Paĝo:Zamenhof Lidja - Homo, Dio, Profeto, 1931.pdf/7

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

HOMO, DIO, PROFETO

tan vivon. Kiam ni eniras en sunlumigitan ĉambron kaj kontente konstatas, ke la suno estas tie, ĉu ni komprenas per tio, ke la giganta astro forlasis sian lokon kaj transloĝiĝis en nian malgrandan ĉambreton? Ne, ĝi restis, kie ĝi estis, kaj al ni venis nur ĝia sendito — radio. Sed tiu radio alportas al ni tion, kio estas en la suno plej esenca — lumon kaj varmon. Tia suna radio en la spirita mondo estas profeto.

Kaj profeto estas kiel luno. (ĝi ĵetas sur la teron brilon, sed ĝia brilo ne estas de ĝi mem. (Ĝi sendas teren nur tion, kion ĝi mem de la suno ricevis. Mi ne povas ne citi ĉi tie la vortojn de Kristo, kiu parolante pri la venonta Spirito de la Vero, diris: „li ne parolos de si mem, sed kion ajn li aŭdos, tion li parolos".

Do profeto ne estas Dio, ĉar Dio ne eniras homan korpon, kiel suno el sia altaĵo ne eniras nian ĉambreton. Li estas nur rebrilo de tiu grandega vivodona astro, li estas nur eĥo, portanta al niaj oreloj la sonojn de la muziko de eterno.

Stariĝu en arbaro aŭ montaro kaj ekkriu “mi“. La arboj kaj la rokoj eĥe ripetos: „mi!“ kaj portos vian voĉon tien, kien ĝi mem ne atingus. Ĉu tio signifas, ke la arboj kaj rokoj false vokas, ke ili trouzas ies vorton? Ne, post la ripeto de arboj kaj ŝtonoj estas ĉiam la voĉo de 1’ vokinto — ne ili, sed li parolis.

Kaj kiomfoje profeto en sia parolo diras „Mi“ kaj en skribaĵo tiu pronomo komencas sin per majusklo, tiam li ne parolas en sia nomo, nek pretendas esti Dio. Li estas nur obeema eĥo, kiu ripetas, kion ĝi aŭdis.

Tiamaniere en profeto ni distingas du elementojn: !a homan kaj la Dian. Profeto-homo naskiĝas, suferas kaj mortas, kaj jarcentojn aŭ jarmilojn post li venas alia profeto-homo.

.