Pekoj de l’ infaneco

Presejo L. Bogusławski (p. Dua Titolo-97)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

BOLESŁAW PRUS

(Aleksander Głowacki)
PEKOJ DE L’INFANECO

NOVELO

Tradukis
ANTONI GRABOWSKI



1913
ELDONO DE JAN GÜNTHER
VARSOVIO



Mi naskiĝis en epoko, kiam ĉiu homo devis havi alnomon, eble eĉ ne tute ĝustan.

Tiakaŭze nian bienposedantinon oni nomis grafino, mian patron ŝia plenrajtigito, kaj min tre malofte Kazjo aŭ Lesniewski, sed sufiĉe ofte — petolulo, kiam mi estis ankoraŭ hejme, aŭ — azeno, kiam mi estis jam sendita en lernejon.

Ĉar oni vane serĉus la nomon de nia bienposedantino en la almanako de aristokratiaj familioj, do ŝajnas al mi, ke la brilo de ŝia grafa krono ne etendiĝis pli malproksimen, ol la plenrajtigiteco de mia sankt-memorata patro. Mi eĉ rememoras, ke la titolo de grafino estis kvazaŭ monumento, per kiu mia s. m. patro honorigis la ĝojan okazon, kiam lia salajro estis pligrandigita jare je 100 polaj florenoj[1] Nia sinjorino silente akceptis la oferitan al ŝi dignon, kaj post kelke da tagoj mia patro antaŭeniĝis, fariĝante el bienestro — plenrajtigito, kaj li ricevis anstataŭ diplomo, grandegan porkidon, post kies vendo oni aĉetis al mi la unuajn botojn.

La patro, mi kaj mia fratino Zonjo (ĉar patrinon mi jam ne havis), ni loĝis en masonita oficejo, kelkdek paŝojn for de l’ palaco. La palacon okupis la sinjorino grafino kun la filineto Lonjo, mia samaĝulino, kun ŝia guvernistino, kun la maljuna mastrino Salomeo, kaj kun granda nornbro da ĉambristinoj kaj servantaj fraŭlinoj. Tiuj junulinoj kudris dum tutaj tagoj, pro kio mi konkludis, ke la grandsinjorinoj ekzistas tial, por ĉifonigi la vestaĵojn, kaj la junulinoj — por ilin ripari. Pri aliaj destinoj de grand-sinjorinoj kaj malriĉaj knabinoj mi sciis nenion, kaj tio estis, laŭ opinio de mia patro, mia sola bona eco.

La sinjorino grafino estis juna vidvino, kiun la edzo sufiĉe frue nekonsoleble malĝojigis. Kiom mi scias el la tradicio, la formortinton neniu titolis grafo, nek li nomis iun plenrajtigito. Anstataŭe, la najbaroj, kun stranga en nia lando unuanimeco, nomis lin frenezetulo. Sendube li estis homo neordinara. Li mortlacigis selĉevalojn, hufpremis dum ĉasado semaĵojn de vilaĝanoj, kaj kun la najbaroj li duelis pro ĉevaloj kaj hundoj. Hejme li turmentis la edzinon per ĵaluzo, kaj al la servistaro li maldolĉigis la vivon per longa, piproligna piptubo. Post la morto de la strangulo liaĵ selĉevaloj devis veturigi sterkon, kaj la hundojn oni disdonacis. La mondo ricevis post li herede malgrandan filineton kaj junan vidvinon. Ah! pardonu, ĉar restis ankoraŭ olekolora portreto de la mortinto, kun blazona sigelringo sur fingro, kaj — tiu piproligna piptubo, kiu, sekve de malĝusta uzado, kurbiĝis kiel turka sabro.

La palacon mi preskaŭ ne konis. Unue, ĉar mi preferis kuri sur la kampoj, ol renversiĝi sur glata pargeto, kaj due tial, ke min ne enlasis la servistaro, ĉar dum la unua vizito mi havis la malfeliĉon rompi grandan saksan florvazon.

Kun la grafidino, antaŭ mia foriro en lernejon, ni ludis nur unufojon, havante ambaŭ neplene po dek jaroj. Okaze mi volis lernigi al ŝi la arton de grimpado sur arboj kaj mi sidigis ŝin sur la latbarilon tiamaniere, ke la knabineto komencis krii tutgorĝe, pro kio ŝia guvernistino punbatis min per blua ombrelo dirante, ke mi povis malfeliĉigi Lonjon por la tuta vivo.

De post tiu tempo vekiĝis en mi antipatio al malgrandaj knabinoj, el kiuj neniu scipovis grimpi sur arboj, nek baniĝi kun mi en la lageto, nek rajdi, nek arkpafi, nek uzi ŝtonĵetilon. Okaze de batalo, sen kiu — kia estus amuzo! preskaŭ ĉiu knabineto komencis plori kaj kuris al iu plendi.

Ĉar kun bienlaboristaj knaboj la patro malpermesis al mi komunikiĝi, kaj ĉar mia fratino pasigis preskaŭ tutajn tagojn en la palaco, do mi kreskis kaj edukiĝis mem, kiel rabobirdido, kiun forlasis la gepatroj. Mi baniĝis sub la muelilo, aŭ, en truhava boato, mi naĝis sur la lageto. En la parko, kun facilmoveco de kato mi postkuris sur la branĉoj la sciurojn. Foje, renversiĝis mia boato kaj duontagon mi sidis sur la naĝanta insuleto, ne pli granda ol lavujo. Foje, tra la fumujo mi grimpis sur tegmenton tiel malfeliĉe, ke oni devis kunligi du ŝtupetarojn, por venigi min el tie. Alifoje tutan plentagon mi eraris en la arbaro, kaj ankoraŭ alifoje la maljuna rajdĉevalo de la formortinta sinjoro, rememoriginte al si pli bonajn tempojn, preskaŭ tuthoron portis min galope tra la kampoj, kaj fine — verŝajne malgraŭvole — kauzis rompon de mia kruro, kiu cetere baldaŭ ree kunkreskis.

Ne havante iun por kunvivo, mi vivis kun la naturo. Mi konis en la parko ĉiun formikaron, en la kampo ĉiun kavernon de hamstroj, en la ĝardeno ĉiun talpovojeton. Mi sciis pri la birdonestoj kaj pri la arbokavaĵoj, kie loĝis la sciuridoj. Mi diferencigis la bruon de ĉiu tilio ĉirkaŭ la domo kaj sciis kanti tion, kion la vento ludas en la arboj. Iafoje mi aŭdis en la arbaro ian eternan iradon, kvankam mi ne sciis, kies ĝi estas? Mi rigardis la flagretadon de steloj, mi interparolis kun la nokta silento, kaj ne havante iun por kisado, mi kisis la korthundojn. Mia patrino jam delonge ripozis en la tero. Jam sub la premanta ŝin ŝtono eĉ fariĝis malfermaĵo, atinganta kredeble la internaĵon de la tombo. Foje, punbatite pro io, mi iris tien, alvokadis ŝin, almetadis la orelon, por aŭdi, ĉu ŝi ne respondos. Sed ŝi respondis nenion. Evidente ŝi mortis efektive.

En tiu tempo mi formis al mi la unuajn ideojn pri homoj kaj pri iliaj interrilatoj. En mia imago, ekzemple, la plenrajtigito devis nepre esti iom korpulenta, havi brunruĝan vizaĝon, pendantajn malsupren lipharojn, grandajn brovojn super grizaj okuloj, basan voĉon kaj almenaŭ tian kapablon al kriado — kiel mia patro. La personon, nomatan grafino, mi ne povis imagi al mi alie, ol kiel altkreskan sinjorinon, kun bela vizaĝo kaj malgajaj okuloj iradantan silente tra la parko, en blanka, treniĝanta robo.

Pri homo, titolata grafo, mi havis nenian ideon. Simila homo, eĉ se li ekzistus, ŝajnis al mi aĵo pli malmulte signifanta ol la grafino, aŭ eĉ tute senutila kaj maldeca. Laŭ mia opinio, nur en vasta robo, kun longa trenaĵo, povis loĝadi la majesto de ekscelenca moŝto; kontraŭe, ĉiuj vestaĵoj mallongaj, malvastaj kaj despli la konsistantaj el du partoj, povis servi nur al bienskribistoj, brandfaristoj, kaj, eĉ al rajtigitoj.

Tia estis mia legitimismo, apogita sur la ordonoj de mia patro, kiu senĉese rekomendis al mi — ami kaj honori la sinjorinon grafinon. Cetere, se mi iam forgesus tiujn regulojn, mi bezonis nur rigardi la ĉerizkoloran ŝrankon en la kancelario de mia patro, kie, apud kvitancoj kaj notaĵoj, pendis sur najlo la kvinpinta disciplino [2], tiu enkorpigo de principoj de socia ordo.

Ĝi estis por mi speco de enciklopedio, kiun rigardante, mi rememoris al mi, ke oni ne devas detrui botojn, tiri bovidojn je l’ vosto, ke ĉiu povo devenas de Dio, k. t. p.

Mia patro estis homo nelacigeble laborema, senmakule honesta, kaj eĉ tre malsevera. El vilaĝanoj kaj servistoj li tuŝis neniun per fingro, nur li kriegis terure. Sed se li estis iom severa por mi, tio ne okazis sen pravaj motivoj. Nia orgenisto, al kiu mi foje enŝutis en la tabakujon iometon da veratro, sekve de kio, dum la tuta sankta meso li ternis, anstataŭ kanti, kaj senĉese eraris en la ludado, — diris ofte, ke, se li havus tian filon kiel mi, li pafus en lian kapon.

La sinjorinon grafinon la patro nomis anĝelo de boneco. Efektive: en ŝia bieno ne ekzistis homoj malsataj, nek ĉifonvestitaj, nek suferantaj maljuston. Ĉiu, al kiu oni faris malbonon, iris plendi al ŝi; kiu estis malsana, prenis kuracilon el la palaco; al kiu naskiĝis infano, petis la sinjorinon, ke ŝi estu baptanino. Mia fratino lernis kune kun la grafidino, kaj mi mem, kvankam mi evitis aristokratiajn rilatojn, havis tamen okazon konvinkiĝi pri la eksterordinara mildeco de la grafino.

Mia patro posedis kelkajn ekzemplerojn da armiloj, el kiuj ĉiu estis destinita por alia celo. La grandega dutuba pafilo devis servi por mortigado de lupoj, kiuj sufokadis la bovidojn de nia bienheredantino; la fajroŝtona pistolo devis esti uzata por defendo de ĉiu alia propraĵo de la grafino, kaj la militista palaŝo [3] por defendo de ŝia honoro. Sian propraĵon kaj honoron la patro verŝajne defendus per civila bastono, ĉar la tuta batala armilaro, ĉiukelkmonate ŝmirata per graso, kuŝis ie en tia angulo, sub la tegmento, ke eĉ mi ne povis ĝin trovi.

Tamen mi sciis pri tiuj armiloj kaj mi tre sopiris al ili. Iafoje mi revis, ke mi plenumis tiel noblan faron, pro kiu la patro permesis al mi pafi el la grandega pistolo, kaj dume— mi kuris sekrete al la arbaristoj kaj lernis pafi el la longaj unutubaj pafiloj, kiuj posedis tian econ, ke ĉe la pafo ili faris senperan malutilon nur al miaj makzeloj, ne tuŝante ian kreaĵon.

Iutage, dum la oleumado de la dutuba pafilo, destinita kontraŭ lupoj, de la pistolo, por defendo de propraĵo, kaj de la palaŝo, por defendo de la grafina honoro, mi prosperis ŝteli de l' patro plenmanon da pulvo, kiu, kiel mi scias, ne havis ankoraŭ specialan destinon. Kiam la patro forveturis en la kamparon, mi kaptis grandegan grenejan ŝlosilon, kiu havis malfermon similan al tubo, krom tio flankan truon, kaj mi ekiris ĉasi. La grandan ŝlosilon mi duone ŝargis per pulvo, enŝutis pinĉprenon da rompitaj butonoj de nenomebla vestparto, ŝtopis ilin per stupo, kaj, por kaŭzi eksplodon, mi prenis skatoleton da brulspongaj alumetoj.

Apenaŭ elirinte el la domo, mi ekvidis kelke da kornikoj, kiuj ĉasis anasidojn, apartenantajn al kortego. Preskaŭ antaŭ miaj okuloj unu el la malutilfarantoj kaptis anasidon, kaj, ne povante sufiĉe facile ĝin forporti, sidiĝis sur brutejeto.

Ĉe tiu vidajo ekscitiĝis en mi la sango de la antaŭuloj batalintaj apud Vieno. Mi ŝtelire proksimigis al la staleto, ekbruletigis la brulspongon, ekcelis per la ŝlosilo en la dekstran okulon de la korniko, ekblovis, ekbruligis... Ekkrakis—kiel fulmobato. El la supro de la staleto ruliĝis la jam sufokita anasido sur la teron; la korniko, terure timigita, forflugis sur la plej altan tilion, kaj mi, mirigite, konvinkiĝis, ke en miaj manoj restis nur la prenilorelo de la granda ŝlosilo, sed aliflanke, el la pajla tegmento de l’ staleto, komencis eliĝi malgranda volvaĵo da fumo, kvazaŭ iu fumus la pipon.

Post kelkaj minutoj la stalon, valorantan ĉirkaŭ kvindek polaj florenoj, ĉirkaŭprenis la flamoj. Kunkuris hontoj, algalopis sur ĉevalo mia patro; poste, en ĉeesto de ĉiuj ĉi bravaj kaj honestaj personoj, ia nemoveblaĵo „forbrulis — ĝis termezo" — kiel diris la sinjoro brandfaristo.

Dum tiu tempo okazis kun mi nepriskribeblaj aferoj. Unue mi ekkuris en la loĝejon kaj pendigis sur ĝustan lokon—la orelon de la disŝirita ŝlosilo. Poste — mi forkuris en la parkon kun la intenco droniĝi en la lageto. Sekundon poste—mi principe ŝanĝis la projekton, kaj intencis mensogi kiel bienskribisto kaj malkonfesi la ŝlosilon, la pafon kaj la staleton. Sed kiam oni min kaptis—tuj mi konfesis ĉion.

Oni kondukis min en la palacon. Sur la teraso mi ekvidis mian patron, la sinjorinon grafinon en la treniĝanta robo, la grafidinon, vestitan sufiĉe mallonge kaj mian fratinon, ambaŭ plorantajn. Poste—la ŝlosistinon Salomeon, la ĉambriston, la lakeon, la bufedan bubon, la kuiriston, la kuiristhelpanton, kaj tutan svarmon da ĉambristinoj, servantaj fraŭlinoj kaj vilaĝaj knabinoj. Kiam mi turnis la okulojn en la kontraŭan flankon, mi ekvidis malantaŭ la konstruaĵoj—la verdajn suprojn de tilioj, kaj iom pli malproksime, la flavbrunan kolonon da fumo, kiu, kvazaŭ intence, leviĝis super la postbrulejo. En tiu ĉi momento mi rememoris la vortojn de l' orgenisto, kiu parolis pri la nepreco pafi en mian kapon, kaj mi konkludis, ke se iam ajn, supozeble hodiaŭ trafos min la perforta morto. Mi forbruligis la stalon, detruis la grenejan ŝlosilon; la fratino ploras, la tuta servistaro staras plennombre antaŭ la palaco, kion do signifas tio?.. Mi rigardis nur: ĉu la kuiristo havas sian pafilon, ĉar unu el liaj devoj estis pafi la leporojn, kiel ankaŭ morte malsanajn dombestojn.

Oni kondukis min al sinjorino grafino mem. Ŝi ekrigardis min per siaj malgajaj okuloj, kaj mi, kunmetinte la manojn sur la dorso (kiel mi kutimis fari senkonscie en la ĉeesto de mia patro), mi suprenlevis la kapon, ĉar la sinjorino estis altekreska.

Tiamaniere dum kelke da momentoj ni rigardis atente unu la alian. La servistaro silentis, kaj en la aero estis sentebla la brulodoro.

— Sajnas al mi, sinjoro Leśniewski, ke tiu ĉi knabo havas vivecan temperamenton?—diris per melodia Voĉo la sinjorino grafino al mia patro.

— Fripono!.. brulfaristo!.. difektis mian grenejŝlosilon! —rediris la patro, kaj poste rapide li aldonis:

— Falu al piedoj de la sinjorino grafino, vi kanajlo!..

Kaj malforte li puŝis min antaŭen.

— Se vi intencas min mortigi, do mortigu, sed mi al neniu falos al la piedoj!—mi respondis, ne deturnante la okulojn de la sinjorino, kiu faris sur min strangan impreson.

— Ĥi!.. Jezu!.. — ekĝemis la skandalita Salomeo, kunmetante la manojn.

— Trankviligu, mia knabeto, ĉar ĉi tie neniu faros al vi malbonon—diris la sinjorino.

— A ha! neniu... — Ĉu mi ne scias, ke vi pafos en mian kapon... Tion promesis ja al mi la orgenisto—mi rediris.

— Ĥi!.. Jezu...—ekvokis duafoje la ŝlosistino.

— Li senhonorigas mian maljunecon!—ekparolis la patro. Tri haŭtojn mi deŝirus de tiu ĉi fripono kaj surŝutus salon, se la sinjorino grafino ne prenus lin en sian protekton.

La kuiristo, staranta en la angulo de l' teraso, kovris la buŝon per mano kaj ridis, ĝis li bluiĝis. Mi ne povis toleri tion kaj mi montris al li la langon.

La servistaro ekmurmuris pro miriĝo, kaj la patro, kaptante min je l’ brako, ekkriis:

— Jen, kion vi ree faras?.. En ĉeesto de la sinjorino grafino vi montras la langon?..

— Mi montris la langon al la kuiristo, ĉar li pensis, ke li min same mortpafos, kiel la maljunan palflavan ĉevalon...

La sinjorino grafino fariĝis ankoraŭ pli malgaja. Ŝi forŝovis la harojn el mia frunto, ekrigardis profunde en la okulojn kaj diris al la patro:

— Kiu scias, sinjoro Leśniewski, kia homo ankoraŭ estos el tiu ĉi infano?..

— Pendigila kandidato!—respondis mallonge la ĉagrenita patro.

— Tion oni ne scias — refutis la sinjorino, glatigante al mi la hirtigitajn harojn. — Oni devus lin sendi en lernejon, ĉar tie ĉi li tute sovaĝiĝos.

Kaj poste, forirante en la salonon, ŝi diris duonlaŭte:

— Estas materialo por homo, sinjoro Leśniewski!.. Oni devas lin nur instrui.

— Fariĝos laŭ volo de la sinjorino grafino!— respondis la patro, frapante per pugno mian nukon.

El la teraso foriris ĉiuj, sed mi restis, senmova kiel ŝtono, rigardanta senĉese la pordon, en kiu malaperis nia biensinjorino. Nur nun mi ekpensis kun bedaŭro; kial mi ne falis al ŝiaj piedoj? Kaj mi eksentis ian premadon en la brusto. Se ŝi ordonus, volonte mi kuŝiĝus sur la brulrestaĵoj de l' staleto, kaj igus min malrapide rosti sur ili. Ne por tio, ke ŝi ne ordonis al la kuiristo mortpafi min, nek punbati, sed por tio, ke ŝi havis tian dolĉan voĉon kaj tian malgajan rigardon.

De post tiu ĉi tago mi estis jam malpli libera. La sinĵorino grafino ne deziris perdi en fajro la restintajn konstruaĵojn: al la patro estis malagrable, ke li ne povis egaligi kun mi la kalkulon por la forbruligita stalo, kaj mi mem devis prepariĝi por la lernejo. Instruis min la orgenisto kaj la brandfaristo. Oni diris eĉ, ke iajn objektojn prelegos al mi la guvernistino el la palaco. Sed, kiam tiu ĉi sinjorino, ĉe interkoniĝo kun mi, ekvidis, ke mi havas la poŝojn plenajn de tranĉiloj, ŝtonoj, ŝroto kaj kapsuloj, ŝi ektimis tiel, ke ŝi jam ne volis vidi min duafoje.

— Al tiaj banditoj mi ne donas lecionojn— diris ŝi al mia fratino.

Mi tamen tiutempe jam tre serioziĝis. Nur unu fojon mi volis, prove, min pendigi. Sed poste okazis al mi ia alia okupo, do mi faris al mi nenion malbonan.

Fine, en komenco de Aŭgusto oni forveturigis min en la lernejon.

La ekzamenon mi sukcesis tute bone, dank' al la rekomendaj leteroj de la sinjorino grafino. Poste la patro lokis min en pensiono kun helplecionoj, gepatra zorgado, kaj kun ĉiuj oportunaĵoj por 200 polaj florenoj [4] kaj kvin buŝeloj da alpago per naturaĵoj ĉiujare— kaj—li aĉetis al mi lernejan uniformon.

La nova vestaĵo tiel min okupis, ke ne povante sufiĉe ĝoji pro ĝi dum la tago, mi leviĝis tute mallaute dum la nokto, vestis min en mallumo en la surtuton kun ruĝa kolumo, metis sur la kapon la ĉapeton kun ruĝa randostrio kaj intencis sidi tiel dum kelkaj minutoj. Sed ĉar la nokto estis pluvema, kaj de lapordo estis ioma trablovo, kaj mi ekster la uniforma surtuto kaj la ĉapo estis en negliĝo, do mi iom ekdormetis kaj dormis en la uniformo ĝis la mateno.

Tia maniero de noktpasigo tre gajigis miajn kolegojn, sed en la mastro de nia pensiono ĝi vekis la suspekton, ke li havas en la domo eksterordinaran petolulon. Li kuris rapide en la gastejon, kie ekloĝis mia patro, kaj li diris al li, ke por ĉiuj trezoroj en mondo li ne volas min havi en pensiono, esceptinte — se la patro aldonos al li ankoraŭ kvin buŝelojn da terpomoj jare. Post longa marĉandado ili interkonsentiĝis pri tri buŝeloj, sed mia patro adiaŭis min tiel demonstracie sentige, ke mi nek bedaŭris, kiam li forveturis, nek sopiris al hejmo, kie similaj ovacioj povus al mi okazi pli ofte.

La tempo de mia edukado en la unua klaso ne prezentas pli eminentajn momentojn. Hodiaŭ rigardante tiun epokon el historia distanco, necesa, kiel oni scias, por formado de objektiva opinio, mi konfesas, ke ĝenerale mia vivo aliiĝis malmulte. En la lernejo mi sidis iom pli longe en fermita ĉambro, hejme — iom pli mi kuris en malfermita spaco. Demetinte la civilajn vestojn, mi surhavis uniformon, kaj la personoj, laborantaj je harmonia disvolvo de miaj fizikaj kaj spiritaj kapabloj, aplikis anstataŭ skurĝo — vergon.

Jen la tuta diferenco.

La lernejo kiel oni scias, dank’ al sia kolektiva karaktero, preparas la knabojn por vivo en la socio kaj donas al ili la scipovojn, kiujn ili ne akirus, edukiĝante aparte. Pri tiu-ĉi vero mi konvinkiĝis post unusemajna restado en la lernejo, kie mi lernis la arton de fromaĝ-premado [5], kiu postulas la kunagadon de almenaŭ tri personoj, kaj sekve ne povas ekzisti ekstere de la socio.

Nur nun mi malkovris en mi la efektivan talenton, kies eco gardis min antaŭ teoriaj enprofundiĝoj, kaj puŝis en la direkto de kolektiva agado. Mi apartenis al unuarangaj —pilkobastonistoj, mi estis armeestro dum bataloj, mi organizis eksterklasajn ekskursojn, nomatajn vagadoj, mi gvidis en la klaso la ĝeneralan piedfrapadon aŭ blekadon, kiun ni, por ekripozo, aranĝis iafoje sesdekope. Kontraŭe, troviĝinte sola, ĉe gramatikaj reguloj, esceptoj, deklinacioj kaj konjugacioj, formantaj, kiel oni scias, la fundamenton de filozofia pensado, mi baldaŭ sentis en la animo ian malplenon, el kies profundaĵo eliĝadis—la dormemo.

Se, malgraŭ mia talento al nelernado, mi recitis tamen la lecionojn sufiĉe flue, tio okazis nur dank' al mia bonega vidsento, kiu permesis al mi, legi el libro en distanco de du aŭ tri benkoj. Iafoje okazis, ke mi recitis ion tute alian, ol la taskon, sed tiam mi aplikadis la modelan en tiuj okazoj senkulpiĝon. Mi diris, ke mi malĝuste aŭdis la demandon, aŭ, ke mi konfuziĝis.

Ĝenerale mi estis lernanto—de estonteco, ne nur tial, ke mi malkontentigis maljunajn rutinulojn, kaj posedis simpatiojn de junuloj, sed tial, ke la bonajn notojn el diversaj instruobjektoj, kaj kun ili la esperon de promocio mi vidis nur en revoj, flugantaj malproksimen, for de la estanteco.

Miaj interrilatoj kun instruistoj estis diversaj,

La profesoro de latina lingvo donis al mi sufiĉe bonajn sciogradojn por tio, ke mi diligente lernis la gimnastikon, pri kiu ankaŭ li instruis. La pastro-prefekto [6] tute ne donis al mi gradojn, ĉar mi faris al li embarasajn demandojn, pri kiuj lia sola respondo ĉiam estis „Leśniewski, iru genui!“ La instruisto de desegnado kaj kaligrafio protektis min kiel desegnisto, sed mallaŭdis kiel kaligrafiisto; sed ĉar en lia menso la skribo-arto estis la plej grava lerneja objekto, do, voĉdonante kun si mem, li superpezigis la flankon de belskribado kaj donis al mi unuojn, iafoje duojn [7].


La aritmetikon mi komprenis tute bone, ĉar tiu-ĉi instruado estis bazita sur observa metodo, tio estas sur „manbatoj“ pro neatentado. La instruisto de lingvo pola antaŭdiris al mi brilantan karieron, ĉar foje prosperis al mi skribi por lia nomtago versaĵon, kiu enhavis laŭdon de lia severeco. Fine la gradoj el aliaj objektoj dependis de tio, ĉu miaj najbaroj bone al mi sufloris, aŭ, ĉu la libro, kuŝanta sur antaŭa benko, estis malfermita en ĝusta loko.

Sed la plej intimaj rilatoj ligis min kun la inspektoro. Tiu-ĉi homo tiel alkutimiĝis frapi por elvoki min el la klaso dum la lecionoj, kaj vidi min post la lecionoj, ke li estis sincere maltrankvila, se en iu semajno mi ne rememorigis lin pri mia ekzisto.

— Leśniewski!—li ekvokis iutage, ekvidinte ke mi jam iras el la klaso hejmen.—Leśniewski!... do kial vi ne restas?...

— Mi ja faris nenion malbonan — respondis mi.

— Kion mi aŭdas, do vi ne estas enskribita en la tagolibron?

— Vere, kiel mi amas la patron!

— Kaj vi sciis la lecionojn?...

— Oni min hodiaŭ tute ne demandis!...

La inspektoro enpensiĝis.

— Ĉi tie estas io kaŝita!—li flustris.—Aŭskultu, Leśniewski, restu ĉi-tie momenton.

— Mia ora sinjoro inspektoro, mi estas ja neniel kulpa!.. Vere, kiel mi amas Dion!...

— A-ha!.. jen vi, juras azeno!.. Do venu tuj!.. Kaj se vi efektive faris nenion malbonan, tiam—ni faros la kalkulon alifoje!..

Ĝenerale mi havis ĉe la inspektoro malfermitan krediton, per kio mi akiris en la lernejo certan popularecon, tiom pli efektivan, ke ĝi stimulis neniun al konkurado.

Inter kelkdeko da unuaklasanoj, el kiuj unu razis jam siajn lipharojn per efektiva razilo, tri ludis dum tutaj tagoj kartojn sub la benko, kaj aliaj estis sanaj kiel kantonistoj[8] troviĝis kriplulo—Juzjo[9]. Li estis knabeto ĝibhava, pigmeo rilate al sia aĝo, malgrasa, kun blua nazeto, palaj okuloj kaj glataj haroj. Li estis tiel malfortika, ke li devis ripozi envoje, irante el sia loĝejo en la lernejon, kaj tiel timema, ke, alvokite por reciti la lecionon, li mutiĝis de timo. Neniam li interbatiĝis kun iu, nur li petis la aliajn, ke ili ne batu lin. Kiam foje oni donis al li „klakfrapon“ sur la malgrasan kiel lignopeceto maneton—li svenis, sed rekonsciigite—li ne plendis.

Li havis ambaŭ gepatrojn, sed la patro forpelis la patrinon el la domo, kaj Juzjon li lasis ĉe si, dezirante mem gvidi lian edukadon. Li mem volis akompani ĉiam la filon al la lernejo, promenadi kun li, kaj doni al li helplecionojn; sed li ne faris tion pro manko de tempo, kiu strange rapide pasadis en la vendejo de alkoholaj trinkaĵoj kaj de avena biero ĉe Moŝek Lipa.

Tiamaniere Juzjo havis nenian zorganton, kaj al mi ŝajnis iafoje, ke tian malgrandulon eĉ Dio rigardas malfavore el ĉielo.

Tamen Juzjo havis monon, po ses ĝis dek groŝoj[10] ĉiutage. Por tiu mono li estis aĉetonta por si, dum la pauzo, du bulkojn kaj kolbaseton. Sed ĉar li estis persekutata de ĉiuj, do li, Volante sin asekuri eĉ iomete, aĉetis kutime kvin bulkojn kaj disdonis ilin al plej fortaj kolegoj, ke ili havu favorajn korojn por li.

Tiu imposto malmulte utilis al li, ĉar ekster la kvin favorigitaj estis trifoje tiom da nepacigitaj. Do ili turmentis lin senĉese. Iu ekpinĉis lin, alia ektiris je la haroj, alia ekpikis lin, la kvara „resortfrapis“ lian orelon, kaj la plej malkuraĝa nomis lin almenaŭ—ĝibulo.

Juzjo nur ridetis je tiuj kolegaj ŝercoj; iafoje li petis: lasu jam trankvile!... kaj iafoje li eĉ nenion diris, nur li apogis la vizaĝon je siaj malgrasaj manplatoj kaj ĝeme ploris.

La kolegoj vokis tiam: rigardu! kiel lia ĝibo skuiĝas!... kaj ili turmentis lin ankoraŭ pli obstine.

Komence mi atentis malmulte la ĝibuleton, kiu ŝajnis al mi malvigla. Sed foje, tiu granda kolego, kiu razis jam siajn lipharojn, sidiĝis malantaŭ Juzjo kaj komencis risortfrapi liajn ambaŭ orelojn, La ĝibulo tremis de plorego, kaj la tuta klaso ridis plengorĝe. Tiam kvazaŭ io ekpikis mian koron. Mi kaptis la malfermitan poŝtranĉilon kaj la grandulaĉon, kiu resortfrapis la gibuleton, mi puŝis per ĝi en la manon, kriante, ke: mi same faros al ĉiu, kiu tuŝos Juzjon eĉ per unu fingro!..

E1 mano de l' grandulaĉo ekŝprucis sango, li paliĝis kiel kreto, kaj ŝajnis, ke li svenos. La tuta klaso subite ĉesis ridi kaj poste komencis krii: li meritis tion, li ne turmentu kriplulon! En tiu-ĉi momento eniris la instruisto, kaj sciiĝinte, ke mi vundis kolegon per tranĉilo, li volis venigi la inspektoren kun pedelo kaj vergo. Sed ĉiuj komencis propeti pri mi, eĉ la vundita grandulaĉo; do ni kisis unu la alian: unue mi kun la grandulaĉo, poste li kun Juzjo, poste Juzjo kun mi, kaj—tiamaniere mi eliris el la afero sendifekte.

Mi rimarkis, ke dum la tuta leciono la ĝibuleto direktadis la kapon en mian flankon, kredeble tial, ke dum tiu tempo li ricevis neniun risortfrapon. Dum la paŭzo ankaŭ neniu lin turmentis, kaj kelkaj deklaris, ke ili defendos lin. Li dankis al ili, sed — li kuris al mi kaj Volis doni al mi buterbulkon. Mi ne akceptis, do li iom hontiĝis, kaj poste li diris mallaŭte:

— Aŭdu, Leśniewski, mi diros al vi sekreton.

— Parolu!—mi respondis —sed rapide...

La ĝibuleto konfuzigis, kaj poste li demandis:

— Ĉu vi jam havas amikon?..

— Ĉu mi lin bezonas?..

— Ĉar, se vi volus, mi povus esti via amiko. Mi ekrigardis lin fiere. Li konfuziĝis ankoraŭ pli kaj li ree demandis per sia delikata, mallaŭtigita voĉeto:

— Kial vi ne volas, ke mi estu via amiko?

— Ĉar mi ne komunikigas kun tiaj malvigluloj, kiel vi!—mi respondis.

La nazeto de la ĝibuleto bluiĝis pli ol kutime. Li volis jam foriri, sed li turnis sin ankoraŭ foje al mi, dirante:

— Tiam eble vi volas, ke mi sidu apud vi?.. Aŭdu, mi atentas, kian taskon donas la instruistoj; mi farus anstataŭ vi la ekzemplojn... Mi scipovas bone suflori...

Tiu-ĉi argumentado ŝajnis al mi grava. Post pripenso mi akceptis la ĝibulon en mian benkon, kaj mia najbaro konsentis, por kvin bulkoj, cedi al li sian lokon.

Jam posttagmeze Juzjo translokiĝis al mi. Li estis mia plej sincera helpanto, konfidato kaj laŭdanto. Li elserĉadis la vokablojn kaj faris ĉiujn tradukojn; li notis la taske-donitajn ekzemplojn; li portis la inkujon, plumojn kaj krajonojn por ni ambaŭ. Kaj kiel bone li sufloris! — Dum mia lerneja tempo multaj al mi sufloris;. kelkaj eĉ devis genui pro tio, sed neniu estis en tiu-ĉi arto eĉ komparebla kun Juzjo. En suflorado la ĝibuleto estis majstro, ĉar li scipovis paroli, kunpreminte la dentojn, kaj li faris samtempe tian senkulpan mienon, ke neniu el la profesoroj eĉ suspektis ion...

Ĉiufoje, kiam mi estis fermita en karcero, la gibuleto alportis al mi kaŝe panon kaj viandon el sia tagmanĝo. Kaj se mi havis ian pligrandan malagrablon, tiam, kun larmoj en okuloj, li certigadis la kolegojn, ke mi toleros nenian al mi farotan maljustaĵon.

— Ho! ho!—li diris—Kazjo estas forta. Se li kaptos la pedelon je la ŝultroj, li jetos lin teren kiel plumon. Ne timu!

Efektive, miaj kolegoj ne timis, sed li, mizerulo, timis por ni ambaŭ.

Se la ĝibuleto ne bezonis atenti dum iu leciono, tiam li diris al mi komplimentojn:

— Mia Dio... se mi estus tiel forta, kiel vi!.. Mia Dio!.. se mi estus tiel kapabla... Sciu, ke se vi nur volus, post monato vi fariĝus la unua lernanto...

Iutage, tute surprize, la instruisto de lingvo germana alvokis min al la katedro. La terurita Juzjo havis apenaŭ la tempon suflori al mi, ke: al la kvara deklinacio apartenas ĉiuj substantivoj virinseksaj, ekzemple: die Frau — la sinjorino...

Mi eliris per firma paŝo kaj kun granda certeco mi sciigis la instruiston, ke al la kvara deklinacio apartenas ĉiuj substantivoj virinseksaj, ekzemple: die Frau—la sinjorino... Sed ĉe tio finiĝis mia sciado.

La profesoro ekrigardis en miajn okulojn, balancis la kapon kaj ordonis traduki. Mi tralegis germane flue kaj laŭte unufojon, poste ankoraŭ pli flue—duan fojon, sed kiam mi komencis triafoje legi la saman fragmenton, la instruisto ordonis al mi reiri sur mian lokon.

Revenante al mia benko, mi ekvidis, ke Juzjo tre atente rigardas la krajonon de la profesoro kaj ke li havas tre ĉagrenigitan mienon.

Instinkte mi demandis la ĝibuleton:

— Ĉu vi ne scias, kian gradon li donis al mi?

— Ĉu mi povas scii?..—eksopiris Juzjo.

— Sed kio ŝajnas al vi?

— Mi—diris la ĝibuleto—donus al vi kvinon, nu—cetere kvaron, sed li...

— Kaj li, kiom li donis al mi?... — mi demandis.

— Ŝajnas al mi, ke — unuon... Sed tiu-ĉi azeno, kion li scias!.. respondis Juzjo, per voĉo, en kiu sonis profunda konvinko.

Malgraŭ sia malfortikeco, la knabeto estis tre laborema kaj kapabla. Mi legis kutime en la klaso romanojn, kaj li aŭskultis la prelegon kaj poste li ripetis ĝin al mi.

Foje mi demandis lin, pri kio parolis nia instruisto de zoologio?

— Jen, pri tio — respondis la ĝibuleto kun mistera mieno, ke la kreskaĵoj estas similaj al bestoj.

— Malsaĝa li estas—mi respondis.

— Tamen!—diris la ĝibuleto—li estas prava. Mi jam komprenas lin iomete.

Mi komencis ridi kaj mi diris:

— Nu, se vi estas tiel saga, do diru al mi: per kio similas la saliko al la bovino?

La knabo enpensigis kaj komencis paroli malrapide:

— Rigardu — la bovino kreskas, kaj la saliko ankaŭ kreskas...

— Kaj kio plu?.,

— La bovino nutras sin, kaj la saliko nutras sin per la sukoj el la tero...

— Kaj kio plu?..

La bovino estas virinseksa, nu—kaj la saiko[11] estas ankaŭ virinseksa — klarigis Juzjo.

— Sed la bovino svingas la voston—diris mi.

— Kaj la saliko svingas la branĉojn — rediris li.

Tia sumo da argumentoj malfortigis mian kredon je la ekzisto de diferenco inter bestoj kaj kreskaĵoj. La opinio mem plaĉis al mi, kaj de post tiu tempo vekiĝis en mi la amo al la zoologio, resumita en la libro de Pisulewski. Dank' al la argumentoj de la ĝibuleto, mi komencis el tiu-ĉi objekto ricevi kvinojn.

Iun tagon Juzjo ne venis en la lernejon, kaj la sekvantan tagon antaŭ tagmezo oni diris al mi, ke iu frapas por elvoki min el la klaso. Mi elkuris sur la koridoron malkvieta, kiel kutime en similaj okazoj, sed, anstataŭ la inspektoron, mi ekvidis korpulentan viron kun helruĝa vizaĝo, violkolora nazo kaj ruĝaj okuloj.

La nekonato ekparolis per voĉo iom raŭka:

— Vi, knabo, estas Leśniewski?

— Mi.

Li faris duonpaŝon, kvazaŭ ŝanceliĝante, kaj li aldonis:

— Vizitu mian filon, Juzjon, tiun ĝibhavan, vi scias? Li estas malsana, ĉar antaŭhieraŭ oni sur lin iom surveturis...

Li ree ŝanceliĝis, ekrigardis min per siaj Vagaj okuloj kaj foriris, piedfrapante laŭte la plankon. Mi eksentis, kvazaŭ iu verŝus sur min bolantan akvon. Ŝajnis al mi, ke mi pli ĝuste devus esti surveturita, sed ne tiu-ĉi kompatinda ĝibuleto, li — tiel bona kaj malfortika.

Posttagmeze okazis libertempo... Mi ne iris jam hejmen tagmanĝi, sed mi kuris rekte al Juzjo.

Li loĝis kun sia patro ĉe fino de la urbo, en du ĉambretoj de teretaĝa domo. Kiam mi eniris, mi ekvidis la ĝibuleton kuŝantan sur mallonga liteto. Li estis sola, tute sola. Li spiris malfacile kaj tremis de malvarmo, ĉar la forno ne estis hejtita. Liaj pupiloj tiel vastiĝis, ke li havis preskaŭ nigrajn okulojn. En la ĉambreto estis sentebla humideco, kaj el la tegmento falis gutoj de degelanta glacio. Mi kliniĝis super la lito kaj demandis:

-- Kio okazis al vi, Juzjo?

Li vigliĝis iom, malfermis la buŝon, kvazaŭ por rideto, sed-li nur ekĝemis. Li prenis mian manon per siaj sekiĝintaj manetoj kaj komencis paroli:

— Mi verŝajne mortos... Sed mi timas tiel... sola... do mi petis, ke vi venu... Tio... daŭros... ne longe, kaj al mi estos iom pli gaje...

Ankoraŭ neniam Juzjo ŝajnis al mi tia, kiel hodiaŭ. Ŝajnis al mi, ke el kriplulo fariĝas grandegulo.

Li komencis obtuze ĝemi kaj tusi, ĝis el lia buŝo eliĝis rozkolora ŝaŭmo. Poste li fermis la okulojn kaj spiris malfacile, kaj de tempo al tempo li tute ne spiris. Se mi ne sentus la premon de liaj varmegaj manetoj, mi opinius, ke li mortis.

Tiel ni sidis unu, du, tri horojn — silentante.

Mi preskaŭ perdis la kapablecon pensi; Juzjo ekparolis malofte kaj kun granda peno. Li diris al mi, ke sur lin surveturis de malantaŭe ia veturigilo, ke lin ekdoloris terure la spino, sed ĝi jam ne doloras, ke la patro forpelis hieraŭ la servistinon, kaj hodiaŭ li foriris serĉi alian...

Poste, ne liberigante mian manon, li petis ke mi diru la tutan preĝareton Mi diris ĝin, kaj kiam mi komencis: „Kiam matenruĝo brilas“[12], li interrompis min:

— Diru ankaŭ — „Tutan nian taglaboron"...[13] Mi morgaŭ jam verŝajne ne vekiĝos...

La suno subiris, fariĝis ia griza nokto, ĉar malantaŭ la nuboj lumis la luno. En la domo malestis kandelo, cetere mi eĉ ne intencis ĝin ekbruligi. Juzjo estis ĉiam pli maltrankvila, li deliris kaj nur momente li rekonsciiĝis.

Estis jam malfrue, kiam el flanko de la strato ekfrapis bruege la pordeto. Iu trairis la korton, kaj, fajfante malfermis la pordon de nia ĉambro.

— La paĉjo?—ekĝemis la ĝibuleto. Jes, mia filo! — respondis la alveninto per raŭka voĉo.—Kiel vi fartas? Certe pli bone!.. Tiel devas esti!.. Ĉiam kuraĝe, mia filo...

— Paĉjo... mankas lumo...—parolis Juzjo.

— Malsaĝa—lumo!.. Jen kiu estas?... li ekvokis, faletante ĉe mi.

— Estas mi...—mi rediris.

— Ha! Lukasedzino? bone!... Dormu hodiaŭ, kaj morgaŭ—vi ricevos de mi batojn... Mi estas guberniestro!... Rum' jamajka!..

— Bonan nokton, paĉjo!.. bonan nokton!.. flustris Juzjo.

— Bonan nokton, bonan nokton, mia infano!. rediris la alveninto, kaj,—kliniĝinte super la lito — li kisis mian kapon. Mi sentis, ke sub la brako li havis botelon.

— Dormu bone, li aldonis — kaj morgaŭ marŝu en la lernejon!.. Paŝe maarrŝ!.. Rum jamajka!.. li ekkriis kaj foriris en la alian ĉambron.

Tie li peze sidiĝis, kredeble sur kofron, li ekbatis per kapo la muron, kaj post momento —audiĝis temp-mezura bul-bul-bul-sono, kvazaŭ iu trinkus.

— Kazjo!.. — flustris la ĝibuleto — kiam mi estos jam... tie... venu al mi de tempo al tempo. Vi diros al mi, kian taskon oni donis en la lernejo...

En la alia ĉambro ekkriis la alveninto:

— Sanon ni deziras al la sinjoro guberniestro!.. Vivu!.. Mi estas guberniestro!.. Rum jamajka!..

Juzjo komencis skuiĝi kaj paroli ĉiam pli maltrankvile:

— Tiel doloras min la sakro!.. Ĉu vi ne sidigis sur min, Kazjo? Kazjo!.. Ho, jam ne batu min plu!..

— Rum!.. Rum jamajka!.. oni kriis en la alia ĉambro. Ree aŭdiĝis bulbulado, kaj poste — la botelo kun terura tinto ekbatis la plankon.

Juzjo altiris mian manon al sia buŝo, kaptis per dentoj la fingrojn kaj—subite li ilin ellasis. Li jam ne spiris.

— Sinjoro! — mi vokis. — Sinjoro! Juzjo mortis!..

— Kion vi babilas? — ekmurmuris voĉo en la alia ĉambro.

Mi saltis el la lito kaj starigis en la pordo, rigardante en la mallumon.

— Juzjo mortis!.. ripetis mi tute tremante.

La homo brue moviĝis sur la kofro kaj ekkriis:

— Foriĝu el ĉi-tie, vi malsagulo!.. Mi, lia patro, scias pli bone, ĉu li mortis!.. Vivu la sinjoro guberniestro'.. Rum jamajka!..

Mi terure ektimis kaj forkuris.

Dum la tuta nokto mi ne povis dormi, mi frostetremis kaj iaj sonĝaj vidaĵoj min turmentis. Matene pririgardis min la mastro de nia pensiono kaj li diris, ke mi havas febron, ke mi verŝajne infektis min de la surveturita Juzjo kaj — li ordonis starigi sur mian sakron dekdu tranĉkupojn. Post apliko de tiu-ĉi kuracilo sekvis, kiel diris la mastro, tia krizo, ke mi dum tuta semajno kuŝis en lito.

Mi ne ĉeestis la enterigon de Juzjo, kiun akompanis nia tuta klaso kun la instruistoj kaj la pastro-prefekto. Oni diris al mi, ke li havis nigran veluran ĉerkon, tiel malgrandan kiel violonkesteto.

La patro ploris terure, kaj sur la tombejo li kaptis la ĉerkon kaj volis forkuri kun gi. Sed malgraŭ tio oni Juzjon enterigis, kaj lian patron la komisario kun policisto forkondukis el la tombejo.

Kiam unuafoje mi ree venis en la lernejon, oni diris al mi, ke iu homo ĉiutage demandas pri mi. Kaj efektive je la dekunua horo mi estis elvokita.


Mi eliris — malantaŭ la pordo staris la patro de la mortinta Juzjo. Li havis vizaĝon helviolkoran kaj la nazon cindrogrizan. Li estis tute sobra, nur lia kapo kaj liaj manoj tremis.

Tiu-ĉi homo prenis min je la mentono kaj longe li rigardis atente en miajn okulojn, kaj poste li diris subite:

— Vi defendis Juzjon kiam oni lin turmentis en la klaso?..

— Ĉu tiu ĉi maljunulo freneziĝis? — mi ekpensis, sed mi respondis al li nenion.

Li ĉirkaŭprenis per manoj mian kolon kaj kisis kelkfoje mian kapon, murmuretante;

— Dio vin benu... Dio vin benu!.. Li ellasis mian kapon kaj demandis refoje:

— Vi estis ĉe lia morto?.. Diru al mi la veron, ĉu li tre suferis?

Subite li repaŝis kaj diris rapide:

— Aŭ nenion... diru jam nenion al mi!.. Ho, neniu scias, kiel mi estas malfeliĉa!..

E1 liaj okuloj komencis flui larmoj. Li kaptis ambaŭmane sian kapon, deturnis sin de mi kaj kuris al la ŝtuparo, kriante:

— Malfeliĉa mi!.. mizera... mizera...

Li kriis tiel laŭte, ke sur la koridoron eliris la profesoroj. Ili rigardis lin, balancis la kapojn kaj ordonis, ke mi reiru en la klason.

Vespere iu makleristo alportis en la pensionon sufiĉe grandan kofron por mi, kaj karteton kun nur tiu-ĉi surskribo:

„De la malfeliĉa Juzjo—memoraĵo".

En la kofro estis multo da belaj libroj, post la mortinta Juzjo, kaj inter aliaj: Libro de la mondo, Historio de Cezaro Cantu, Don Quichot, Drezdena Galerio kaj multaj aliaj. Tiuj ĉi libroj vekis en mi pasian deziron al pli serioza legado.

Estis jam printempo, kiam mi unuafoje ekiris sur la tombon de Juzjo. Ĝi estis tiel malgranda kaj ĝibigita, kiel li mem, Mi ekvidis, ke iu ĉirkaŭplantis ĝin per verdaj branĉetoj. Kelke da paŝoj pli malproksime, inter la herbo, mi trovis kelke da boteloj kun la surskribo: Rum Jamaica. Mi sidis ĉirkaŭ unu horon, sed mi ne diris al Juzjo, kian taskon ni ricevis por la leciono, ĉar mi mem ne sciis, kaj li tion ne demandis.

Post semajno mi ree iris sur la tombejon. li tion ne demandis. Ree mi ekvidis branĉetojn, freŝe fiksitajn en la tombon de Juzjo, kaj inter la herbo —ree mi trovis kelke da tutaj kaj da ekrompitaj boteloj.

En komenco de la monato Majo disvastiĝis en la urbo neordinara novaĵo. Jen matene, ĉe la tombo de Juzjo, oni trovis la malvivan korpon de lia patro. Apud §i kuŝis duone malplenigita botelo kun la surskribo: Rum Jamaica.

La kuracistoj diris, ke tiu homo mortis je anevrismo. Tiuj okazintaĵoj reagis sur min strangamaniere. De post tiu tempo la societo de miaj kolegoj fariĝis peza por mi, kaj iliaj kriemaj amuzoj enuigis min. Tiam mi enprofundiĝis en la legadon de la libroj, kiujn al mi postlasis Juzjo, aŭ mi sekrete kuris malantaŭ la urbon, en la kavojn kovritajn per arbustaro, kaj vagante tie, mi meditis—Dio mem scias—pri kio. Ofte mi demandis min, kial Juzjo pereis tiel mizere, kaj kial lia patro estis tiel soleca, ke li eĉ devis premi sin karese al la tombo de la filo?

Mi sentis, ke la plej granda malfeliĉo estas la forlasiteco kaj mi komprenis, kial la kompatinda ĝibuleto serĉis amikon.

Mi ankaŭ bezonis nun amikon. Sed inter la kolegoj iakaŭze neniu estis laŭ mia gusto. Mi rememorigis al mi mian fratinon. Ne!... la fratino ne anstataŭos amikon.

La kolegoj diris pri mi, ke mi sovaĝiĝis, kaj la mastro de nia pensionejo havis jam nenian dubon pri tio, ke mi fariĝos granda krimulo.

Alvenis la solena horo, kiam la inspektoro anoncis al ia tuta mondo, ke mi ricevis la promocion en la duan klason. Tiu-ĉi okazintaĵo plenigis min per ĝoja miro. Subite komencis ŝajni al mi, ke, kvankam la lernejo posedas superajn klasojn, tamen neniu estas tiel perfekta, kiel—la dua. Mi certigadis la kolegojn, ke Ia lernantoj de la ceteraj klasoj, de la tria ĝis la sepa inkluzive, ripetas nur tion, kion ili lernis en la dua; kaj en la animo mi timis, ke la profesoroj ne rimarku post la ferioj, ke mi ricevis mian promocion nur dank' al eraro kaj ke ili ne reirigu min en la unuan klason.

La sekvantan tagon mi tamen iel kutimiĝis al mia feliĉo, kaj kiam mi veturis hejmen por la libertempo, tiam, dum la tuta vojaĝo, mi klarigadis al la veturigisto, ke nur mi, unu sola en la klaso, ricevis la merititan promocion kaj ke mia promocio estis la plej bona. Mi citis al li tiel nerefuteblajn argumentojn, ke li eĉ komencis oscedi. Sed kiam mi eksilentis, mi konvinkiĝis kun timo, ke mi mem estas plena de duboj.

La duan tagon, alveturante al la domo, mi renkontis envoje la fratinon Zonjon, kiu estis kurinta al mi renkonte. Mi tuj sciigis ŝin, ke mi jam estas en la dua klaso, kaj ke mia amiko, Juzjo, mortis, ĉar li estis surveturita. Ŝi diris, ke ŝi sopiris al mi, ke ŝia kokino havas dek kokidojn, ke al la sinjorino grafino, dufoje en semajno, alveturas vizite iu sinjoro, ke ili havas guvernistinon, kiu amas la bienskribiston, kaj ke la mortinta Juzjo estas por ŝi— t. e. por Zonjo — tute indiferenta, ĉar li estis gibhava. Sed malgraŭ tio ŝi kompatas lin.

Dirante tion, ŝi ŝajniĝis granda fraŭlino.

La patron mi ekvidis tagmeze. Li salutis min tre kore kaj diris, ke por la ferioj li donos al mi ĉevalon kaj permesos pafi per la granda pistolo. Kaj poste li aldonis:

— Iru tuj en la palacon kaj salutu la sinjorinon grafinon, kvankam...

Subite li svingis la manon.

— Kio do okazis, patro?... — mi demandis kiel plenkreskinta homo, kaj mi eĉ ektimis pro mia kuraĝo.

Neesperite 1a patro respondis senkolere, kun nuanco de maldolĉeco;

— Ŝi jam ne bezonas la maljunan plenrajtigiton. Baldaŭ estos ĉi tie nova sinjoro, kaj tiu-ĉi eĉ mem scipovos...

Li interrompis, kaj forturninte sin, li ekmurmuris tra la dentoj: — Malgajni la bienon en kartludo...

Mi komencis konjekti, ke dum la tempo de mia foresto okazis tie ĉi grandaj ŝanĝoj. Malgraŭ tio mi iris saluti la biensinjorinon. Ŝi akceptis min favore, kaj mi rimarkis, ke ŝiaj malgajaj okuloj havas hodiaŭ tute alian esprimon.

Revenante, mi renkontis sur la korto la patron kaj mi diris, ke la sinjorino grafino estas tiel gaja, kiel neniam. Ŝi turniĝas, kunfrapas klake la manojn, tute same, kiel ŝiaj ĉambristinoj.

— Nu! ĉiu virinaĉo, antaŭ la edziniĝo, havas bonan humoron...—rediris la patro, kvazaŭ al si mem.

En tiu ĉi momento alveturis antaŭ 1la palacon malpeza kaleŝo, kaj el ĝi elsaltis altkreska viro, kun nigra barbo kaj kun flamaj okuloj. Ŝajnas, ke la sinjorino grafino elkuris en la antaŭvestiblon, ĉar mi ekvidis, kiel tra la pordo ŝi etendis kontraŭ li ambaŭ manojn.

La patro, kiu iris antaŭ mi, ridis mallaŭte kaj murmuris:

— Ha! ha!.. Ĉiuj virinaĉoj freneziĝis!.. La sinjorino sopire ĝemetas al la elegantulo, kaj la guvernistino al la bienskribisto... Por Salomeo restis mi, aŭ la pastro-preposto... Ha! ha!...

Mi havis la dekduan jaron de mia aĝo kaj mi jam multe aŭdis pri la amo. Tiu kolego, kiu razis la lipharojn kaj sidis tri jarojn en la unua klaso, parolis al ni pri siaj sentoj al iu fraŭlineto, kiun kelkfoje dum tago li vidis sur la strato, aŭ en la fenestreto. Cetere mi mem legis kelke da tre belaj romanoj kaj mi bone memoras, kiom da korturmento kaŭzis al mi iliaj herooj.

Tiakaŭze ia duonlaŭtaj vortoj de mia patro faris sur min malagrablan impreson. Mi eksentis simpation por nia biensinjorino, kaj eĉ por la guvernistino, kaj, aliflanke, antipation al la barbhava sinjoro kaj al la bienskribisto. Neniam mi tion dirus laŭte (mi ne kuraĝus eĉ ekpensi tion precize), sed ŝajnis al mi, ke same nia sinjorino, kiel ankaŭ la guvernistino farus multe pli konvene, se ili sopirus... al mi!..

En la daŭro de kelke da sekvantaj tagoj mi ĉirkaŭkuris la vilaĝon, la parkon, la stalojn; mi rajdis sur ĉevalo, naĝis en boato, sed baldaŭ mi rimarkis, ke mi komencas enui. Vere, la patro ĉiam pli ofte interparolis kun mi kiel kun plenkreskinta homo; la sinjoro brandfaristo invitadis min trinki ĉe li malnovan brandon, kaj la bienskribisto altrudadis al mi sian amikecon kaj li eĉ promesis rakonti al mi siajn korsuferojn, kiujn li spertas kaŭze de la guvernistino, sed — tio ne amuzis min. La malnovan brandon de la sinjoro brandfaristo, kaj ankaŭ la konfidaĵojn de la bienskribisto mi fordonus por unu bona kolego. Sed kiam mi en la penso elektadis inter tiuj, kiuj kune kun mi finis la unuan klason, mi konvinkiĝis, ke neniu el ili konvenus al mia hodiaŭa agordiĝo.

Iufoje, el la profundaĵo de mia animo, eligadis la malgaja ombro de la mortinta Juzjo kaj ĝi rakontis al mi nekonatajn aferojn, per voĉo pli mallaŭta ol la bloveto de somera Vento. Tiam ĉirkaŭadis min ia kortuŝeco kaj mi sopiris, sed mi mem ne scias, al kio...

Kiam foje, sub la influo de tiaj imagaĵoj, mi vagis sur la herbo-kovriĝantaj piedvojetoj de la parko, neesperite baris al mi la Vojon la renkonte kuranta fratino Zonjo kaj ŝi demandis:

— Kial vi ne ludas kun ni?

Fariĝis al mi varmege.

— Kun kiu?...

— Kun mi kaj kun Lonjo.

Restos eterna enigmo, kial en tiu ĉi momento la nomo de Lonjo miksiĝis en mia imageco kun la sonĝa Vidaĵo de Juzjo kaj kial mi ruĝiĝis tiel, ke mia vizaĝo flamis kaj ŝvito aperis sur mia frunto.

— Kion? — vi ne volas ludi kun ni? — demandis mirigite la fratino.—Dum la Pasko tie ĉi estis lernanto el la tria klaso, kaj li tute ne estis tiel fiera, kiel vi. Tutajn tagojn li promenis kun ni.

Kaj denove senkaŭze mi eksentis malamon al tiu triaklasano, kiun mi neniam vidis. Fine mi respondis al Zonjo per tono malafabla, kvankam en la koro mi ne havis ofendosenton kontraŭ ŝi:

— Mi ne konas tiun Lonjon.

— Kiamaniere vi ne konas? Ĉu vi ne memoras, kiel pro ŝi batis vin la antaŭa guvernistino? Kaj ĉu vi forgesis, kiel Lonjo ploris kaj propetis, ke oni faru al vi nenion malbonan, kiam forbrulis tiu... staleto?...

Kompreneble mi memoris ĉion, kaj plej bone Lonjon mem; sed mi devas konfesi, ke la mnemonikaj kapablecoj de la fratino kolerigis min. Ŝajnis al mi afero nekonvena al la graveco de mia uniformo, ke la homoj logantaj en vilaĝo, kaj speciale komencantaj plenkreski knabinoj, havas tian bonan memoron.

Sub influo de tiuj-ĉi sentoj, mi respondis kiel maldelikatulo:

— Eh! lasu min trankvile... vi, kune kun via Lonjo.

Kaj mi ekiris en la internon de la parko, egale malkontenta pro la ne ĝustatempaj rememoroj de la fratino, kiel ankaŭ pro tio, ke mi ne ludas kun la knabinetoj. Cetere mi mem ne scias, kion mi volis, sed mi tiel koleris, ke kiam mi kunvenis kun Zonjo hejme, mi ne volis interparoli kun ŝi.

La malgajigita fratino penadis eviti miajn okulojn, sed tiam mi serĉis ŝin, sentante, ke io mankas al mi kaj ke la demandon pri komuna ludado mi starigis tute malĝuste. Do, por plibonigi la situacion, kiam la ĉagrenita Zonjo komencis teksfliki ion, mi kaptis senelekte iun libron kaj, post kelkminuta foliumado mi jetis ĝin sur la tablon, dirante kvazaŭ al mi mem:

— Ĉiuj knabinoj estas malsaĝaj!.. Ŝajnis al mi, ke tiu ĉi aforismo estos tre saĝa. Sed apenaŭ mi ĝin finis, mi eksentis, ke en ĝi estas io malbongusta. Mi komencis penti pro la ofendo de l' fratino kaj hontiĝis... Dirante jam nenion pli, mi kisis Zonjon en ambaŭ vangojn kaj mi ekiris en la arbaron.

Dio! kiel malfeliĉa mi estis tiun ĉi tagon... Tamen tio estis nur la komenco de miaj suferoj. Mi ne volas ion kaŝi. Dum la tuta nokto mi sonĝis pri Lonjo kaj de nun, anstataŭ la ĝibuleton, mi vidis ŝian ombron en la sonĝaj vidaĵoj. Ŝajnis al mi, ke ŝi sola povus esti tiu amiko, kiun delonge mi bezonas. En la revoj mi alparolis ŝin tiel longe kaj tiel bele. kiel oni skribas en romanoj, kaj mi estis tiel ĝentila, kiel iu markizo. Efektive, mi eĉ ne estis kapabla iri en la parkon, kiam en ĝi ludis la knabinoj, kies gajan ridadon, interplektatan per la admonoj de la guvernistino, mi aŭskultis malantaŭ la parko.

Mi memoras bone la lokon, kien oni elĵetis kutime Ia balaaĵon el la palaco, kaj kie kreskis altaj urtikoj kaj lapoj. Mi staris tie dum tutaj kvaronhoroj por ekaŭdi kelkajn malklarajn frazojn, la bruon de ŝuoj sur la piedvojeto, kaj ekvidi la rapide pretermoviĝantan robeton de Lonjo, kiam ŝi saltis trans la ŝnuron.

Post momento ĉio silentiĝis en la parko kaj tiam mi sentis la varmegan ardon de la suno kaj mi aŭdis la senfinan zumadon de la muŝoj, svarmantaj super la balaaĵejo. Poste atingis miajn orelojn la resonoj de la ridoj kaj vetkuroj; tra la fendaĵo en la tabulbarilo rapide pretermoviĝis la robetoj, kaj poste ree superis ĉion la bruado de arboj, la ĉirpado de birdoj, la varmego, kaj la trudemaj muŝoj eniris preskaŭ en mian buŝon.

Subite aŭdiĝis Voĉo el flanko de l' palaco:

— Lonjo!.. Lonjo!.. Venu en la ĉambron...

Jen ia guvernistino. Mi ekmalamus ŝin, se mi ne scius, ke ankaŭ ŝi estas malgaja.


Dum unu el la ekskursoj al la tabulbarilo mi konvinkiĝis, ke mi ne estas sola. El la altajo mi ekvidis inter la verda densaĵo de l’ laparo, grizan de malnoveco, pajlan ĉapelon, tra kies supro estis videbla helblonda hartufo, ĉar la ĉapelo ne havis fundon.


Kiam mi estis farinta kelkajn paŝojn en tiu direkto, la hartufo kaj la ĉapelo levigis super la lapon kaj montriĝis sep-aŭ eble okjara knabo, en longa sed malpura ĉemizo, kuntirita ĉe la kolo per ŝnureto. Mi ekparolis al li, sed la knabo subite levigis kaj forkuris, rapide kiel leporo, en la direkto al la kampo. La ruĝa kolumo de mia uniformo kaj la arĝentumitaj butonoj faris ĝenerale fortan impreson sur la vilaĝanajn infanojn.


Malrapide mi foriris en la direkto al la bienkonstruaĵoj, kaj, laŭ tio, samtempe la knabo proksimiĝadis al la tabulbarilo. Kiam mi kuŝiĝis post konstruaĵo, li suriris la balaaĵejon kaj almetis okulon al la sama fendaĵo, tra kiu mi estis rigardanta en la ĝardenon. Mi tre dubas, ĉu li ion vidis, sed li rigardis senĉese.


Kiam la sekvantan tagon mi venis sur la postenon, por observi la ludon de la fraŭlinetoj, ree mi ekvidis inter la laparo la grizan ĉapelon, super ĝi la helblondan hartufon, kaj sub la ĉirkauŝirita ĉapelrando paron da fiksitaj en min okuloj. Ĉar la suno tre brogis, do la knabo deŝiris mallaŭte grandan lapfolion, kaj ŝirmis sin per ĝi, kvazaŭ per ombrelo. Tiam mi ne vidis plu lian ĉapelon, nek la hartufon, nur la grizan ĉemizon iom malfermitan sur la brusto.

Kiam mi estis foririnta, la knabo ree surkuris la balaaĵejon kaj ree, kiel hieraŭ, almetis la okulojn al la fendaĵo, pensante kredeble, ke almenaŭ tiun ĉi fojon mi ne forobservis ĉiujn vidindaĵojn, kiuj estis en la parko.

En tiu ĉi momento mi ekkomprenis la ridindecon de miaj agoj. Estus bela historio, se la patro, aŭ sinjoro brandfaristo, aŭ eĉ—Lonjo mem ekvidus, ke mi, lernanto de la dua klaso en uniformo, staradas ĉe la tabulbarilo sur balaaĵo, alternante kun iu paŝtista kandidato, kies ĉemizo eble neniam estis lavita!

Mi hontiĝis. Ĉu mi ne havas la rajton eniri videble en la ĝardenon, ne kaŝante min en anguloj, kiel tiu knabo kun ĉirkaŭŝirita ĉapelo?... La balaaĵejo kaj la fendaĵo en la tabulbarilo abomeniĝis al mi, sed samtempe vekiĝis en mi la sciemo: kiu estas tiu ĉi knabo? Infanoj en lia aĝo jam paŝtas anserojn, kaj li pasigas senutile la plej belan junecon, vagante malantaŭ la bienkorto, spionas fremdajn aferojn, kaj demandite, anstataŭ respondi konvene, forkuras timeme de l' fremdulo.

—Atendu—mi ekpensis—vi min ne ekvidos tie ĉi refoje, sed anstataŭe, mi esploros, kiu vi estas.

Mi memoras, ke en romanoj, krom herooj kaj heroinoj, estas tiaj enigmaj nekonatoj, pri kiuj oni devas esti singardema kaj ĝustatempe senfortigi iliajn intrigojn.

Post kelkaj tagoj, neniun demandante, mi eksciis ĉion pri la mistera nekonato. Li ne estis intriganto. Li estis Valĉjo, filo de la kortega vazlavistino; ĉiuj lin konis, sed neniu sin okupis pri li. Tial la knabo havis multe da libera tempo, kaj, kiel mi mem spertis, uzis ĝin en maniero ne tute agrabla por aliaj.

Valĉjo neniam havis patron, pro kio ĉiuj tedis lian patrinon, kiu estis virino iom kolerema. Je la sarkasmaj aludoj de la servistaro la vazlavistino respondadis per krio kaj insultoj, kaj ĉar tio ĉi videble ne sufiĉis al ŝi, do la reston—ŝi rebatis sur Valĉjon.

La knabo rampis ankoraŭ kvarpiede kaj surhavis ĉemizon kuntiritan en nodon sur la nuko (kio faris tian efekton, kvazaŭ li ĝin tute ne posedus), kaj jam oni nomis lin trovitaĉo.

— Vi lin trovis?...—demandis tiam la patrino kaj ŝi kriis plu:

— Dio vin punu por mia maljustaĵo!.. Ke viaj manoj kaj piedoj kurbiĝu!.. Vi pereu, hundidaĉo!..

La lasta deziro koncernis Valĉjon, kiu senpere poste ricevadis piedpuŝon malsupre de tiu ĉemiza nodo. La infano, kiam ĝi estis ankoraŭ malsaĝa, respondis je tia regalo per ĝema ploro. Sed kiam ĝi fariĝis pli prudenta, kio sekvis sufiĉe rapide, tiam ĝi silentis kiel kuniklo kaj rampis kutime sub la tabulliton, malantaŭ la grandan kuvon, en kiu la porkoj ricevis manĝaĵon. Videble li ne volis, ke oni verŝu sur lin varmegan akvon, kiel tio okazis al li unu fojon.

Estis ankaŭ tiel, ke Valĉjo sidis sub la tabullito dum tutaj horoj, ĝis kiam kunvenis homoj por tagmanĝi aŭ vespermanĝi. Iufoje, vidante la kapon de l' infano, elmetitan el sub la tabuliito, kaj liajn okulojn, en kiuj brilis, larmoj de freŝa doloro kaj — la sciemo al farunbuletoj, la bienservistoj demandis la patrinon:.

— Kaj vi nenion donas al tiu, kiun vi trovis inter la terpomoj..

— Li mordu kune kun vi la teron!.. respondis la incitita virino kaj, kvankam antaŭe ŝi intencis nutri Valĉjon, nun ŝi ne donis manĝi al li.

— Oni ne povas ja permesi tion, ke la bubo, kvankam li estas trovitaĉo, mortu de malsato—persvadis al ŝi la aliaj virinoj.

— Ĝuste tial li mortaĉos, spite al vi, se vi tiel mokparolas!...

Kaj ĉar ŝi sidis iom dorse al la tabullito, sur sitelo, do Valĉjo ricevis kalkanbaton en la dentojn.

Tiam la bienservistoj, por kolerigi la patrinon, eltiradis lin el la kaŝiĝejo kaj nutris.

— Nu, Valĉjo—diris unu el ili—kisu al la hundo la voston, tiam vi ricevos farunbuletojn.

La knabo ĉiam precize plenumis la ordonon, kaj por tio li glutis grandajn farunbulojn, eĉ ne maĉante ilin.

— Nu, ekbatu la patrinon sur la kapon, tiam vi ricevos lakton...

— Ho, kurbiĝu viaj manaĉoj!—kriis la vazlavistino, kaj la knabo—forkuris malantaŭ sian lavkuvon.

Iufoje, spiregante, timigite, li kuris sur la bienkorton kaj kaŝiĝis en la densa arbetaro, kreskanta kontraŭ la palaco. Kaj kiam liaj larmoj sekiĝis, li vidis en la antaŭvestiblo belan tableton, apud ĝi du seĝojn, sur ili Lonjon kaj mian fratinnm, al kiuj la ĉambristino ligis buŝtukon sub la mentonon, Salomeo enverŝis ja supon, kaj la sinjorino grafino diris:

— Blovu, infanoj, ne brogu vin, ne malpuriĝu... Kaj eble ne sufiĉe dolĉa?...

Kiam la bienservistoj estis foririntaj al la laboro kaj en la kuirejo estis neniu, la vazlavistino eliris sur la korton kaj vokis:

— Valĉjo!.. Valĉjo!.. Venu tien ĉi...

Laŭ maniero de l' vokado la knabo ekkonis, ke li povas eniri, kaj li kuris en la direkto al la kuirejo. Tie li ricevis kutime de l' patrino pecon da pano, lignan kuleron kaj iom da barĉo en grandega plado, el kiu manĝis ses personoj. Li sidiĝis sur la tero, la patrino starigis al li la pladegon inter la krurojn, kaj, ordiginte la ĉemizon sur la ŝultroj ŝi diris:

— Kaj se vi ankoraŭ iam kisos al la hundo la voston, mi kalkulos ĉiujn viajn ostaĉojn. Memoru tion!

Poste ŝi iris lavi la kuirejan vazaron.

Baldaŭ, kvazaŭ aperante el sub tero, venadis el ie korthundo kaj sidiĝis kontraŭ la knabo. Komence, klakante per la dentoj, li forpelis muŝojn, oscedis kaj ĉirkaŭlekis sian buŝon. Poste li flaris la barĉon foje, duafoje — kaj singarde enprofundigis en ĝin sian langon. Valĉjo ekbatis per kulero lian kapon. La hundo repaŝis, ree oscedis kaj—ree plaŭde trinkis kelkajn glutojn, iom pli kuraĝe. Poste la knabo povis jam frapi per la kulero lian kapon, kiom li volis, ĉar la hundo, ricevinte apetiton, por ĉiuj mondotrezoroj ne forigus la buŝon el la plado. Sed ankaŭ Valĉjo ekrimarkis, ke tiu estos pli prava, kiu formanĝos kiel la unua, kaj li manĝis, ke li eĉ komencis spiregi, ĉe unu rando de l' plado, kaj la hundo plaŭde trinkis ĉe la alia.

Se la patrino havis bonan humoron, kaj Valĉjo estis apude, tiam li ricevis frandaĵojn el la palaca tablo.

— Jen havu, amuzu vin — diris la vazlavistino, donante al li pecetojn de kuketoj, teleron malpurigitan per saŭco, fiŝan kapon, neĉirkaumorditan flugileton, au glason, sur kies fundo troviĝis iometo da kafo kaj la resto de nesolvita sukero. Kiam li ĉion elsuĉis el la glaso, aŭ pure ellekis la taleron, tiam demandis lin la patrino:

— Nu — ĉu ĝi estas bona?

Valĉjo apogis tiam la manojn sur la koksoj, kiel tion faris la bienservistoj post tagmanĝo, li ekspiris profunde, flanken-ŝovis sian malnovan ĉapelon kaj respondis:

— La homo, dank' al Dio, iom manĝis!... Oni devas iri al la laboro...

Li forlasis la kuirejon kaj iris ien por tuta duontago.

Siajn ludojn li konformigis al tio, kion faris la pli maljunaj. Dum la plugado li eligis el malantaŭ la trogo sian vipeton, prenis en la manon la unue trovitan barilpaliseton, aŭ radikon de renversita arbo kaj—li plugis dum tutaj horoj, kompreneble balanciĝante en la sama loko kaj vokante:

— Bovoj al si! si!

Se oni kaptis fiŝojn, li elserĉis inter la balaaĵo malnovan kribrilon kaj kun nelacigebla pacienco li subakvigadis ĝin. Aŭ li sidiĝis sur bastono kaj rajdis trinkigi la ĉevalojn ĉe la puto. Foje, trovinte apud la ŝafejo malnovajn bastŝuojn, li jetadis ilin sur la akvon kaj li tiamaniere naĝis per boato—kompreneble en sia imageco.

Unuvorte—li amuzis sin bonege, nur li neniam ridis. Sur lia infana vizaĝo fiksiĝis la esprimo de neforigebla seriozeco, kiun iufoje anstataŭis nur la timo, En la grandaj okuloj estis videbla eterna miriĝo, kiel ĉe homoj, kiuj dum longaj jaroj rigardis neaŭditajn, strangajn aferojn.

Valĉjo scipovis lerte eliĝi el la domo por tutaj tagoj. Kaj la bienservistoj ne miris, se iumatene ili trovis lin en la garbaro, aŭ en la arbaro sub arbo. Li scipovis ankaŭ stari en mezo de l' kampo dum longa tempo, tute senmove, kiel griza koloneto, kaj kun malfermita buŝo rigardi, oni ne scias kion. Mi lin trovis foje en tia pozicio, kaj estante sufiĉe proksime, mi aŭdis kiel li ekĝemetis.

Mi ne scias, kial la ekĝemo de tiel malgranda figureto min ekteruris. Mi sentis ian riproĉon kontraŭ iu, kaj samtempe mi ekametis Valĉjon. Sed, kiam mi faris kelke da paŝoj al li iom pli kuraĝe, la knabo kvazaŭ vekiĝis kaj forkuris fulmrapide en la arbustaron.

Tiam naskiĝis en mia kapo la stranga ideo, ke Dio, kiu ĉiam rigardas tian infanon, devas havi malgajan animon. Mi komprenis ankaŭ, kial sur la sanktaj bildoj li estas prezentita ĉiam serioza, kaj kial en la preĝejo oni devas interparoli mallaŭte kaj iri sur piedpintoj. Tia malgrava hometo kaŭzis, ke, anstataŭ kaŝi min malantaŭ la tabulbarilo, mi decidis viziti la parkon, sciiginte antaŭe Zonjon, ke de nun mi ludos kune — kun ŝi kaj kun Lonjo.

Kompreneble tiu-ĉi projekto ravis mian fratinon.

— Vi estu en la parko tiam — ŝi diris — kiam ni ambaŭ eliros promeni. Salutu ankaŭ la guvernistinon, kiu ĉiam legas librojn en la altano; sed ne interparolu longe kun ŝi, ĉar ŝi ne ŝatas, kiam oni ŝin malhelpas. Kaj poste vi vidos, kiel ni ĝojos.

La saman tagon, ĉe la tagmanĝo ŝi diris al mi kun mistera mieno:

— Venu je la tria horo, mi diris jam al Lonjo, ke vi ĉeestos. Kiam ni eliros el la palaco — mi ektusos...

La fratino komencis ian laboron, kaj mi, kompreneble, eliris, ĉar, laŭvere, mi neniam volonte okupis la lokon en la ĉambro. Mi jam estis en la antaŭvestiblo, kiam Zonjo elkuris malantaŭ mi:

— Kazjo! Kazjo!

— Kion do?...

— Kiam mi ektusos, vi scios, kion tio signifas?... — ŝi diris solene.

— Kompreneble.

Ŝi revenis en la ĉambron, sed ankoraŭ tra la fenestro ŝi ekvokis al mi:

— Mi ektusos... Memoru!

Kaj kien mi irus, se ne en la parkon, kvankam ĝis la difinita momento mankis ankoraŭ multe pli ol unuhoro kaj duono. Mi estis tiel enpensiĝinta, ke mi ne scias, ĉu dum ti ĉi tago kantis iu birdo en la ĝardeno, kiu estis kutime tre vivoplena. Mi ĉirkaŭkuris ĝin kelkfoje, kaj poste mi sidiĝis en boaton, ligitan al la bordo, kaj ne povante veturi, almenaŭ mi balanciĝis en ĝi pro enuo.

Mi pripensadis, kiamaniere mi renovigos la konatecon kun Lonjo. Tio estis okazonta jene: Kiam Zonjo ektusos, mi eliros el la flanka piedvojeto kun mallevita kapo, en la ĉetan aleon...

Tiam Zonjo diros:

„Rigardu, Zonjo, jen mia frato, sinjoro Kazimiro Leśnietwski, lernanto de la dua klaso, amiko de tiu malfeliĉa Juzjo, pri kiu mi tiom al vi parolis.“

Lonjo faros tiam riverencon, kaj mi, depreninte la ĉapon, diros:

„Jam longe mi intencis“... Ne, tiel estas malbone! „Jam longe mi deziris renovigi kun vi, sinjorino“... Ho, ne!... Pli bone estos tiel: „Jam longe mi deziris esprimi al vi mian respekton“...

Tiam Lonjo demandos:

„Vi, sinjoro, restadas jam longe en nia ĉirkaŭaĵo?...“ Ne, ŝi ne tiel diros, sed tiel: „Agrable estas al mi, ekkoni vin, sinjoro, pri kiu mi tiel multe aŭdis de Zonjo". Kaj poste kion?... Poste — jen: „Ĉu vi ne enuas en nia ĉirkaŭaĵo? Vi alkutimiĝis ja al granda urbo“. Kaj mi respondos: „Mi enuis, ĝis kiam mi ankorau ne havis vian societon, sinjorino“...

En tiu ĉi momento, sub la supraĵo de akvo rapide preterŝoviĝis ezoko, longa ĉirkaŭ duono da ulno... Ĉe simila efektiveco malaperis la revoj. Tie ĉi, en la lageto, estas tiaj fiŝoj, kaj mi — ne havas fiŝhokon!...

Mi leviĝis rapide el la boato, por rigardi, ĉu hejme estas hoketoj, kaj — malmulte mankis — mi preskaŭ ekpuŝis Lonjon, kiu ĵus volis komenci salti trans la ruĝan ŝnureton.

La fiŝoj, hoketoj, la plano pri solena interkoniĝo — ĉio je unu fojo miksiĝis en mia kapo. Jen — la ezoko!... Mi eĉ forgesis saluti Lonjon; pli malbone ankoraŭ — ĉar mi forgesis paroli. Sed jen, kia ezoko... Lonjo, belega brunharulineto, kun precize konturita buŝo, kiu ĉiumomente kunmetiĝis alimaniere, ekrigardis min de supre kaj, malantaŭen jetinte siajn abundajn buklojn, ekdemandis min simple:

— Ĉu estas vere, ke vi truigis nian boaton?

— Mi?...

Tiel diris al mi la ĝardenisto, kaj nun la panjo ne permesas al ni akvoveturi kaj ŝi ordonis alligi la boaton al la bordo, kaj kaŝi la remilojn.

Sed, vere, kiel mi amas la patron, mi ne truigis la boaton! — mi senkulpigis min, kiel antau nia lerneja inspektoro.

— Ĉu nur certe? — demandis Lonjo, akre rigardante en miajn okulojn. — Ĉar vi, sinjorido, ŝajnas esti kapabla fari tion...

La paroltono de la fraŭlineto ne plaĉis al mi. Je koboldo! la plej forta el miaj kolegoj ne alparolus min tiamaniere.

— Se mi diras ne, estas jam tute certe!... mi respondis, forte akcentante la ĝustajn vortojn.

— Tiaokaze la ĝardenisto diris malveron— rediris Lonjo, sulkigante la brovojn.

— Li faris bone — mi respondis — ĉar la junaj sinjorinoj ne scias naĝi per boato.

— Kaj vi scipovas tion, sinjorido?

— Mi scipovas naĝi per boato kaj per manoj, kaj ankaŭ dorse kuŝante, aŭ starante.

— Ĉu vi nin veturigos?

— Se via panjo permesos, tiam mi faros tion.

— Do rigardu, sinjorido, ĉu la boato ne estas truhava.

— Ĝi ne estas. — Kaj de kie aperis tie la akvo?

— De la pluvo.

— De la pluvo? Nia parolado interrompiĝis. Tamen mi gajnis tiom, ke mi kuraĝe rigardis Lonjon, kaj, kiome la afero prezentiĝas nun al mi, ŝi tute min ne respektis. Kontraŭe, ne formoviĝante el la loko, ŝi komencis saltadi trans la ŝnuron, intertempe parolante kun mi.

— Kial vi ne ludis kun ni?

— Ĉar mi estis okupita.

— Kion vi faras?

— Mi lernas.

— Dum la ferioj neniu ja lernas.

— En nia klaso oni devas lerni eĉ dum la libertempo.

Lonjo transsaltis dufoje la ŝnuron kaj diris:

— Adaĉjo estas en la kvara klaso, kaj tamen dum la festoj li ne lernis. Ah, vere!... vi ne konas Adaĉjon.

— Kiu diris al vi, sinjorino, ke mi lin ne konas?— mi demandis fiere.

— Ĉar vi, sinjorido, estis en la unua klaso, kaj li en la tria...

Ree ŝi faris du saltojn trans la ŝnuron...

Mi pensis, ke okazos al mi io stranga.

— Kun mi rilatiĝis eĉ la kvara klaso — mi rediris incitite.

— Estas indiferente, ĉar Adaĉjo lernas en Varsovio, kaj vi... Kie vi vizitas la lernejon?... Kie?...

— En Sledlce — mi apenaŭ respondis, per mallautiĝinta voĉo.

— Kaj mi veturos ankaŭ Varsovion— klarigis Lonjo kaj aldonis:

— Eble vi, sinjorido, diros al Zonjo, ke mi estas tie-ĉi...

Kaj ne atendante mian konsenton aŭ malkonsenton, ŝi ekkuris al la laŭbo, ĉiam saltante.

Mi estis kvazaŭ narkotita, mi ne povis kompreni, kiel tiu knabino min traktas.

— Lasu min trankvile, kune kun via amuzo — mi ekpensis vere kolerigite. — Lonjo estas malĝentila, maldelikata — nazmukulino!...

La supraj rimarkoj ne malhelpis al mi tamen, plenumi tuj ŝian ordonon. Mi ekiris hejmen tre rapide, eĉ eble tro rapide, verŝajne pro la interna ekscitiĝo.

Zonjo estis jam prenanta sian ombrelon, por iri en la ĝardenon.

— Nu, — mi diris, jetante mian ĉapon en angulon — mi interkonigis kun Lonjo.

— Do kio?... demandis la fratino scieme.

— Nenio grava!... — respondis mi, ne rigardante en ŝiajn okulojn.

— Ĉu ne vere, kiel ŝi estas bona, kiel bela?...

— Ah! tio estas por mi tute indiferenta. Ŝi petas vin, ke vi venu tien.

— Kaj vi ne iros?.

— Ne.

— Kial? — demandis Zonjo, rigardante en miajn okulojn..

— Lasu min trankvile!... respondis mi malafable. Mi ne iros, ĉar ne plaĉas al mi....

Mia voĉo devis esti tre decidiga, ĉar la fratino, nenion pli demandinte—eliris. Vidante, ke ŝi preskaŭ kuras, mi vokis ŝin tra la fenestro..

— Zonjo, mi vin petas — diru al ŝi nenion... Diru, ke mi... ke la kapo min iom doloras..

— Nu, nu, ne timu. Mi ne malutilos al vi..

— Memoru, Zonjo, se vi min amas eĉ iomete..

Kompreneble ni kisis nin tre kore..

Malfacile estas hodiaŭ renovigi en la memoro la sentojn, kiuj turmentis min post la foriro de Zonjo. Kiel Lonjo kuraĝis interparoli kun mi tiamaniere?... Vere, la instruistoj, kaj precipe la inspektoro, traktis min sufiĉe familiare, nu — sed ili estas homoj maljunaj. Sed inter la kolegoj, en la unua (nun jam dua klaso), mi ĝuis respekton. Kaj jen tie ĉi, en vilaĝo — bonvolu aŭskulti, kiel interparolis kun mi la patro, kiel klinsalutis min la bienservistoj, kiomfoje diris al mi la skribisto: „Sinjoro Kazimiro, eble vi bonvolos veni al mi, por fumi pipeton?“ Kaj mi respondis: „Mi dankas al vi, sinjoro, mi ne volas alkutimiĝi.“ Kaj li: „Kiel vi estas feliĉa, sinjoro, ke Vi havas tian povon super vi mem... Vi ne cedus eĉ al la guvernistino...“

Konforme al la konduto de pliaĝuloj mi estis ankaŭ serioza. La pastro-preposto mem diris ja al mia patro: „Rigardu, sinjoro Leśniewski, kion la lernejo faras el la bubo; tiu ĉi Kazjo estis antaŭ unu jaro petolulo kaj ventkapulo, kaj hodiaŭ li estas seriozulo, politikisto kiel Metternich.“

Tiel opiniis pri mi la homoj... kaj nun okazas, ke iu „kapridino“, kiu eĉ unu klason ne vidis, kuraĝas diri al mi, ke „vi, sinjorido, ŝajnas esti kapabla fari tion...“ Sinjorido? ido?... kvazaŭ ŝi estus plenaĝa fraŭlino! Ĉar ŝi konas iun Adaĉjon, do ŝi jam levas fiere la kapon. Kiu estas Adaĉjo? li finis la trian klason, kaj mi iros en la duan. Granda diferenco! Se li estos azeno, mi lin atingos, kaj eĉ superos. Krom tio, aldone, ŝi ordonas al mi iri, por alvoki Zonjon, kvazaŭ mi estus iu lakeo. Ni vidos, ĉu mi obeos vin duafoje. Mi donas mian honorvorton, ke, se ŝi iam diros ion similan, tiam simple — mi metos la manojn en la poŝojn kaj respondos: „Nur ne permesu al vi tro multe!“ Aŭ eĉ pli bone: „Mia Lonjo, mi vidas, ke vi ne lernis ĝentilecon..“ Au eĉ tiel: „Mia Lonjo, se vi volas, ke mi interrilatiĝu kun vi...“

Mi sentis, ke mi ne trovas bonan respondon, kaj tio incitis min ĉiam pli. Eĉ mia vizaĝesprimo videble aliiĝis, ĉar nia mastrino, la maljuna Vojcjeĥova[14] dufoje eniris en la ĉambron, rigardante min suspekteme, ĝis fine ŝi ekparolis:

„Ho, pro Dio, kial Kazjo estas tiel ĉagrena?... Ĉu Kazjo ion difektis, aŭ eble havis kun la sinjoro patro ian malagrablaĵon?...

— Nenio mankas al mi.

— Mi jam vidas, ke ne estas tiel; nenion vi kaŝos antaŭ mi. Se vi ion malbonfaris, iru tuj al la patro kaj konfesu al li.

— Mi faris nenion. Mi nur iom laciĝis.

— Se vi laciĝis, ripozu kaj manĝu iom. Tuj mi donos al vi panon kun mielo.

— Ŝi eliris kaj post momento ŝi revenis, portante grandegan pecon da pano, de kiu eĉ gutis la mielo.

— Sed mi ne manĝos, lasu min trankvile!...

— Kial vi ne devus manĝi? Prenu nur rapide, ĉar la mielo defluas sur la fingrojn. Sat manĝu nur, tiam vi tuj pliĝojiĝos. La homo estas ĉiam ĉagrenata, kiam li estas malsata; sed kiam li iom satiĝos, tuj en lia kapo klariĝos... Nu, prenu do en la manon.

Mi devis preni, timante, ke ŝi ne gutigu la mielon sur miajn harojn aŭ sur mian uniformon. Senpense mi formanĝis la mielpanon kaj vere fariĝis iom malpli peze ĉe mia koro. Mi ekpensis, ke mi iel aranĝos la aferon kun Lonjo kaj ke mi bone farus, regalante ankaŭ la kompatindan Valĉjon, ĉar li kredeble manĝis mielon malofte, kaj cetere—mi jam ametis lin.

Laŭ mia postulo, Vojcjeĥova, vidante tiel bonan efikon de la kuracilo, detranĉis por mi ankoraŭ pli grandan pecon da pano, ne domaĝante la mielon. Singarde mi kunprenis la provizaĵon kaj mi eliris serĉi la knabon.

Mi trovis lin ne malproksime de la kuirejo. Kun li interparolis, ridante, du bienservistoj, kiuj alveturigis lignon el la arbaro.

— Se ankoraŭ foje vin batos la patrino — diris unu el ili — migru for en la mondon. Nu, ĉu vi iros?...

— Sed mi ne scias kiel—respondis Valĉjo.

— Metu la botojn sur la bastonon kaj iru malantaŭ la arbaron. Tie estas sufiĉe da mondo.

— Sed mi ne havas botojn.

— Tiam prenu la solan bastonon. Kun bastono, eĉ sen botoj, vi atingos...

Ekvidinte min, la knabo forkuris en la direkto al la laparo.

— Kion vi diris al li? — demandis mi la bienservistojn.

— Nenion—ni mokas lin, kutime kiel malsaĝulon.

Sentante, ke la mielo komencas malpurigi miajn fingrojn, mi ne interparolis plu kun ili, sed mi iris al Valĉjo. Li staris inter la herbaĉaro kaj rigardis min.

— Valĉjo — mi ekvokis — jen, prenu panon kun mielo.

Li ne moviĝis.

— Nu, venu do... — kaj mi faris kelke da paŝoj.

La knabo komencis forkuri.

— Oh! kiel malsaĝa vi estas... Nu, prenu panon, mi metas gin por vi, jen, tie-ĉi... Mi metis ĝin sur la ŝtonon kaj mi foriris. Sed nur kiam mi kaŝiĝis malantaŭ angulo de kuirejo, la knabo proksimiĝis al la ŝtono, komencis singarde pririgardi la panon kaj fine— formanĝis ĝin, kiel al mi ŝajnas, kun bona apetito.

Unu horon poste, irante direkte al la arbaro, mi ekvidis, ke la knabo kuretas malantaŭ mi, en ioma distanco. Mi haltis kaj li ankaŭ ekstaris. Kiam mi turnis min al la domo, li saltis flanken kaj kaŝiĝis en la arbustaro. Sed post momenteto li ree kuris malantaŭ mi.

La saman tagon mi duafoje donis al li panon. Li prenis ĝin el mia mano, sed ankoraŭ timeme kaj li tuj forkuris. Tamen de tiu ĉi tempo li komencis iradi malantaŭ mi, ĉiam en ioma distanco. De la mateno li ĉirkaŭiris niajn fenestrojn, kiel birdo, al kiu ŝutas grajnojn amika mano. Vespere li sidiĝis apud la kuirejo kaj rigardis nian oficejon. Nur kiam la lumo estingiĝis, li iris dormi malantaŭ la fornon sur littuko, kie ĉirpetis super lia kapo la griloj.

Kelke da tagoj post la unua renkonto kun Lonjo, cedante malgraŭvole al Zonjo, mi iris kun ŝi en la parkon.

— Sciu — certigis min la fratino — ke Lonjo tre interesiĝas pri vi. Ĉiam ŝi parolas pri vi; ŝi koleras, ke vi tiam ne revenis kaj ŝi demandas ĉiam denove, kiam vi venos. Ne estas do mirige, ke mi cedis, tiom pli ke min mem io tiris al Lonjo. Ŝajnis al mi, ke nur tiam finigos miaj sopiroj, kaŭzitaj per la morto de Juzjo, kiam mi komencos promeni kun Lonjo, apogante ŝin per brako, kaj diskuti kun ŝi iel tre serioze. Sed pri kio? tion mi ne scias ĝis hodiaŭ. Mi sentis nur, ke mi volas paroli bele, paroli multe kaj—havi, kiel mian solan aŭskultantinon, Lonjon.

Ĉe la ekpenso pri la promenoj duope, io ludis en mia brusto kiel harpoj, flagretis io kiel suno en gutoj de roso. Sed la realeco ne ĉiam estas konforma al la revoj. Sekve ankaŭ, kiam, kondukate de la fratino, mi ree renkontis Lonjon, mi ekparolis al ŝi, intencante komenci tiujn idealajn interparolojn.

— Ĉu vi, sinjorino, kaptas volonte fiŝojn?

En tiu ĉi momento la knabinoj prenis sin je manoj, komencis flustri, kuri en la aleo kaj ridi, kiel freneze. Mi konsterniĝis, turnante en la fingroj la fiŝhokon, ĉe kies farado mi preskaŭ ricevis hufbaton de la griza ĉevalo por tio, ke mi elŝiris haregon el ĝia vosto.

Mi jam intencis foriri ofendite, kiam revenis la knabinoj kaj Zonjo diris:

— Lonjo petas vin, ke vi ambaŭ alparolu vin reciproke per la nomoj.

Mi riverencis, silentante pro embaraso, kaj ili ree ekridis kaj ekkuris direkte al la fiŝlageto.

— Ĉu vi scias, sinjorido... — komencis Lonjo, sed tuj ŝi korektis sin.

— Vi scias, Zonjo, ke mia panjo decide ne permesas al ni naĝi per boato. Mi diris, ke via frato nin veturigos, sed la panjo...

Ŝi flustris al Zonjo ian longan frazon en la orelon; sed mi tuj divenis, kion ĝi koncernis. Verŝajne la panjo timas, ke mi ne dronigu la knabinojn, mi, kiu estas tiel bona naĝisto kaj lernanto de la dua klaso!...

Mi hontiĝis. Tion ekvidis Lonjo kaj ŝi diris subite:

— Bonvolu, sinjorido...

Ree ŝi korektis sin.

— Petu, Zonjo, la fraton, ke li deŝiru por ni akvoliliojn. Ili estas tiel belaj, kaj mi neniam havis ilin en la manoj.

La kuraĝo inspiris min. Almenaŭ nun mi montros, kion mi scipovas.

Multo da lilioj kreskis en la lageto, sed ne ĉe la bordo, nur iom pli malproksime. Mi derompis vergon kaj suriris la balanciĝantan boaton.

La lilioj havas kvazaŭ elastajn trunketojn. Alkroĉite per la stango, ili proksimiĝis, sed baldaŭ fornaĝis. Mi derompis pli longan bastonon, kiu havis ĉe la fino specon da hoketo. Tiun ĉi fojon mi prosperis pli bone. La forte kaptita lilio alnaĝis jen... tute proksime... Mi etendas la maldekstran manon, sed estas ankoraŭ tro malproksime. Mi ekgenuas ĉe la pinto de la boato, mi elkliniĝas kaj jam estas kaptonta la floron, kiam subite—mi falas sur la akvon laŭ mia tuta longeco, la stango elglitas el mia mano, kaj la lilio ree fornaĝas.

La fraŭlinetoj ekkrias... Mi vokas: okazis nenio, nenio! tie ĉi estas malprofunde!.. Mi elverŝas la akvon el la ĉapo, metas gin sur la kapon, kaj, vadante ĝis la femuroj en la lageto, kaj ĝis la genuoj en la koto, mi deŝiras unu lilion, poste la duan, la trian, la kvaran...

— Kazjo! Pro Dio, revenu... — vokas plorante la fratino.

— Sufiĉe jam sufiĉe!.. —akompanas ŝin Lonjo.

Mi ne obeas. Mi deŝiras la kvinan, sesan kaj dekan lilion kaj poste la foliojn.

Mi eliris el la lageto, malsekigite de piedoj ĝis la supro, malpurigite per koto ĝis super la genuoj kaj sur la manikoj. Ĉe la bordo Lonjo ne volas preni la florojn, kaj, malantaŭ ili ambaŭ, kaŝiĝas, flaviginte pro timo — Valĉjo.

Mi vidas, ke Lonjo havas ankaŭ larmojn en la okuloj, sed subite ŝi komencas ridi:

— Rigardu, Zonjo, kiel li aspektas!..

— Dio! kion diros la paĉjo?... vokas Zonjo.— Mia Kazjo, lavu almenaŭ vian vizaĝon, ĉar vi estas tute ŝmirita.

Malgraŭvole mi tuŝas mian nazon per la mano malpurigita de koto. Lonjo, pro rido, eĉ sidiĝas sur la herbaro; Zonjo ankaŭ ridas, viŝante la okulojn, kaj eĉ Valĉjo malfermas la buŝon kaj li eligas voĉon, similan al blekado.

Nun rimarkas lin la knabinoj.

— Kio estas? — demandas Zonjo — el kie li aperis tie ĉi?

— Li venis tien ĉi kun via frato—respondas Lonjo. — Mi vidis lin, kiel li traŝoviĝis inter la arbustaro.

— Dio! kian ĉapelon li havas!.. Kion li Volas de vi, Kazjo?... — parolas la fratino.

— Li sekvas min jam de kelkaj tagoj.

— A ha! mi supozas, ke Kazjo ludis kun li, kiam li nin evitis... — diras ironie Lonjo.— Rigardu, Zonjo, kiel ili ambaŭ aspektas— unu estas tute malseka, kaj la alia nelavita... Ho, mi krevos de ridado!..

Tiu ĉi komparo kun Valĉjo tute ne plaĉis al mi.

— Nu, mia Kazjo, lavu vin kaj iru hejmen alivestiĝi, kaj ni iros dume en la laŭbon—diris Zonjo, levante Lonjon, kiu, pro troa ĝojo, preskaŭ ricevis spasmojn.

Ili foriris. Restis mi, Valĉjo kaj — sur la herbaro la fasko da lilioj, kiujn neniu levis.

— Tia do estas la rekompenco por mia oferiĝo? — ekpensis mi maldolĉe, sentante koton en la buŝo. Mi deprenis la ĉapon. Terure, kio el ĝi fariĝis!.. Ĝi similas al ĉifono, kaj la ŝirmileto parte malgluiĝis. El la uniformo, veŝto kaj ĉemizo la akvo defluas torente. Ĝi plenigis la botojn, ke ĝi eĉ pepas, kiam mi moviĝas.

Mi sentas, ke el la tolo fariĝas sur mi drapo, el drapo ledo, kaj el ledo ligno. Kaj tie, en la direkto de l’ laŭbo, mi aŭdas ankoraŭ la ridon de Lonjo, kiu rakontas mian aventuron al la guvernistino.

Post momento ili venos tien ĉi. Mi volas lavi min, sed, ne fininte tion, mi forkuras, ĉar ili jam venas!... Jam en la aleo mi vidas iliajn vestojn kaj mi aŭdas la mokadon de la guvernistino. Ili baris al mi la vojon al hejmo, do mi turnas min aliflanken, al la barilo..

— Kie li estas? — demandas krieme la guvernistino..

— Jen, tie, tie!... ili forkuras ambaŭ — respondas Lonjo. Nun mi Vidas, ke Valcĵo, paŝo post paŝo, kuras malantaŭ mi. Mi atingas la barilon, li ankaŭ. Mi grimpas sur stangon, li ankaŭ. Kaj kiam ni ambaŭ, turninte la vizaĝojn unu al la alia, sidas sur la barilo, rajde kiel sur ĉevalo, en la arbetaro montriĝas Lonjo, Zonjo kaj la guvernistino.

— Ah! jen estas ankaŭ tiu ĉi amiko! — krias Lonjo ridante.

Mi saltas malsupren de l' barilo kaj mi kuras tra la kampo, direkte al nia oficejo; kaj Valĉjo akompanas min ĉiam. Videble amuzas lin tiu ĉi pelĉaso, ĉar li malfermas la buŝon kaj eligas el si blekantan voĉon, kiu signifas kontentecon.

Mi haltis — furioza de kolero.

— Mia kara, kion vi volas de mi?... Kial vi sekvas min senhalte? — mi diris al la knabo.

Valĉjo konsterniĝis.

— Iru for de mi, iru for!... mi diris, kunpremante la pugnojn. — Vi faris al mi honton, ĉiuj ridas pri mi... Se vi ankoraŭ foje baros al mi la vojon, mi batos vin...

Dirinte tion, mi foriris, kaj la knabo restis. Kiam mi malproksimiĝis dekkelkon da paŝoj, returninte la kapon, mi ekvidis lin en la sama loko. Li rigardis min kaj ploris laŭte.

Mi enkuris en nian kuirejon, aspektante kiel vampiro; kaj kien ajn mi paŝis, tie restis strio da akvo. Ĉe mia ekvido, la timigitaj kokinoj, klukante kaj etendante la flugilojn, ĵetiĝis en la fenestrojn, la servantaj knabinoj komencis ridi, kaj Vojcieĥova kunfrapis la manojn.

— La vorto karniĝis![15]... Kio okazis al vi?... — ekkriis la maljunulino.

— Ĉu vi ne vidas?... Mi falis en la fiŝlageton, jen ĉio!... Bonvolu, Vojcjeĥova, doni al mi tolan vestaĵon, botojn, ĉemizon... Nur rapide!

— La konstanta kaŭzo de mia ĉagreno estas tiu ĉi Kazjo! — respondis Vojcjeĥova. Al la kitelo la butonoj verŝajne ne estas alkudritaj... Katarinjo, serĉu rapide la botojn.

Ŝi komencis malbutonumi kaj depreni mian uniformon, kun helpo de alia knabino. Ili prosperis fari tion, sed, depreni la botojn, estis pli malfacile. Ili eĉ ne moviĝis. Fine ili alvokis al helpo ĉevalserviston. Mi devis kuŝiĝi sur tabullito, Vojcjeĥova kun du servistinoj tenis min je la brakoj, kaj la ĉevalservisto detiris la botojn. Mi pensis, ke li elartikigos miajn piedojn. Sed post duonhoro mi estis jam kiel pupo — viŝita, alivestita, kombita. Alvenis Zonjo kaj ŝi alkudris la butonojn al mia tola uniformo, Vojcjeĥova elpremis la akvon el la malseka vestaĵo, ŝi forportis ĝin en la mansardon, kaj promesis silenti pri la okazintaĵo.

Tamen la patro, reveninte hejmen, sciis jam pri ĉio. Li rigardis min moke, balancis la kapon kaj diris:

— Ho, vi azeno, azeno!... Iru do nun al Lonjo, ke ŝi aĉetu por vi novajn pantalonojn.

Baldaŭ aperis la sinjoro brandfaristo. Ankaŭ tiu ĉi ĉirkaŭrigardis min, ridis, sed mi poste aŭskultis, kiel li diris al la patro en lia skribĉambro.

— Vigla bubo! la knabinojn li sekvos en la fajron... Same kiel ni, kiam ni estis junaj, sinjoro Leśnietwski.

Mi konjektis, ke la tuta loĝantaro de l' bieno sciis pri mia afableco por Lonjo kaj mi hontiĝis.

Antaŭ la vespero venis nia bienposedantino, Lonjo kaj la guvernistino, kaj ĉiu el ili, jen mirindaĵo! havas ĉe l' robo... akvolilion... Mi volis kaŝi min sub la teron, forkuri, sed — oni alvokis min kaj mi stariĝis vizaĝe antaŭ la sinjorinoj.

Mi rimarkis, ke la guvernistino rigardas min tre favore. Kaj la sinjorino grafino karese glatumis mian ruĝan vizagon kaj donis al mi kelke da bombonoj.

— Mia knabeto — ŝi diris — estas tre bele, ke vi estas tiel ĝentila, sed, mi petas vin — neniam veturigu la fraŭlinetojn per boato. Bone?...

Mi kisis ŝian manon, ion murmuretante.

— Sed ankaŭ mem ne naĝu. Vi promesas al mi?

— Mi ne naĝos.

Poste ŝi turnis sin al la guvernistino kaj parolis kun ŝi ion france. Mi audis kelkfoje la ripetitan vorton: hero. Malfeliĉe, aŭdis ĝin ankaŭ mia patro kaj li ekparolis:

— Ho, vi estas prava, sinjorino grafino. Herodo, vera Herodo!..

La sinjorinoj ekridetis, kaj post ilia foriro Zonjo penis klarigi al la patro, ke hero. estas skribata héros, kaj france ĝi ne signifas Herodon, sed heroon.

— Heroo? — ripetis la patro. — Li estas tia heroo, ke li malsekigis la uniformon kaj disŝiris la pantalonojn, kaj mi devos pagi al Ŝulim ĉirkaŭ dudek polajn florenojn. La diabloj prenu la heroecon, por kiu aliaj devas pagi.

La prozaj opinioj de mia patro ĉagrenis min multe. Tamen mi dankis al Dio, ke ili ne havis sekvojn.

De nun mi vidadis Lonjon ne nur en la parko, sed ankaŭ en la palaco. Mi tagmanĝis tie kelkfoje, kio embarasis min multe, kaj preskaŭ ĉiutage mi antaŭvespermanĝis; tiam oni donis kafon aŭ fragojn, aŭ frambojn kun sukero kaj freŝa kremo.

Ofte mi interparolis kun la pliaĝaj sinjorinoj. La grafino admiris mian multlegintecon, pri kiu mi ŝuldis dankon al la libraro de la ĝibuleto; kaj la guvernistino, fraŭlino Klementino, estis tute ravita de mi. Koncerne al la lasta simpatio mi ŝuldis dankon ne tiom al mia instruiteco, kiom al la interparoloj pri la bienskribisto, pri kiu mi sciis, kie li inspektas la laborojn kaj kion li diras pri fraŭlino Klementino. Fine, tiu ĉi klera persono konfidis al mi, ke ŝi tute ne intencas edziniĝi al la bienskribisto, sed ŝi dezirus nur levi lin—morale. Ŝi deklaris al mi, ke laŭ ŝia opinio, la rolo de virinoj en la mondo estas, levi morale la virojn, kaj ke ankaŭ mi mem, kiam mi plenkreskos, devas renkonti en mia vivo tian virinon, kiu min levos.

Tiuj ĉi prelegoj tre plaĉis al mi. Ĉiam pli fervore mi alportis al fraŭlino Klementino sciigojn pri la bienskribisto, kaj al li pri fraŭlino Klementino, por kio mi akiris la favoron de ili ambaŭ.

Kiome mi hodiaŭ rememoras, en la palaco estis speciala maniero de vivo. Al la grafino alveturis ĉiun trian aŭ kvaran tagon ŝia fianĉo, kaj fraŭlino Klementino ĉiun tagon kelkfoje vizitis tiujn angulojn de l' parko, el kiuj ŝi povis ekvidi la skribiston, kaj almenaŭ — kiel ŝi diris — aŭdi la sonon de lia voĉo, verŝajne tiam, kiam li insultis la bienservistojn. La ĉambristino, siaflanke, ploris alterne en diversaj fenestroj pro la sama skribisto, kaj la cetera servanta fraŭlinaro, imitante la estraron, dividis siajn sentojn inter la lakeo, bufeda junulo, kuiristo, kuiristhelpanto kaj la verturigisto. Eĉ la koro de la maljuna Salomeo ne estis libera. En ĝi regis la meleagroj, anseroj, anasoj, kokoj kaj kaponoj, same kiel iliaj diversplumaj kaj diversformaj kunulinoj, en kies societo la mastrino pasigis tutajn tagojn.

Kompreneble, en tiel okupata ĉirkaŭaĵo al ni infanoj la tempo pasis libere. Ni ludis de mateno ĝis vespero, kaj nur tiam ni vidis pliaĝajn personojn, kiam oni vokis nin tagmanĝi, antaŭvespermanĝi, aŭ noktripozi.

Dank' al tiu ĉi libereco, miaj rilatoj kun Lonjo arangis sin sufiĉe originale. Ŝi alparolis min dum kelke da tagoj „Kazjo“, poste „ci“ ŝi uzis miajn servojn, eĉ insultis min, kaj mi— ĉiam nomis ŝin sinjorino[16] aŭ fraŭlino Zofjo, ĉiam pli malofte mi parolis, sed ĉiam pli ofte mi aŭskultis. Iafoje vekiĝis en mi la fiereco de homo, kiu post unu jaro povos iri en la trian klason. Tiam mi malbenis la momenton, kiam mi unue obeis tiun ĉi Lonjon, irante laŭ ŝia ordono alvoki la fratinon. Mi diris al mi mem:

— Kion ŝi pensas? ke mi estas ĉe ŝi en servo, kiel mia patro ĉe ŝia patrino?...

Tiamaniere mi ribeligis min mem, kaj mi decidis, ke tio devas aliiĝi. Sed ĉe la vido de Lonjo mi perdis la tutan kuraĝon, kaj, se mi eĉ prosperis reteni ian restaĵeton, tiam Lonjo eldiradis siajn ordonojn en formo de tiel malpacienca peto, tiel ŝi frapis la teron per la piedeto, ke mi devis fari ĉion. Kaj kiam, foje, kaptinte paseron, mi ne donis ĝin al ŝi tuj, ŝi ekvokis:

— Se vi ne volas doni ĝin, bone!... Mi ne bezonas vian paseron...

— Ŝi estis tiel ofendita kaj tiel kolera, ke mi komencis ŝin ĵurpeti, ke ŝi prenu la paseron. Sed ŝi obstine rifuzis: ne, ne!... Apenaŭ mi elpetis de ŝi la pardonon, kompreneble, kun helpo de Zonjo, kaj, malgraŭ tio, dum kelkaj tagoj mi devis aŭskulti la plendojn:

— Neniam en la vivo mi estus kapabla fari al vi tian malagrablaĵon. Nun mi scias, kiel vi estas konstanta. La unuan tagon vi saltis en la akvon, por deŝiri liliojn por mi, kaj jam hieraŭ vi eĉ ne volis permesi al mi, ludi iom kun la birdeto. Mi jam scias ĉion. Ho! neniu knabo agus, rilate al mi, tiamaniere...

Kaj kiam, post ĉiuj eblaj klarigoj, mi petis ŝin fine, ke ŝi almenaŭ ne koleru, ŝi respondis:

— Ĉu mi koleras?... Vi scias plej bone, ke mi ne koleras je vi. Estis nur malagrable al mi. Sed kiel malagrable estis al mi, tion neniu povas imagi al si!... Diru Zonjo al vi, kiel malagrable estis al mi.

Tiam Zonjo, kun solena mieno, klarigis al mi, ke al Lonjo estis tre, tre malagrable.

— Cetere, Lonjo mem diru al vi, kiel malagrable estis al ŝi — finis mia amata fratineto.

— Sendate de unu al alia, por ricevi pli precizajn difinojn pri la grado de tiu malagrableco, mi tute perdis la penskapablon.

— Mi farigis maŝino, kun kiu la fraŭlinetoj faris ĉion, kio nur plaĉis al ili, ĉar eĉ la plej malgranda signo de memstareco miaflanke, kaŭzis aŭ al Lonjo, aŭ al Zonjo malagrablon, kiun ambaŭ tiuj ĉi sinjorinoj sentis komune.

Se la kompatinda Juzjo leviĝus el la tombo li ne rekonus min en tiu ĉi kvieta, obeema, timema junulo, kiu eterne ion alportis, ion serĉis, ion ne komprenis kaj ĉiukelkminute aŭdis riproĉojn. Nu, se tion vidus miaj kolegoj!...

Iun tagon fraŭlino Klementino estis okupita pli ol kutime. Ĉar la bienskribisto havis ian inspekton ĉe la ĉevalejoj, dekkelkon da paŝoj for de ŝia amata laŭbo. Utiligante tion, ni elŝoviĝis triope malantaŭ la parkon, al tiu arbustaro — kie kreskis la rubusberoj.

Ili estis tie amasege! Ĉiupaŝe renkontiĝas rubusarbetoj, kaj sur ĉiu el ili estas densaĵo da rubusberoj nigraj kaj grandaj kiel prunoj. Komence ni kolektis ilin komune, interŝanĝante inter ni ekkriojn de miro kaj kontenteco. Baldaŭ tamen ni silentiĝis kaj disiris, ĉiu diversflanken. Mi ne scias, kion faris la knabinoj, sed mi, enprofundiĝinte inter plej densajn arbustojn, tute forgesis pri la cetera mondo. Kiaj estis tiuj rubusoj!... Hodiaŭ ne ekzistas eĉ tiaj ananasoj.

Lacigite de starado — mi sidiĝis, lacigite de sidado, mi kuŝigis sur la arbustoj, kiel sur risorthava apogseĝo. Tie ĉi estis tiel varme, tiel mole kaj abunde, ke mi malgraŭvole ekpensis, ke ĝuste tiel devis esti en la Adama paradizo. Dio! Dio! kial mi ne estis Adamo? Ĝis hodiaŭ kreskus sur la malbenita arbo la pomoj; ĉar, por deŝiri ilin, mi eĉ ne volus levi la manon super la kapon... Disetendiĝante, kiel serpento ĉe la varma suno, sur la fleksebla arbustoj, mi sentis nepriskribeblan feliĉecon, precipe pro tio, ke mi povis tute ne pensi. Iafoje mi renversiĝis dorsen, tenante la kapon pli malalte, ol la ceteran korpon. La movataj de vento folioj glatumis mian vizaĝon, kaj mi rigardis la grandegan ĉielon kaj kun nesondebla kontenteco mi imagis al mi, ke mi — tute ne ekzistas. Lonjo, Zonjo, la parko, la tagmanĝo, fine la lernejo kaj la sinjoro inspektoro, ŝajnis al mi sonĝo, kiu iam estis, sed jam pasis, eble antaŭ cent jaroj, kaj eble eĉ antaŭ mil. La kompatinda Juzjo en ĉielo kredeble ĉiam spertas tiajn sentojn. Kiel li esta feliĉa!...

Fine mi eĉ perdis la deziron manĝi rubusojn. Mi sentis, kiel milde levas min la arbustoj, mi vidis ĉiun nubeton, malrapide ŝoviĝantan sur la ĉielbluo, mi aŭdis la brueton de ĉiu folieto, sed mem mi pensis nenion.

Subite, io min ekskuis. Mi salte leviĝis, ne komprenante, kio okazas.

Unu sekundon estis mallaŭte, kiel antaŭe, sed en la sama momento mi ekaŭdis la ploron kaj krion de Lonjo:

— Zonjo!... Fraŭlino Klementino! Helpon! Estas io terura en la krio de infano: helpon!... Tra mia kapo trakuris la vorto: vipero! La prunelarbusto kaptis min je la vestaĵo, ĉirkaŭvolvis miajn piedojn, pinĉis, forpuŝis, ne!.. ĝi luktis, baraktis kun mi, kiel viva monstro, kaj dume Lonjo vokis: „helpon!... Dio, mia Dio!...“ kaj mi komprenis nur unu aferon, klaran, kiel la suno, ke mi devas doni helpon, aŭ mem perei.

Lacigite, gratite, kaj plej multe — terurite, mi trapuŝis min fine al tiu loko, el kie mi aŭdis la ploron de Lonjo.

— Lonjo!... Kio okazis al ci? — mi vokis al ŝi, unue laŭ la nomo.

— Vespo!... Vespo!...

— Vespo?... — mi ripetis, saltante al ŝi.— Ĝi mordis cin?...

— Ankoraŭ ne, sed...

— Kion do?...

— Ĝi rampas sur mi...

— Kie?...

El ŝiaj okuloj fluis larmoj. Ŝi tre hontiĝis, sed la timego superis?

— Ĝi eniris en mian ŝtrumpon... Ho Dio... Dio... Zonjo!...

Mi ekgenuis apud ŝi, sed mi ankoraŭ ne kuraĝis serĉi la vespon.

— Do elprenu ĝin — mi diris.

— Sed mi timas. Ho, Dio!...

Ŝi tremis kiel en febro. Mi atingis la supron de kuraĝeco.

— Kie ĝi estas.

— Nun ĝi rampas sur miaj genuoj...

— Ĝi estas nek tie ĉi, nek tie.

— Ĝi estas jam pli alte. Ah! Zonjo... Zonjo!...

— Sed ankaŭ tie ĉi ĝi ne estas...

Lonjo kovris la okulojn per la manoj.

— Ĝi kredeble kaŝis sin en la robeto... — ŝi diris, plorante ankoraŭ pli kortuŝe.

— Ĝi estas!... mi ekkriis. — Tio estas muŝo...

— Kie?... Muŝo?... demandis Lonjo. Efektive, muŝo! Ho, kiel granda ĝi estas... Mi estis certa, ke tio estis vespo. Mi pensis, ke mi mortos... Dio! kiel malsaĝa mi estas.

Ŝi viŝis la okulojn kaj tuj ŝi komencis ridi.

— Mortigi ĝin, aŭ — liberigi?—mi demandis Lonjon, montrante al ŝi la malfeliĉan insekton.

— Kiel al vi plaĉas — respondis ŝi, jam tute trankvile.

Mi volis mortigi la muŝon, sed—mi domaĝis ĝin. Kaj, ĉar ĝiaj flugiletoj, kiel ĝi mem, estis tre ĉifitaj, — do singarde mi metis ĝin sur folion.

Dume Lonjo rigardis min atente.

— Kio okazas al vi?... subite ŝi demandis.

— Nenio — respondis mi, penante ekridi.

Mi eksentis, ke la fortoj min subite forlasas. Mia koro batis kiel sonorilo, ekmallumiĝis en miaj okuloj, malvarma ŝvito eliĝis sur la tutan korpon kaj, genuante — mi ŝanceliĝis.

— Kio okazas al vi, Kazjo?...

— Nenio... nur mi pensis, ke ia malfeliĉo vin trafis...

Se Lonjo ne estus min kaptinta kaj ne apogus mian kapon sur siaj genuoj, mi disbatus mian nazon je la tero.

Ia varma ondo ekbatis mian kapon, mi ekaŭdis bruon en la oreloj kaj ree la voĉon de Lonjo:

— Kazjo!... amata Kazjo... kio okazis al vi?... Zonjo!... ho Dio, li svenis.. Kion mi komencos ĉi tie, mi malfeliĉa?...

Ŝi ĉirkaŭprenis mian kapon per ambaŭ manoj kaj komencis ĝin kisi. Sur la tuta vizago mi sentis ŝiajn larmojn. Mi kompatis ŝin tiel, ke mi kolektis la reston de miaj fortoj kaj mi penege leviĝis.

— Nenio mankas al mi!... ne timu! mi ekvokis el la profundo de mia brusto. Efektive, la momenta malfortigo pasis tiel rapide, kiel ĝi venis. En la oreloj ĉesis la bruado, mia vidsento klariĝis, mi levis la kapon for de la genuoj de Lonjo, kaj, rigardante en ŝiajn okulojn, mi ridis.

Nun ankaŭ ŝi komencis ridi.

— Ah, vi estas senkora, malbona!—parolis ŝi — ke vi povis min tiel timigi. Kiel vi povis sveni pro tia bagatelo?... Se tio estus eĉ vespo, ĝi ne formanĝus min ja... Kaj kion mi povus fari ĉi tie por helpi al vi?... Sen akvo, sen homoj; Zonjo ien foriris, kaj mi mem devus savi tiel grandan knabon. Hontu!

Kompreneble, ke mi hontis. Ĉu estis motivo por timigi ŝin tiel?

— Nu — kiel vi fartas? — demandis Lonjo. Eh! certe jam bone, ĉar vi ne estas jam tiel pala. Antaŭe vi estis pala kiel tolo.

— Nu — diris ŝi post momento — mi bele aspektos, kiam la panjo pri tio sciiĝos!... Ah, Dio! mi eĉ timas reveni hejmen...

— Pri kio sciiĝos la panjo?—mi demandis.

— Pri ĉio, plej malbone, pri tiu vespo...

— Do diru tion al neniu.

— Nenio helpos, se mi ne diros...—parolis ŝi, deturnante la kapon.

— Eble vi pensas, ke mi diros...—respondis mi. Kiel mi amas la patron, mi al neniu diros eĉ vorteton.

— Kaj al Zonjo?... Ŝi estas bona por sekreto.

— Nek al Zonjo. Al neniu.

— Kvankam eĉ malgraŭ tio ĉiuj sciiĝos. Vi estas tiel gratita, taŭzita... Sed, atendu nur! — aldonis ŝi post momento kaj ŝi viŝis mian vizaĝon per tuko. — Dio! ĉu vi scias, ke mi eĉ kisis vin pro teruro, ĉar mi jam ne sciis, kion fari. Se iu tion ekscius, mi honte bruliĝus, kvankam, vere — kun la vespo estis ankaŭ ĉagreno. Ah! kiom da ĉagreno mi havas per vi...

— Sed vi ne havas motivon, timi ion — mi konsolis ŝin.

— Jes, mi ne havas. Ĉio malkaŝiĝos, ĉar vi havas tiom da folioj en la haroj. Cetere atendu, mi vin kombos. Mi timas nur, ke malantaŭ ia arbusto ne spionrigardu nin Zonjo. Ŝi estas bona por sekreto, sed ĉiuokaze...

Lonjo prenis el siaj haroj duonrondan kombilon kaj komencis min kombi.

— Vi ĉiam estas taŭzita — diris ŝi. — Vi devus frizi vin tiel, kiel ĉiuj sinjoroj. Jen, tiel: Havi la hardisigon dekstraflanke, kaj ne — maldekstre. Se vi havus nigrajn harojn, vi estus tiel bela, kiel la fianĉo de mia panjo. Sed ĉar vi estas blondulo, do mi kombos vin alimaniere. Vi aspektos nun, kiel la anĝeleto, kiu estas pentrita sub la Madonno. Ĉu vi scias kiu? Domaĝe, ke mi ne havas speguleton.

— Kazjo! Lonjo!... — ekvokis en tiu ĉi momento Zonjo, ie el la flanko de l’ parko.

Ni salteleviĝis ambaŭ, kaj Lonjo estis vere timigita.

— Ĉio malkaŝiĝos! — ŝi diris. — Oh! tiu vespo!.. Kaj estas plej malbone, ke vi svenis...

Nenio malkaŝiĝos!—mi refutis energie.— Mi diros ja nenion.

— Nek mi. Vi eĉ ne diros, ke vi svenis?...

— Kompreneble.

Nu, nu!... Miris Lonjo. — Ĉar mi, se mi svenus, mi ne povus rezisti...

— Kazjo! Lonjo!... vokis mia fratino, jam en dekkelkpaŝa distanco de ni.

— Kazjo! — flustris Lonjo, metante la fingron sur la buŝon.

— Nur ne timu.

Ekbruetis la arbustoj kaj aperis Zonjo, vestita en antaŭtukon.

— Kie vi estis, Zonjo? — demandis ni ambaŭ.

— Mi iris alporti antaŭtukojn, por mi kaj por vi, Lonjo. Jen prenu ĝin, ĉar la rubusberoj makulas.

— Ĉu ni tuj revenos hejmen?...

— Estas nenia motivo — rediris Zonjo. — Ĉe la panjo estas tiu ĉi sinjoro; kaj fraŭlino Klementino eĉ ne intencas foriri el la laŭbo. Ni povas sidi tie ĉi, eĉ ĝis la vespero. Sed mi jam komencas deŝiri rubusojn, ĉar vi manĝis pli da ili, ol mi.

Ili ambaŭ komencis deŝiri la berojn, kaj mi ankaŭ ree ricevis apetiton.

Vidante, ke mi malproksimiĝas, Lonjo ekvokis malantaŭ mi: — Kazjo! — vi scias, pri kio mi pensas.'...

Kaj ŝi minacis al mi, balancante la fingron.

En tiu ĉi momento, mi jam ne scias kioman fojon, mi juris al mi, ke mi al neniu aludos pri mia sveno, nek pri tiu muŝo. Tamen apenaŭ mi faris kelke da paŝoj, kiam mi ekaŭdis la voĉon de Lonjo:

— Se vi scius, Zonjo, kio tie ĉi okazis?.. Sed ne, mi ne povas diri al vi eĉ unu vorteton. Kvankam, se vi promesus al mi, ke vi konservos la sekreton... Mi forkuris kiel eble plej malproksimen en la densaĵon, sentante, ke mi hontas. Nu—kvankam Zonjo...

Ĉe tiuj fatalaj rubusoj ni pasigis ankoraŭ ĉirkaŭ unu horon. Kiam ni el tie revenis domen, mi rimarkis grandan ŝanĝon de l' situacio. Zonjo rigardis min kun teruro kaj sciemo. Lonjo min tute ne rigardis, kaj mi estis tie, konfuzita, kvazaŭ mi estus plenuminta krimon.

Adiaŭante nin, Lonjo kisis kore Zonjon, kaj al mi, — ŝi ekbalancis la kapon. Mi deprenis antaŭ ŝi la ĉapon, pensante, ke mi estas granda fripono.

Post la foriro de Lonjo, Zonjo komencis fari al mi riproĉojn.

— Mi sciiĝis pri belaj aferoj! — diris ŝi serioze.

— Kion do mi faris? — demandis mi vere timigite.

— Kiel do? Unue—vi svenis (ho! Dio, kaj mi ne ĉeestis...) nu - kaj poste tiu vespo, aŭ muŝo... Terure... La kompatinda Lonjo! Min mortigus la honto.

— Sed kiel mi estas kulpa pri tio? — mi kuraĝis demandi.

— Mia Kazjo — ŝi refutis — antaŭ mi vi ne bezonas senkulpiĝi, ĉar ja mi nenion riproĉas al vi. Tamen ĉiuokaze...

„Tamen ĉiuokaze”...jen respondo!... El tiu ĉi „ĉiuokaze“, rezultis, ke en la tuta afero mi sola estas kulpa. La muŝo—nenion, Lonjo, kiu kriegis helpon, ankaŭ — nenion, nur mi por tio, ke mi kuris ŝin savi.

Vere, sed kial mi svenis?...

— Mi estis nekonsolebla. La sekvantan tagon mi tute ne iris en la parkon, nur por ne montriĝi al Lonjo; la trian tagon—ŝi mem ordonis, ke mi venu. Kiam mi venis, ŝi ekbalancis al mi de malproksime la kapon kaj interparolis nur kun Zonjo, rigardante min de tempo al tempo fiere kaj malgaje, kiel krimulon.

Estis momentoj, kiam mi pensis, ke tamen okazis al mi ĉi-tie ia maljustaĵo. Baldaŭ tamen mi seniĝis de similaj suspektoj, dirante al mi, ke efektive mi faris ion teruran. Mi ne sciis tiam, ke tia metodo estas la karakteriza eco de la virina logiko.

Dume la knabinoj promenis en la ĝardeno seriozapaŝe, eĉ ne pensante pri la saltado trans la ŝnuron, kaj nur murmuretante ion inter si. Subite, Lonjo haltis kaj diris per voĉo dolorplena:

— Zonjo, ĉu vi scias, ke mi havas tian apetiton manĝi mirtelberojn... Mi sentas eĉ, kiel ili al mi bonodaras...

Mi tuj ilin alportos—mi ekparolis rapide.— Mi konas en la arbaro unu lokon, kie ili estas tre multaj.

Vi klopodos?... respondis Lonjo, ĉirkaŭrigardante min melankolie.

— Kio malhelpas tion? Li iru, se li volas— enmiksis sin Zonjo.

Mi iris des pli rapide, ĉar en la ĝardeno mi komencis senti premantan aeron pro tiom da grimacoj. Preterirante apud la kuirejo, mi ekaŭdis, ke la fraŭlinetoj ridas, kaj kiam mi malgraŭvole rigardis tra la tabulbarilo, mi ekvidis, ke ili en plej bona humoro saltas trans la ŝnuron. Ŝajne nur en mia ĉeesto ili konservis tian solenajn mienojn.

En la kuirejo estis infera bruego. La patrino de Valĉjo ploris kaj malbenis, kaj la maljuna Salomeo insultis ŝin pro tio, ke Valĉjo disrompis teleron.

— Mi donis al li,—ĝemis la vazlavistino — al tiu fripono, teleron, ke li ĝin elleku, kaj li, malhonestulo, faligis ĝin sur la plankon kaj forkuris.

Ho, se mi vin hodiaŭ ne mortigos, mi havos paralizon en manoj kaj piedoj...

Kaj poste ŝi kriis:

Valĉjo!.. venu tuj, hundidaĉo, ĉar mi vin senhaŭtigos, se vi baldaŭ ne venos...

Mi eksentis kompaton al la knabo kaj mi volis repacigi iel la aferon. Sed mi ekpensis, ke mi povos fari la samon, reveninte el la arbaro, ĉar Valĉjo verŝajne ne pli frue ol nokte montriĝos en la kuirejo — kaj — mi iris plu en mia direkto.

La arbaro etendiĝis for de la bieno eble en duonhora vojdistanco, eble pli malproksime. Tie kreskis kverkoj, pinoj, avelujaro; kaj da fragoj kaj mirteloj estis tiom, kiom nur iu povis kolekti. Ĉe l' bordo la paŝtistoj iom maldensigis la berojn, sed pli profunde en la arbaro la beroj estis pli multaj, kaj ili okupis tiel grandajn tersupraĵojn, kiel la bienkorto.

Penetrinte en tiujn regionojn, mi kolektis tiom da beroj, ke mi plenigis per ili la tutan ĉapon kaj la tutan naztukon, sed mem mi manĝis malmulte, ĉar mi rapidis. Malgraŭ tio forpasis unu horo, aŭ eĉ pli, antaŭ ol, ŝargite per la akiraĵo, mi ekiris hejmen. Mi ne iris rekte, sed mi iom plilongigis mian vojon, ĉar logis min la promenado en arbaro.

Kiam vi iras en densaĵon, la arboj videble cedas al vi, kvazaŭ farante lokon. Sed ekprovu, irante antaŭen, returni la kapon. Ili donas al si reciproke la branĉojn, kiel manojn, trunko proksimigas al trunko; poste ili eĉ komencas kuntuŝigi, kaj vi eĉ ne rimarkas, kiam elkreskis malantaŭ vi diverskolora muro, profunda, nepenetrebla...

Nenio estas pli facila, ol devojigi tiam. Kien ajn vi moviĝas, ĉie estas egale, ĉie la arboj disŝoviĝas antaŭ vi, kaj ili kuniĝas malantaŭ vi. Vi komencas kuri, ili ankaŭ kuras, ĉiam malantaŭ vin, nur por bari al vi la reiron. Vi haltas—ili haltas ankaŭ, kaj, lacigite, ili malvarmigas sin kvazaŭ per ventumiloj. Vi movas la kapon dekstren kaj maldekstren, serĉante la vojon, kaj vi vidas, ke kelkaj arboj kaŝiĝas malantaŭ aliaj, kvazaŭ volante konvinki vin, ke ili estas malpli multaj, ol vi opinias.

Ho, la arbaro estas afero danĝera. Tie spionas ĉiu birdo, kien vi iras; ĉiu herbeto volas ĉirkauplekti viajn piedojn, kaj, ne povante tion fari—almenaŭ per brueto ĝi sciigas pri vi la aliajn. Ŝajne la arbaro tiel sopiras al homa vizaĝo, ke, ekvidinte ĝin foje, ĝi uzas ĉiujn ruzojn, por reteni vin por ĉiam.

La suno jam komencis subiri, kiam mi eliris sur la kampon. En kelkpaŝa distanco mi renkontis Valĉjon. Li iris rapide, direkte al la arbaro, kaj li apogis sin per alta bastono.

— Kien vi iras?—demandis mi lin.

Li ne forkuris de mi. Li haltis kaj, montrante per sia flava maneto la arbaron, li respondis mallaŭte:

— For! for!..

— Baldaŭ noktiĝos, revenu hejmen!

— Sed la patrineto volas min terure bati.

— Iru kun mi, tiam ŝi ne batos vin.

— Ho, ŝi batos,..

— Nu venu, vi vidos, ke ŝi faros al vi nenion—mi diris, proksimigante al li.

La knabo iom reiris, sed li ne forkuris ŝajnis al mi, ke li hezitas.

— Nu, venu do...

— Sed mi timas...

Mi ree proksimiĝis, kaj li ree faris paŝon malantaŭen. Tiu ĉi hezitado kaj reirado de la ĉifonvestita knabo, malpaciencigis min. Tie Lonjo atendas la berojn, kaj li marĉandas. kun mi pri la reveno?... Mi ne havas tempon por tio.

Rapide mi ekiris al la biendomaro. Mi estis farinta eble la duonon da vojo al hejmo, kiam mi returnis la kapon kaj ekvidis Valĉjon, sur monteto apud la arbaro, Li staris, tenante sian bastonon en la mano kaj rigardis min. La vento movis lian grizan ĉemizeton, kaj ia duonŝirita ĉapelo, en la radio de la subiranta suno, brilis sur lia kapo, kiel fajra krono.

Io turnis mian atenton. Mi rememoris, kiel la bienservistoj lin instigis, ke li prenu bastonon kaj iru en la mondon. Ĉu efektive?... Ne, li ne estas ja tiel malprudenta. Cetere mi ne havas tempon reveni al li, ĉar miaj beroj dispremigos, kaj tie atendas Lonjo...

Kurante mi atingis la domon kaj volis transŝuti la berojn en korbon. Sur la sojlo Zonjo salutis min—per gema ploro.

— Kio estas?...

— Malfeliĉo — murmuretis la fratino. — Ĉio malkaŝiĝis... La patreto perdis sian oficon ĉe la sinjorino.

La beroj elŝutiĝis el mia ĉapo kaj tuko. Mi kaptis la fratinon je la mano.

— Zonjo, kion vi diras?... Kio okazis al vi?...

— Jes. La patro jam ne havas sian oficon. Lonjo sekrete rakontis al la guvernistino pri tiu vespo, kaj la guvernistino al la sinjorino..;

Kiam la patro venis en la palacon, la sinjorino ordonis, ke li senprokraste forveturigu Vin al Siedlce. Sed la patro respondis, ke — ĉiuj ni forveturos kune...

Ŝi komencis plori terure.

En tiu ĉi momento mi ekvidis la patron en ia korto. Mi ekkuris al li renkonte kaj senspire mi falis ĉe liaj piedoj.

— Mia kor-amata patreto, kion mi faris!— mi murmuretis, ĉirkaŭprenante liajn genuojn.

La patro levis min, balancis la kapon kaj rediris mallonge:

— Malsaĝa vi estas, iru hejmen!

Kaj poste li diris, kvazaŭ al si mem:

— Tie ĉi estas alia majstro, kiu nin forpelas; ĉar li pensas, ke la maljuna plenrajtigito ne permesus al li malgajni en hazardludo la havaĵon de l’ orfino. Kaj li estas prava!

Mi divenis, ke li parolas pri la fianĉo de nia sinjorino. Fariĝis pli malpeze ĉe mia koro. Mi kisis la malglatan manon de la patro kaj mi ekparolis iom pli kuraĝe.

— Ĉar jen, patreto, ni iris kolekti rubusojn. Lonjon ekmordis vespo...

— Malsaĝa vi estas, kiel vespo. Ne fratiĝu kun sinjoridinoj, tiam vi ne ĉasos vespojn kaj vi ne difektos pantalonojn en la fiŝlageto. Iru en la domon kaj ne eliru trans la sojlon, antaŭ ol ili ĉiuj forveturos.

— Ili forveturos?... — mi pene elflustris.

— Ili veturos Varsovion post kelke da tagoj, kaj ili revenos, kiam ni jam forestos.

Malgaje pasis la vespero. Por vespermanĝo estis bonegaj farunbuletoj kun lakto, sed neniu el ni manĝis ilin. Lonjo viŝis la plorruĝajn okulojn, kaj mi faris malesperajn projektojn.

Antaŭ la enlitiĝo, mi mallaŭte eniris en la ĉambreton de la fratino.

— Lonjo — mi diris al ŝi decide — mi... devos edziĝi kun Lonjo!...

Ŝi ekrigardis min timigite.

— Kiam? — ŝi demandis.

— Tute indiferente.

— Sed nun la pastro - preposto ne geedzigos vin, kaj poste ŝi estos en Varsovio, kaj, vi en Siedlce... Cetere, kion dirus la paĉjo, la sinjorino?..

— Mi vidas, ke vi ne volas helpi al mi — respondis mi al la fratino, kaj, ne kisinte ŝin por la adiaŭa „bonan nokton,“ mi eliris.

De tiu ĉi tempo mi memoras jam nenion. Pasis tagoj kaj noktoj kaj mi ĉiam kuŝis en la lito, apud kiu sidis aŭ mia fratino, aŭ Vojcjeĥova, aŭ iafoje la subĥirurgo. Mi ne scias, ĉu oni parolis ĉe mi, aŭ ĉu mi nur tiel sonĝis, ke Lonjo jam forveturis kaj ke Valĉjo ien malaperis. Foje eĉ ŝajnis al mi, ke mi vidas super mi la larmkovritan vizagon de la vazlavistino, kiu ĝemplorante, demandis:

— Sinjorido, kie vi vidis Valĉjon?...

— Mi?... Valĉjon... Mi komprenis nenion: Sed poste mi imagis al mi, ke mi kolektas berojn en arbaro kaj ke el malantaŭ ĉiu arbo rigardas min Valĉjo. Mi vokas lin, li forkuras — mi postkuras lin, sed mi ne povas lin atingi. La prunelarbustoj kaptas min kaj forpuŝas, la rubusarbustoj ĉirkaŭplektas miajn piedojn, la arboj dancas, inter la muskokovritaj trunkoj rapide traŝoviĝas la ĉemizeto de la knabo.

Iafoje mi revis, ke mi mem estas Valĉjo, kaj alifoje, ke Valĉjo, Lonjo kaj mi, estas unu persono. Ĉe tio mi vidis ĉiam la arbaron, aŭ densan arbustaron; ĉiam iu min vokis al helpo, kaj mi ne povis moviĝi el la loko.

Terure, kiom mi suferis.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·
· · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Kiam mi leviĝis el la lito, estis jam la fino de la ferioj kaj oni devis jam veturi al la lernejo. Ankoraŭ dum kelke da tagoj mi estis en la loĝejo, kaj nur la antaŭtagon de l’ forveturo, antaŭ vespero, mi pene eliris en la korton.

En la palaco la fenestroj estis kovritaj per rulkurtenoj. Do ili forveturis efektive?... Mi iris apud la kuirejon, volante ekvidi Valĉjon. Valĉjo forestis. Mi demandis pri li iun vilaĝan knabinon.

— Ho! sinjorido — respondis ŝi — Valĉjo jam malestas...

Mi timis demandi pli. Mi iris en la parkon. Dio, kiel malgaje estas ĉi tie... Senpense mi vagis sur la malsekaj piedvojetoj, ĉar pluvis antaŭ mallonge. La herbo flaviĝis, la lageto ankoraŭ pli kovriĝis per kreskaĵoj, la boato estis plena de akvo. En la ĉefa aleo estis grandaj pluvmarĉetoj, en kiuj spegulis sin la mallumo. La tero estis nigra, la trunkoj nigraj, la branĉoj pendas malsupren, la folioj velkas. La malgajeco premis mian animon kaj el ĝia profundo, de tempo al tempo, eliĝis ia ombro. Jen la ombro de Juzjo, jen de Lonjo, jen de Valĉjo.

Subite ekblovis la vento, ekbruis la suproj de arboj, kaj, el la ŝanceliĝantaj branĉoj, komencis fali grandaj gutoj, kiel larmoj. Dio vidis, ke ploris la arboj. Mi ne scias, ĉu pro mi, ĉu pro miaj amikoj, sed tio estas certa, ke ili ploris — kune kun mi…

Estis malhele, kiam mi eliris el la parko. En la kuirejo la bienservistoj vespermanĝis. Malantaŭ la kuirejo, en la kampo, mi ekvidis virinan figuron.

Ĉe la malklara lumo, kiu defluis teren el hela strio da nubetoj, mi rekonis la vazlavistinon. Ŝi rigardis la arbaron kaj murmuris:

— Valĉjo!.. Valĉjo!.. revenu do hejmen… Ho, kiom da ĉagreno vi faris al mi, vi sentaŭgulo, sentaŭgulo…

Mi forkuris hejmen, ĉar ŝajnis al mi, ke mia koro krevos.




  1. 15 spesmiloj.
  2. skurĝo.
  3. pola sabro.
  4. 30 Sm.
  5. Kunpuŝiĝado de lernantoj.
  6. Instruisto de religio.
  7. nesufiĉaj gradoj.
  8. rekrutoj, edukitaj en armeo.
  9. Jozefĉjo.
  10. pola groŝo=5 spesoj.
  11. En lingvo pola.
  12. preĝokanto matena
  13. preĝokanto vespera
  14. Albertedzino.
  15. Evangelia citaĵo, uzata pole por esprimi grandan miron aŭ konsterniĝon.
  16. Ne aldonante la nomon, oni eĉ fraŭlinon alparolas pole per „sinjorino“.