Paĝo:Zamenhof Lidja - Homo, Dio, Profeto, 1931.pdf/9

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La ĉefmotivo de tiu kanto estas Amo. Kristo, demandite, kiu ordono de la leĝoj estas la plej grava, respondis: „Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso“. Kaj li aldonis la duan: „Amu vian proksimulon, kiel vin mem“. Amon instruas Budda, kaj Baha’u’llah prezentas ĝin kiel kialon kaj celon de l’ kreo, ĉar jen Dio diras per lia buŝo: „Vualita en Mia nememorebla esteco kaj en la pratempa eterneco de Mia esenco, mi sciis Mian amon por vi; tial Mi kreis vin, bildis en vi Mian bildon kaj malkaŝis al vi Mian belon.“ La kondiĉo de tiu amo estas reciprokeco kaj Li diras: „Amu Min, por ke Mi vin amu. Se vi Min ne amas, neniam atingos vin Mia amo.“ Kaj perfekta, malegoista devas esti tiu amo: „Se Min vi amas, turnu vin for de vi mem, kaj se Mian kontentecon vi serĉas, ne zorgu la propran, por ke vi mortu en Mi kaj Mi vivu eterne en vi“. Ĉu ne tiun saman sinoferon instruis Kristo dirante: „Kiu ne prenas sian krucon kaj ne sekvas post Mi, tiu ne estas inda je Mi. Kiu trovas sian vivon, tiu ĝin perdos, kaj kiu perdas sian vivon pro Mi, tiu ĝin trovos.“

De nia materia mondo jam delonge malaperis la grandaj profetoj de l’pasinteco. Sed nur la profetoj-homoj malaperis. Ĉielo kaj tero forpasos, sed iliaj vortoj ne forpasos. La Dia Inspiro, kiu parolis per la buŝo de ĉiu el ili, ne mortis, sed, kiel Fenikso, renaskiĝas ĉiam el la propraj cindroj. Jen en la hodiaŭa tago denove eksonis ĝia kanto. Kiu havas orelojn, tiu aŭskultu.

(Parolado farita okaze de la bahaa fak-kunveno dum la XXII-a
Universala Esperanto-Kongreso en Oxford Anglujo), la 8-an
de aŭgusto 1930.)