Principoj de unueco

El verkoj de E. LantiSennacieca Asocio Tutmonda (p. 91-98)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Principoj de unueco[1]

Jam de kelka tempo oni diskutas en lab. esp-aj gazetoj pri kunigo de ĉiuj proletaj esp-istoj en unu solan organizon. Al tia demando certe rilatas simpatie ĉiu sincera K-do. Sekve, ni ĉiuj devas bone pripensi la aferon, cerbumi por trovi la plej facile ireblan vojon kaj tiucele difini la gvidprincipojn, kiuj donu la ĝustan orientadon kaj certigu eviton de erarpaŝoj.

Por pristudi tiun problemon, ĉu ni staru ĉe pure abstrakta pozicio? Aŭ ĉu ni prikonsideru la faktojn tiaj, kiaj ili estas, la realaĵon sub ĝia kruda aspekto? Ĉiu certe konsentos, ke la lasta vidpunkto estas la sole taŭga.

Larĝtrajte, unueco ekzistis pere de SAT ĝis la jaro 1930. Kial ĝi rompiĝis? Ĉu la principoj metitaj en la Statuton de la Asocio estis ne ĝustaj, ne celkonformaj? Al tiuj demandoj mi respondos, paroligante faktojn. Ĉiu persono, kiu volos esplori senpasie kaj serioze la historion de nia movado, helpante sin per la dokumentoj, troveblaj en protokoloj de kongresoj aŭ aliaj presaĵoj, nepre alvenos al sama konkludo kiel la mia.

Sed antaŭ ol komenci tiun esploradon, mi opinias necese atentigi la legantojn, ke ili ne havas respondecon en la gvidado de SAT kaj sekve parolas nur en mia propra nomo. Eble la nuna Plenum-Komitato aliel prezentas al si la problemon… Mi ne havas alian celon, alian deziron ol helpi al Gek-doj prijuĝi mem la demandon.

I.

La unua principo, kiu direktis ĉe la fondo de SAT estis, ke necesas apartigi laŭklase la esperantan movadon; ke tia apartigo estas necesa en la intereso mem de l’ tuta esp-a movado. En la tri eldonoj de "For la Neŭtralismon!" oni ja povas legi:

"Kiam esp-o sukcesas en burĝaj rondoj, mi kompreneble ĝojas. Konvinkita mi estas, ke universala lingvo entenas econ revoluciigan. Samkiel cetere ĉio scienca: Internaciismo estus ja nur revo, se ne ekzistus fervojoj, telegrafo, aviadiloj ktp. Vole nevole la scienculoj laboras por tutmonda revolucio…"

Al tio konsentis ĉiuj SAT-anoj. Neniam do temis ĝeni aŭ detrui la neŭtralan movadon. Tamen iu persono, kiu ĉe la fondo de SAT ne tuj aliĝis kaj dume preferis koketi kun neŭtraluloj, konigis siajn sekretajn pensojn en novembro 1929. Senbrida komandemo kiaj regemo montriĝas en jena cito, ĉerpita el la n-ro 1 de "Kunligilo", konfidenca bulteno, kiun ricevis en la tempo de l’ preparo al la skismo, nur la anoj de la Komunista Frakcio, kaj kiu venis en miajn manojn per iu mistera vojo:

"Fakte por ni SAT estis ĝis nun valora de du vidpunktoj: 1) kiel movado frakasanta kaj iom post iom per si anstataŭanta la neŭtralan movadon esp-an kaj 2) kiel asocio prezentanta certajn eblojn doni informojn pri la lab. kaj la klasbatala movado al la SAT-anoj kaj per ilia helpo al la laboristoj-proletoj diverslandaj.

"La klasbatalaj esp-istoj kaj intelektaj fortoj per ili reprezentataj estas jam nun sufiĉe maturaj por povi ankaŭ memstare, sen interveno de politike senforma asocio simila al SAT, daŭrigi la laboron de la frakasado kaj anstataŭado de neŭtrala movado…"

Parolinte poste pri "fals-Marksista gvidado de SAT" kaj pri "fuŝa oportunisma filozofado", la konspiranto daŭrigas:

"Se tiu fuŝado oportunisma daŭros kaj se ni ne povos en la kadroj de SAT ĝin malhelpi, tiam nature ni devos konstati, ke SAT perdas por ni ĉian valoron… ke ĉiuj klaskonsciaj kaj klasbatalpretaj revolucianoj devas foriri el SAT kaj serĉi novajn vojojn por efektivigi sian revolucian agitpropagandan peresperantan laboron inter la laboristoj diverslandaj."

Tiu ridinda pretendo kaj maldelikata ruzo estas anonime esprimitaj. Sed mi timas neniun dementon, asertante, ke ili estas de E. Drezen, kiu iniciatis kaj gvidis la tutan skisman entreprenon en nia movado.

Ni do notu bone en la memoron, ke jam en la jaro 1929 ekzistis sekreta organizo celanta: 1) Trudi al SAT taskojn, kiujn ĝi neniam havis antaŭe; 2) tiucele kapti ĝian gvidadon; 3) en okazo de malsukceso fari skismon. Se la spaco permesus, mi povus liveri pri tio multajn aliajn pruvojn, ĉerpitajn el la 9 n-roj de "Kunligilo", kiujn mi posedas kaj konservas por plene informi eventuale personojn, kiuj havas en tio intereson.

II.

La dua principo, kiu ĉiam havis la unuaniman aprobon en ĉiuj niaj kongresoj, estas eldirita en la gvidrezolucio, voĉdonita ĉe la fondkongreso de SAT en Praha:

"Konsiderante: a) ke la ĉefa tasko de nia Asocio povas neniel esti politika, ĉar jam ekzistas klasbatalaj organizoj; b) ke samkiel antaŭ 20 aŭ 50 jaroj estis nepre necese, ke ĉiuj praktikantoj de esp-o – ĉu pastroj, ĉu anarkistoj, ĉu policanoj – ariĝu por montri per faktoj, ke artefarita lingvo povas esti uzata en la praktiko, estas nun necese, ke ĉiuj esp-istoj, anoj de diversaj klasbatalaj organizoj, ariĝu en unu solan Asocion por montri al la proletaro, per imponaj faktoj, kiom utilega estas esp-o por la batalo kontraŭ la kapitalisma sistemo."

Kiaj estu tiuj "imponaj faktoj", kiuj konvinku la proletaron pri la utilego de esp-o? Ili povas esti nur jenaj: kongresoj, ampleksaj kaj ofte aperantaj gazetoj, abunda kaj valora literaturo, informaparato liveranta sciigojn al lab. nacilingvaj gazetoj, praktikaj servoj inter la esp-istoj.

Ĉion tion provis plenumi SAT kaj kelkrilate ĝi sukcesis: okazis ja ĉiujare impona kongreso kaj "S-ulo" estis antaŭ la skismo 12-paĝa, semajna, kaj publikigis la materialon de informaparato en la rubriko: "Esperanta Servo".

III.

La tria principo estas, ke por la prosperigo al nia movado, ĝi devas esti dufaka: 1) poresp-a (LEA-oj); 2) peresp-a (SAT) kaj ke mondlingvanoj nenial devas organiziĝi internacie, sed sennaciece.

Kiam oni vidas, ke la naciismo venke antaŭeniras ĉie en la mondo; kiam oni ĉagrene konstatas, ke unu post la alia naciaj sekcioj de diversaj Internacioj fiaskas en sia laboro kaj malaperas antaŭ la faŝismo, ŝajnas al mi tute superflue argumentadi por montri la pravon de tiu lasta principo…

*       *
*

Tiuj tri principoj estas tute klare eldiritaj en la Statuto de SAT, kiu estis referendume akceptata de grandega plimulto. Tamen okazis skismo. Ĉu pro maltaŭgeco de la Statuto? Ĉu pro malobeo al ĝi? La faktoj parolu: Kiel ni vidis, nia Asocio ne havas politikajn taskojn kaj ĉiuj tendencoj povas esti en ĝi reprezentataj. Kontraste, en la Statuto de IPE ni trovas:

"… b), unuigas, organizas kaj gvidas ĉiujn proletajn esperanto-organizojn kaj esperantistojn sur bazo de la revolucia klasbatalo, de la dialektika materialismo, de proleta internaciismo."

Kion signifas tio? Tio signifas tute klare, ke la anarkistoj, sindikatistoj, ISK-anoj k.a. kiuj ne riverencas senrezerve antaŭ la dialektika materialismo, ne povas havi lokon en IPE. Kaj en la gvidrezolucio, akceptita ĉe la fondkongreso de la skisma organizo, oni legas interalie jenon:

"7. IPE plej akre plu batalos kiel kontraŭ oportunisma sennaciismo, tiel ankaŭ kontraŭ la reformisma ideologio de la socialdemokratio, subtenantaj la imperialismajn rabadojn kaj militojn, kiuj plenumas la taskon deteni la laboristojn de klasbatalo kaj malhelpi la efektiviĝon de la ruĝa unueca fronto."

Nu, ankaŭ sennaciistoj kaj socialdemokratoj devas stari ekster IPE.

Sed iu povus argumenti jene: la grandega plimulto de la organizitaj laboristoj akceptas la dialektikan materialismon kaj pro tio nur ĝi povas konsistigi la larĝan konstruan bazon por nia movado. Feliĉe tia sofismo estas okulfrape videbla. La sperto ja instruas, ke la anoj de tiu marksisma doktrino eĉ ne konsentas inter si pri ĝia apliko. Ekzistas diversaj skoloj, kiuj pretendas pli bone unuj ol la aliaj kompreni kaj instrui tiun teorion. Sufiĉas mencii la nomojn de Kaŭcki, de Stalin, de Trocki por ke oni tuj konsentu pri mia diro. Kaj lastatempe, la eksprezidanto de Komintern, Zinovjev, estis sendata en malliberejon por tie lerni dum 10 jaroj la ĝustan komprenon pri apliko de marksismaj principoj.

Ekrigardante super la historion de la lab. movado, oni ekvidas, ke en ĝi estis senĉesa dissplitiĝo, rekuniĝo, denove skismiĝo ktp. Sekve, se oni volas sincere kaj prudente difini la principojn, kiuj ebligu al ĉiuj lab. esp-istoj senescepte kuniĝi en saman organizon kaj tie daŭre kunlabori, la unua kondiĉo estas rifuzi kiel oficialan, iun ajn apartan vidpunkton de iu ajn el la nun ekzistantaj organizoj. Tial ke nia movado ne povas, kaj sekve ne devas, ludi politikan rolon, plenumi pure politikajn taskojn, estus ja tute malsaĝe trudi al ĝi iun ajn soci-politikan programon.

Kiuj parolas pri unueco kaj pli malpli kaŝe pretendas trudi la vidpunkton de sia propra partio, tiuj ne parolas sincere, se ili estas inteligentaj. Se ili estas sinceraj, fanatiko blindigas ilin. Ambaŭkaze tiaj predikantoj pri unueco estas neniel atentindaj…

*       *
*

El tiu rapida ekzameno super la problemo vidiĝas klare, ke la principoj, laŭ kiuj fondiĝis SAT, antaŭ 14 jaroj, estas la sole ĝustaj kaj ke la skismo, okazinta en nia movado, rezultas de tio, ke tiujn principojn forgesis, malatentis aŭ konscie malobeis parto el niaj Gek-doj. Pri la konscia malobeo, pri la decida intenco rompi nian unuecon, ni cetere trovas pruvon, cinike konfesitan, en la n-ro 44 de "Intemaciisto", julio 1932:

"Kun ĉiu tago pli klariĝas la neeblo, konservi iujn mezajn poziciojn inter la reakcia burĝaro kaj la batalanta por sia liberiĝo proletaro. En tia situacio estiĝas tute komprenebla la fakto, ke ankaŭ la proleta esperantistaro rompas decidoplene ne nur kun la neŭtrala, fakte burĝa esperanta movado, sed ankaŭ kun la nebulecaj, fakte oportunistaj, malklasbatalaj ideoj de supernacia kaj supertendenca SAT.

"Se tio ne okazus, la proleta esperantistaro ne meritus la nomon proleta kaj la tuta "proletesperantismo" devus esti konsiderata kiel tromplogilo por laboristoj, certacele utiligata de la burĝaro. La skismo en SAT, la apartiĝo de la revoluciaj elementoj for de la elementoj oportunistaj kaj renegatrevizionistaj estis necesa kaj antaŭdifinita deper la tuta logiko de la disvolviĝantaj sociaj interbataloj." (La substreko estas nia.)

La supra skisma deklaro estas subskribita E. Drezen kaj destinita al la unua kongreso de IPE. Kion li sekrete diris en la konfidenca "Kunligilo" du jarojn antaŭe, tion li malkaŝe konfesas, kiam la delonge preparita skismo estas efektivigita… Tiaj estas la faktoj, kiujn mi ne volas komenti, ĉar eble bonanimaj personoj dirus, ke mi parolas pasie.

– Nu, flustras al mi en la orelon iu el tiuj naivaj, kredemaj homoj, kiuj nepre volas trovi pravigon al la plej fiaj kaj malsaĝaj faroj, vi mem faris skismon en la esp-a movado, kriante: "For la Neŭtralismon!" ĉu do ne estas ĝuste opinii, ke 10 jarojn post la fondo de SAT venis ankaŭ la tempo por fari similan rompon en nia movado?

Por montri la senvalorecon de tiu argumento, mi faros nur du rimarkigojn kaj kelkajn mallongajn citojn: 1) Hodiaŭ, kiel antaŭ 14 jaroj, mi havas la konvinkon, ke laŭklasa apartigo de la movado estas necesa, kaj sekve nun ne parolas pri rekunigo de la burĝa kaj proleta movadoj. 2) La sperto montris, ke SAT estas viv- kaj laborkapabla.

Kaj nun ni aŭskultu la konfesojn, faritajn ĉe la lasta kongreso – pardonu! mi eraras, temas nur pri "konferenco" de IPE. Kiel mi diris komence, nur la faktoj kvazaŭ parolu. Sed por ke ili estu tute klare kompreneblaj, necesas antaŭe memorigi, ke la skismigintoj celis frakasi la neŭtralan movadon kaj detrui SAT-on. Tiucele estis starigitaj IPE kaj ISLK (Internacia Sekretariaro de la Lingvo-Komisionoj):

"Ĉu hodiaŭ ni kapablas grandskale entrepreni la organizadon de kolektiva korespondado? Certe ne! La lingvonivelo de IPE-membraro estas hontinde malalta; tiom, ke nur etan frakcion de la tuta anaro ni povas taksi tradukkapablaj."

. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

"En "Sur Posteno" estas pli da enigmoj ol troviĝas sur la dorsa paĝo." (Estas delikata maniero de la aŭtoro por diri, ke la IPE-gazeto estas fuŝredaktata.)

. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

"La fakto, ke ekzistas tia aferstato en la lingvo-kampo, per si mem pruvas ke ISKL plene fiaskis en sia laboro."

. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

"Kelkaj montras kontraŭstaron al Plena Vortaro, dirante, ke ĝi havas multajn mankojn. Tion mi povas konsenti. (Verŝajne la K-do parolas pri la unua eldono. E.L.), sed ni konstatas ankaŭ, ke ĝis nun ĝi estas la sole taŭga kaj uzinda verko por nia celo… kaj la konferenco sagace agis, decidante, ke la Plena Vortaro estu provizore la akceptita vortaro de IPE…"

Jack Kane, Sekretario, LK por BLEA "Sur Posteno", n-ro 26, oktobro 1934.

Ĉu tiu konfeso de honesta, sed trompita K-do ne pruvas plej evidente, ke la tuta skisma entrepreno de la fondintoj de IPE estis nur detrua kaj malutila al la tuta esp-a movado? Trompo, blufo kaj ŝtelo ne konsistigas bazon por starigi fortan, labor- kaj vivkapablan organizon. La estonto pli kaj pli montros la pravon de mia aserto…

Oni povas rigardi ĉiujn flankojn de l’ problemo kaj vidiĝos, ke por ebligi kaj certigi unuecon en nia movado, ne ekzistas aliaj principoj, ol tiuj, kiujn alprenis la fondintoj de SAT – kaj kiuj estis aprobataj dum preskaŭ dek jaroj de plej diverstendencaj Gek-doj. Kiuj deziras sincere la kuniĝon de ĉiuj lab. esp-istoj en unu solan organizon, tiuj devas agnoski tiujn principojn kaj ilin obei.

Mi scias, ke oni povas starigi plurajn demandojn, rilate al la praktika funkciado de la Asocio, la eblo starigi sekciojn kaj politikajn frakciojn, kiuj rajtas uzi la aparaton de la ĝenerala organizo por siaj apartaj celoj, solvas kontentige multajn problemojn. Pri tio kaj pri multo alia la Legantoj trovos klarigojn en "La Laborista Esperantismo".

Kiel jam dirite, mi parolas kiel simpla SAT-ano kaj tute ne celas ial ajn trudi mian propran vidpunkton. Neniu pensu, ke ĉi tiu skribaĵo signas ĉe mi deziron rehavi gvidan postenon en nia movado. Diablo kompatu!… Per ĉiuj revoluciaj sanktuloj, kies kadavrojn zorge konservas, respekteme honoras materialistaj piuloj, mi ĵuras, trifoje ĵuras! ke tia penso ne povus naskiĝi en mia kapo. Tro granda estas mia ĝojo senti min libera herezadi laŭplaĉe!… Nenial mi povus refariĝi silenta pri kelkaj aferoj, kiel okazis dum pluraj jaroj en la intereso de la unueco…

E. Lanti.


  1. "Sennaciulo" de 25.2.1935.