Per Espero al Despero/Desperanto

DESPERANTO.


Dolĉe sonas via nova nomo,
ho Espero, nia bela vorto!
En la nokto plena je sopiro
Vi, Espero, estas eliksiro,
sed nur eliksiro sen la forto.

Kontraŭ ĉio estas vi rimedo,
kiel kontraŭ superakvo muro,
sed vi estas sabla bariero,
ĉiam disfalanta en aero,
sed ni kredas je vi sen murmuro.

Tre agrabla vere estas sonĝo,
ankaŭ sonĝo pri la estonteco,

pri senĉesa homa harmonio,
unu amo, unu familio,
— sukeraĵo por la infaneco.

Ni atendas vane tempon belan,
kiam regos sole via nomo.
En eterna monda karuselo
vi Espero restos ĉiam stelo,
ĉiam malproksima por la homo.

Ec se iam jena tempo venos
post jarmiloj, kaj post miliardo,
tiam ree homon batos homo,
sed li batos lin en via nomo —
ankaŭ kun la stelo sur standardo.

18./X.