Pepito vizitas la preĝejon

Indekso : Pepito vizitas la preĝejon
de Carl Snoilsky
Tradukita de J.U-d.
El: Sveda Esperantisto 1-a jareldono, n-ro 8, majo 1910.

Sin ornaminte por matena preĝ'
Pepito sentas ne realan ĝojon;
tro longe ŝi aŭskultis serenadon,
sidante en vesper' sur la balkon'!
Kun silka ŝtrump' sur belan tibikarn'
kaj haramas' en plektoj katenita,
por indulgema igi la sanktulon
nun iras ŝi; bruetas silka rob'!

La polvo de pek' tuj forviŝiĝas
de la flugilo blanka. De l' kuseno
la signon de l' genu' forsternas ŝi.

Ĉu iu juĝus ŝin je pentofaro?
Tuj la sanktul' pardonis ŝian kulpon...
Al juna pastro ja ne mankas kor'!