, tiu senerara, fidela sento, kiun eĉ la materialismo de la lasta epoko ne sukcesis elradikigi.

Kiu Li estas, kaj kie Li estas, tiu Kreinto, kiun ni nomas la Sinjoro de l’ mondo, la Unua Kaŭzo, La Eterna Mistero k. t. p., kia estas Lia naturo, kia estas Lia esenco?