Pri la morto de Bubo

El verkoj de E. LantiSennacieca Asocio Tutmonda (p. 107-108)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Pri la morto de Bubo

...... Malfacile mi povŭs klarigi la sentojn, kiujn vekis ĉe mi la legado super la "nekrologo", kiun verkis pri si mem nia priplorinda K-do Bubo. Jen mi sentis admiron pri lia kuraĝo, jen aprobon al lia kompreno pri nia stulta kaj krimplena epoko kaj jen ielan konsciencriproĉon…

Eble mi ja kulpas iomete pri la sinmortigo de tiu aminda, fidinda, brava junulo. Mi nun memoras, ke foje mi ekskursis kun li dum tuta tago en la Arbaro de Fontenblo. Tiam mi havis la okazon eldiri al li mian pesimisman komprenon pri la vivo, kiu tro ofte aperas al mi kiel granda tragedi-farso. Verŝajne lin impresis forte jena mia diro: "…Nu, kiam mi ne plu trovos intereson en la farso, tiam verŝajne mi venos ĉi tien kaj faligos la kurtenon en iu densejo, kie mia kadavro putros sen ia ĝeno por la homoj kaj profite, bonfare al la insektoj, vulpoj k.a.s. bestoj, kiujn gastigas la arbaro…" Ni sidis sur arbotrunko, uragane faligita antaŭ kelkaj monatoj; vesperiĝis; la horizonto ruĝiĝis kaj poste bruniĝis; ĉio estis silenta; ambaŭ ni ankaŭ mutiĝis kaj enpensiĝis… Tiam for de mi estis la penso, ke tiu junulo, mia akompananto, mia kvazaŭa filo spirita tediĝos pli frue ol mi ĉe la tragedi-farso…

Post tiu ekskurso mi neniam plu havis la okazon revidi nian funebratan K-don. Sed post mia foriro el Francio kelkfoje ni interŝanĝis leterojn. En iu paperujo mi ĵus retrovis kaj sendas lian lastan (1.5.38); eble vi opinios, ke ĝi estas ial koniginda al la SAT-anaro. Kaj nun mi ja ĉagrene pensas, ke miaj skribaĵoj ne estis sufiĉe kuraĝigaj; eble mi ŝercis, ironiis, kiam konvenus kun ega seriozo doni al tiu korp- kaj animmalsana kompatindulo vivinstigojn. Mi devus insiste diri, ke la vivo de konscia sennaciisto pli valoras ol tiu de dek mil internaciistoj, ol tiu de cent mil naciistoj, ol tiu de unu miliono da ŝovinistoj. Vi ja scias, ke miaopinie la internaciismo estas nur ia bremse haltigita naciismo kaj la ŝovinismo la logika kaj tute natura konsekvenco de l’ naciismo. La tri ismoj signas nur gradojn de la sama malsano mensa: la patriotismo. Mi devus nepre konvinki tiun sinceran sennaciiston, ke la epilepsio ne estas tiel terura malsano, kiel oni pensas unuavide. Eminentaj homoj estis epilepsiuloj; tia eĉ estis Sankta Paŭlo, la fondinto de l’ katolikismo. Mi ja tre bedaŭras, ke nia memoriginda K-do ne trovis en miaj leteroj sufiĉan instigon por vivi, por batali kaj spiti al la diverskoloraj registoj aŭ regaspirantoj. Prefere morti per la kuglo de patrioto ol sin mem mortigi. La devo de sennaciistoj estas provi saĝe vivi eĉ inter frenezuloj.

Sed nun iel konsole mi pensas, ke verŝajne nia kara Bubo estis tamen la viktimo de l’ naciismo. En sia nekrologo li parolas pri amatino, kiu "longe hezitis kaj suferis", por liberiĝi el tradicia moro miljara. Sur la paĝo 60-a de "S-ulo" jenan frazon mi ruĝe substrekis: "Finfine pruviĝis ke, por ŝi, familiaj kaj religiaj sentoj pli inkrustiĝis ol homaranismo. Tre, tre doloriga konstato…"

Ĉu vi scias, ke la aludita persono estas judino? El tio evidentiĝas, ke la juda naciismo, kies konsisto estas rasa kaj religia, latente estas same malbonfara kiel ĉiu ajn alia kaj pro tio ankaŭ kontraŭbatalinda. La juda nacirasismo ne estas nun danĝera; sed en la Biblio mem ni povas trovi, ke kiam judoj akiris la regadon, tiam el persekutatoj ili facile fariĝas persekutantoj. La ĉapitro pri Ester ategtas pri tio.

Mi volas konvinkiĝi, ke Bubo estas viktimo de l’ naciismo. Kaj en tiu fakto mi trovas plian motivon, por senindulge kontraŭbatali tian peston. Pro la nuntempa persekuto al la judoj en Hitlerio, mi scias, ke estas maloportune eldiri publike kion mi pensas pri judismo; tamen mi rajtigas vin uzi mian leteron laŭ via bontrovo. Mi abomenas la Hitleran rasismon, sed tio ne estas kaŭzo por ŝati la judan…

Dume mi ne ŝanĝas mian koncepton pri la vivo, nome, ke ĝi estas granda tragedi-farso.

...........
E. LANTI.

(El letero de Lanti en Bonaero, 8.7.1939, kaj aperinta en "Sennaciulo" de sept.-okt. 1939).