Preĝareto por katolikoj (1902)
Louis de Beaufront
Litanioj de l' Sankta Virgulino | Indekso : Preĝareto por katolikoj (1902) Tradukita de Louis de Beaufront Magnificat |
De Profundis |
Preĝareto por katolikoj (1902)
Louis de Beaufront
Prikantas* animo mia la Sinjoron,
Kaj ĝojkrias mia spirito* pri Dio savinto mia;
Ĉar Li rigardis la humilon de Sia servantino:* jen efektive, de nun, nomos min feliĉa ĉiuj generacioj.
Ĉar faris al mi grandaĵojn la Potenculo,*
Kaj sankta estas Lia nomo;
Kaj Lia kompatemo estadas, de generacio al generacio,* sur la timantaj Lin.
Li elmontris la potencon de Sia brako;* dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
Li renversis potenculojn de ilia trono,* kaj altigis humilajn.
Malsatajn Li plenigis per bonoj,* kaj riĉulojn forlasis malplenaj.
Li zorgadis pri Izrael' infano Sia,* memorinte Sian kompatemon,
Kiel Li promesis al niaj patroj,* al Abraham' kaj al lia idaro por la centjaroj.