Kvina ĉapitro

"Kion vi intencas fari por ekscii, kiun Jameson venigis kun si?" Edito demandis, kiam ili sidis en la vagonaro.

"Tio ne estos tre malfacila. Por serĉi taŭgan privatan malsanulinon, li verŝajne ne havis sufiĉe da tempo. Do ni devos turni nin al la hospitaloj, en kiuj ftizuloj estas kuracataj, kaj de ili peti informojn."

"Ĉu ankaŭ al la privatklinikoj?"

"Mi opinias, ke tio ne estos necesa. Restado en privatkliniko estas multekosta, sekve nur riĉaj pacientoj povas fari tion. Sed, kiel mi jam diris, Jameson bezonas malriĉan malsanulinon, ĉar nur tia konsentos pri lia deziro montri sin sub la nomo Alico Smith. Cetere, ĉu vi skribis sciigon al Nice, ke vi bedaŭras ne povi veni tien?"

"Jes; kaj mi aldonis, ke pluajn informojn pri la sanstato de Alico mi petas al Dresden, poŝte restantaj. Mi donis la poŝtkarton al Kruse, kiu promesis enpoŝtigi ĝin."

"Tio certe okazis, ĉar Kruse estas fidinda. Espereble li trovos sinjoron Jameson en Nice." "Kaj kion fari, se li ne sukcesos?"

"Nu, eble ni trovos en London ion, kio remontros al ni postsignon de la krimulo."

"Sed kion ni entreprenos, se ankaŭ ĉi tiu espero ne realiĝos?"

"Tiukaze ni devos elekti alian vojon, kiu nun ankoraŭ ne estas destinebla, sed nur laŭ tio, kion ni intertempe ankoraŭ estos esplorintaj. Sed unu demandon bonvolu ankoraŭ respondi:

Ĉu vi konas tiun virinon Ellen Burke, pri kiu en la telegramo el Chicago estas dirite, ke ŝi peras la leterojn de Jameson?"

"Ne, mi neniam aŭdis ĉi tiun nomon."

"Supozeble estas sinjorino, kun kiu Jameson ankaŭ havas aminterrilaton. Ni ja povos konstatigi ĉi tion ankaŭ per Pinkerton, sed ne estas urĝe tion ekscii. Eble via frato povus informi nin pri tio."

"Ĉu mi telegrafu al li?"

"Letero sufiĉas; se montriĝos necese ricevi rapidajn informojn pri sinjorino Burke, ni povos sekvigi telegramon. Sed la letero estu skribota kiel eble plej baldaŭ, ĉar pasos sufiĉe longa tempo, proksimume unu semajno, ĝis kiam ĝi atingos sian celon. Ĉu vi havus la afablecon skribi ĝin sur la vaporŝipo dum la transveturo de Calais al Dover?"

"Mi povas skribi tuj, dum la veturado aŭ dum la haltado en la stacioj."

"Tio ne estas necesa; se ni ekspedos la leteron en Dover, ĝi alvenos ne pli malfrue."

Sekvis longa silento. La interparolo de l' pasinta vespero laŭŝajne kaŭzis al Edito malbonhumoron, kiun ŝi ankoraŭ ne povis subigi.

Merten treege bedaŭris tion. Li ankaŭ ne povis dubi pri tio, ke la malbonhumoro direktiĝas kontraŭ li, ĉar ĝi daŭris ankaŭ dum la plua veturo. Nur kiam la kupeon eniris kelkaj sinjoroj, kiuj provis komenci konversacion kun Edito, ŝi senhezite konsentis pri la provo, kaj baldaŭ ŝi estis en vigla interparolo kun la sinjoroj. Precipe unu el ĉi tiuj, civile vestita oficiro de la husara regimento el Krefeld, konversaciis en amuza kaj sprita maniero. Merten unue silente aŭskultis. Tamen al lia akrigita per ekzercado okulo ne restis kaŝite, ke de tempo al tempo observanta rigardo de Edito transflugis al li, kvazaŭ ŝi volus vidi, kiel li akceptas la aferon. Sed ŝi eble ne konkludu el lia silentado, ke li koleras. Pro tio li rompis sian silenton, kiam prezentiĝis konvena okazo, kaj li partoprenis la interparolon, disvolvante kvietan bonhumoron, al kiu la sukceso estis certa. Kiam la sinjoroj forlasis la kupeon, atinginte sian vojaĝocelon, ili certigis, ke ili nur malofte havis tiel agrablan veturon kiel hodiaŭ.

Kiam von Merten kaj Edito ree estis solaj, unue la silentado denove regis.

"Kial vi hodiaŭ tute ne klopodas distri min?" Edito subite demandis.

"Ŝajnis al mi, ke via fraŭlina moŝto unue malmulte emis al interparolo."

"Kaj nun vi ne emas al tio, ĉu ne?"

"Mi esperas, ke vi ne konsideras min tiel malbona kavaliro!"

"Se nur pro kavalira devo vi volas dediĉi vin al mi, nu, tiukaze mi rezignas pri tio!"

"Kian rajton mi havus, fari pli ol tion?"

"Ni estas kunuloj, sinjoro von Merten, almenaŭ en la afero, kiu nun okupas nin. En tia stato oni konservu ankaŭ bonan kamaradecon, ĉu ne vere?"

"Certe, — sed de ambaŭ flankoj!"

"Dankon! Mi sentas min trafita. Sed preskaŭ ŝajnas al mi, kvazaŭ vi ne konsiderus ebla tian kamaradecon inter anoj de malsamaj seksoj kaj opinius gardi vin de ĝi, ĉu ne?"

Li ridetis. "Tio ne estas ĝusta. Mi ne timas tian kamaradecon. Sed mi konfesas, ke la okazojn, en kiu oni restas ĉe tiu ĉi kamaradeco sen tio, ke pli intima sento disvolviĝas ĉe unu el la du kamaradoj, mi konsideras tre maloftaj."

"Do ni estigu unu el ĉi tiuj maloftaj okazoj, ĉu jes? Mi pensas, ke pri mi mi povas esti certa, kaj mi supozas la samon pri VI. ĉu mi estas prava?"

"Ne tute!"

"Ho, vi surprizas min!"

"Mi estas certa pri mi laŭ tio, ke mi scias, ke mi ne parolos unu vorton, kiu povus malkaŝi intiman senton."

"Sed garantion por tio, ke ĝi ne disvolviĝos en vi, vi ne prenus sur vin, ĉu ne?" ŝi demandis kun rapida ekbrilo de siaj malhelaj okuloj.

"Ne!" li trankvile respondis. "Por tio mi ankoraŭ ne estas sufiĉe maljuna, almenaŭ kontraŭe al estaĵo de via aspekto. Sed, se mi certigas al vi, ke neniam per elmontro de tio, kio per la sufiĉe longa kunesto kun vi eble estos vekata en mi, mi kaŭzos al vi momenton de malagrableco — kial vi ridas? Nu, se vi volas, mi povas paroli ankaŭ alie — do, momenton de agrableco — "

"Abomene!"

"Vi elvokis tion! Do — kaŭzos al vi momenton de agrableco, vi ja povas esti kontenta! La pariĝo de arda amo kun la malvarmeta konscio pri ĝia senŝanceco havas sian apartan ĉarmon!"

"Tio estas kontraŭnatura!"

"Ĉu ankaŭ vi nun volas diskuti pri tio, kio estas kontraŭ-natura kaj kio ne? Tion lasu al la spiritaj proletarioj!"

Ŝi silentis. Kvankam ŝi, de jaroj sin movanta en agrablaj rondoj de la plej diversaj kulturlandoj, estis tre lerta, ŝi tamen bezonis tempon, por trovi konvenan respondon. Tio incitis ŝin. Kial ŝi, kiu iam tre ofte faris spritplenajn konversaciojn kun lertaj babiluloj, ne povis respondi al li tiel trafe kiel al aliaj?

Ŝi bone sciis la kaŭzon: Ne estis eble interparoli kun li en supraĵa maniero; li ĉiam penetris en la profundon, en kiun sekvi estis malfacile. Li ĝuste estis vera germano — pedanto! Tial ŝi provis interne moki pri li, sed la moko ne estis vera kaj sincera. Kontraŭe, ju pli da similaj interparoloj ili havis dum la veturo trans la kanalon kaj plue, proksimiĝante al la angla ĉefurbo, des pli li okupis ŝian pensadon — kaj tion tute ne en malagrabla maniero. —

Alveninte en London, von Merten zorgis pri komfortaj loĝejoj en bona hotelo, kaj poste li tuj volis komenci siajn esplorojn en la hospitaloj. Sed Edito Mac Kennon petis lin tiel insiste pri partopreno en tiu esplorado, ke li devis cedi al ŝi. Ili elektis malsanulejojn, kiujn ĉiu el ili vizitu, kaj interkonsentis ankaŭ pri telefonaj interrilatoj de tempo al tempo farotaj, por ke, se unu el ambaŭ estus atinginta la celon, la alia ne sennecese plue serĉu. Sed ĉe ĉiu telefona interparolo montriĝis la senrezulteco de la ambaŭflankaj klopodoj. Kiam ili en la vespero renkontis unu la alian en la hotelo, estis certe, ke Jameson tiun virinon, kiu laŭ opinio de Merten anstataŭu sinjorinon Smith, ne venigis kun si el hospitalo, almenaŭ ne el tia de London.

Ankoraŭfoje von Merten ekzamenis sian hipotezon, konsideris ĉion parolantan por kaj kontraŭ ĝi, kaj li venis al la rezulto, ke li devas resti ĉe ĝi.

La vesperajn horojn li kaj Edito Mac Kennon pasigis komune tralegante la gazetojn de la lastaj tagoj, por esplori, ĉu Jameson eble per anonco estis serĉinta taŭgan sinjorinon. Ĉe la tre ampleksa anoncoparto de la Londonaj gazetoj tio estis longedaŭra kaj laciga laboro. Sed ankaŭ ĝi restis senrezulta, kaj la paleco, iom post iom fortiĝanta sur la ĉarmaj trajtoj de Edito, pruvis ŝian elĉerpiĝon. Sed nur post insista peto de Merten ŝi iris al la nokta ripozo.

Merten ne trovis ĉi tiun. Sidante en komforta apogseĝo de sia hotelĉambro, li ekbruligis sian pipon, sian fidelan akompananton, kaj poste komencis intense mediti. Pluraj ideoj ekaperis en lia cerbo kaj ree estis forlasataj. Fine venis tia, kiu ŝajnis enhavi la ŝancon de sukceso.

Jameson pretekstis negocajn aferojn por amuzaj vojaĝoj al Eŭropo, diris fraŭlino Mac Kennon. Ĉe tio li kompreneble ne tute povis malatenti la negocajn celojn. Kien ĉi tiuj povis konduki lin? Laŭ la speco de lia komerca entrepreno certe ankaŭ al London. Li devis esti restadanta iom longan tempon en London. Kie? Tre verŝajne ne en hotelo; laŭ sia vivkutimo li certe preferis loĝi en pensiono por fremduloj.

En Germanlando kun ĝia bonordigita loĝanoncado estus facile konstati, en kiu pensiono li loĝis, sed en Anglolando ne ekzistas tiaj leĝoj. Demandi en ĉiuj pensionoj, kiaj en London certe ekzistas miloj — krom la multaj familioj, kiuj okaze loĝigas ĉe si fremdulojn kontraŭ pago — daŭrus monatojn.

Sed se Jameson efektive pretekstis la negocon por siaj amuzaj vojaĝoj al Eŭropo, kiel Edito rakontis, li apenaŭ povis tute eviti vizitojn al siaj komercaj amikoj. Merten konis la specon de lia entrepreno, kaj estis supozeble, ke en London ekzistas nombro da firmoj, kun kiuj la komercejo en Chicago interrilatas. Sekve ŝajnis plej utile, demandi en tiaj firmoj, kie Jameson loĝis dum sia antaŭ ne longe okazinta vizito en London. Verŝajne unu el la anglaj korespondantoj, laŭ angla kutimo, kunirigis lin en la klubon, konis lin iom pli intime kaj povis doni informojn pri liaj kutimoj. Tiaj esploroj kompreneble devis esti farataj kun granda singardo, plej bone per angla detektivo. Kvankam von Merten bonege parolis la anglan lingvon, li tamen ne povis riski, en London nomi sin anglo; ĉar, se oni rimarkus, ke tio ne estas ĝusta, oni suspektus lin kaj eble avertus Jamesonon. Merten sufiĉe konis sin mem por scii, ke li ne trovos dormon, antaŭ ol li estos haviginta al si certecon, ĉu sur tiu vojo rezulto estus atingebla. Li subite ekstaris, venigis al si fiakron kaj veturis al la policejo Scotland Yard.

La deĵoranta inspektoro montris al li, post kiam li estis legitiminta sin, la plej afablan komplezon. Tamen ne estis facile, trovi la ĝustan oficiston por la esploro. Inspektoro Pearson rekomendis al Merten iun Killaney, unu el la plej trovemaj viroj, pri kiuj la angla polico disponis. Se Merten dezirus servigi al si ĉi tiun viron, oni tuj povus venigi lin per telefona sciigo. Merten ne havis kaŭzon malakcepti la rekomendon de la inspektoro, kaj konsentis. Sed kiam post paso de ne tro longa tempo Frederiko Killaney aperis, von Merten preskaŭ pentis sian konsenton. Killaney estis vera tipo de degenerinta "gentleman". Li aspektis kiel viro, kiu apartenis al la bonsocietaj rondoj, sed per facilanimeco perdis sian posedaĵon. La hela lumo, kiu brulis en la ĉambro de l' inspektoro, klare ekkonigis ĉiun trajton de lia elviviviĝinta, sed bela vizaĝo. La unua impreso, kiun Merten havis pri li, neniel estis favora. La vizaĝo de Killaney tute ne surhavis stampon de inteligenteco, pli vere tiun de bonanimeco, kiu ŝajnigis lin pli taŭga por ĉiu alia profesio ol por tiu, kiun li plenumis. Sed kiam Merten informis lin pri lia tasko kaj promesis al li sufiĉe altan monrekompencon por rapida kaj feliĉa solvo de la tasko — von Merten sciis, ke Edito volonte pagos la sumon —, sur la vizaĝo de Killaney aperis fulmsimila ekbrilo, kiu subite ŝanĝis la karakteron de la vizaĝo.

"Esploro ĉe komercistoj, kiuj negocas kun Ameriko kaj speciale kun Chicago, estas la plej certa procedo", diris sinjoro Killaney. "Sed mi povos komenci ĝin nur morgaŭ matene je la 9a; tamen mi hodiaŭ jam povas fari enkondukan paŝon. Mi estas amikiĝinta kun la oficisto de banko, kiu multe interrilatas kun komercejoj en Chicago, eble ankaŭ kun la firmo nomita de vi; se ne, mia amiko certe scias, kiu ĉitiea banko prizorgas la negocojn de la tiea entrepreno. Se ni estos trovintaj ĉi tiun bankon, ni tre baldaŭ ankaŭ scios, kun kiuj ĉitieaj komercaj firmoj sinjoro Jameson interrilatas. Mian amikon mi ankoraŭ nun povas viziti."

"Tre bone", von Merten diris. "Tuj kiam vi estos eksciinta ion, donu informon al mi en mian hotelon."

La detektivo promesis tion kaj foriris. Ankaŭ Merten foriris, post kiam li estis dankinta la inspektoron pro lia komplezemo.

Al Merten do ne restis io alia ol atendi, kion Killaney raportos. Sed unu paŝon li tamen ankoraŭ povis fari: Li veturis al la ĉeftelegrafejo, kie li jam la pasintan vesperon vane demandis pri la telegramo el Wien, kies postsendo el Dresden estis ordonita. Nun ĝi fine estis alveninta; ĝi tekstis: "Franco Jameson el Chicago de dek du tagoj ĉi tie, loĝas Lerchenfeldergurtel 21."

De dek du tagoj; Merten ne povis rifuzi al sia kontraŭulo sian laŭdon. Estis sendube, ke Jameson, por ĉiukaze povi pruvi sian alibion, sendis al Wien iun, kiu tie ludis lian rolon. Kiu povis esti la anstataŭulo? Nu, ĉi tiu demando estu respondata pli malfrue; nun estis necese, fari ion pli gravan. La plej necesa certe estis, ke li iom ripozu. Noktmezo jam de longe pasis, kiam li atingis sian hotelon, kaj la streĉadoj de la vojaĝo pli kaj pli sentiĝis. Sed daŭris longan tempon, antaŭ ol li povis ekdormi. En sia spirito li ankoraŭfoje pasigis ĉion, kio ĝis nun okazis, kaj ankoraŭ pli firmiĝis en li la konvinko, ke li agis ĝuste kaj laŭcele. El ĉiuj bildoj, kiuj ekaperis al li ĉe tio, tiu de Edito plej longe restis. Li klopodis forigi ĝin, sed li ne sukcesis.

Kial ĝuste ŝi, kiu tiel subite estis veninta en lian vivon kaj kontraŭ lia volo tiel vigle okupis lin, estis tiel riĉa?

Ĝemante li forlasis esperon, kiu, kvankam li estis nutrinta ĝin nur mallongan tempon, tamen altgrade logante estis aperinta antaŭ li. Malgraŭ ĉiu karaktera forto li apenaŭ povis daŭre sin liberigi de la ĉarmo, per kiu la gracia aperaĵo de Edito — ankoraŭ pli ŝia malkaŝema, sincera karaktero — efikis al li kaj devis efiki al ĉiu, kiu iom longan tempon persone interrilatis kun ŝi. Almenaŭ li ne sentis sin certa pri tio.

Ĉu li rajtas cedi?

Ne! En konversacio kun ŝi li sufiĉe klare estis espriminta, kio disigas lin de ŝi. Ĉu li fariĝu la edzo de riĉa sinjorino? Ne. Eĉ se li havus gravajn zorgojn pri ekzistado, li ne povus decidiĝi peti la manon de riĉa sinjorino. Jes, tiukaze eble ankoraŭ malpli ol alie. Lia vira fiero ne povus elporti la penson, ke riĉa edzino iutage eble povus riproĉi al li la mankon de havaĵo.

En lia situacio tia riproĉo eĉ estus rajtigita. Li ja povis fondi al si mastrumon; lia salajro kune kun la rentumo de lia havaĵo sufiĉis por certigi al la mastrumo senzorgan ekzistadon ĉe moderaj pretendoj. Sed, ĉu garantio ekzistas por tio, ke la pretendoj de la amerikanino estas moderaj, ke ili restos tiaj? Ŝia inklino al romantiko eble sufiĉus por dum la unua tempo malpli sentigi al ŝi limigon en ŝia vivmaniero; dum la tielnomata miela monato novaj geedzoj ja rigardas ĉion per aliaj okuloj ol poste. Sed kiel estos, kiam la miela monato estos pasinta? Ĉu tiam ŝiaj pretendoj ne kreskus, eble ĝis la mezuro de tiuj, kiujn fari ŝi estis rajtigita kiel fraŭlino? Kio okazus tiam? Tiam li devus diri al ŝi, ke liaj monrimedoj ne sufiĉas por kontentigi tiajn pretendojn; lia fiero estus profunde ofendata.

Tamen, kiom li nun konis ŝin, ŝi neniel hezitus helpi per sia propra posedo. Certe, ŝi plej verŝajne trovus tion tute komprenebla, kia ĝi efektive ankaŭ estis. Do li povis supozi, ke, se li edziĝus kun Edito, ilia edzeco ne estus malagrabligata per tia afero.

Sed — garantion por tio, ke tia momento ne venos, li ne havis. Ĉi tiun momenton li timis, sentante, ke kun ĝi aperos ne transirebla fendego inter li kaj lia edzino. Ĉi tiu timata momento povus veni, kaj tiam ĉio estus perdita por ĉiam. Ĉu konsidere al tio vere ne estus pli bone, kiel li jam unu fojon decidis, sufoki la apenaŭ ekĝermintan aminklinon, antaŭ ol ĝi elkreskus tro forte?

Tiaj skrupuloj turmentis lin kaj longe fortenis la dormon. Sed fine la naturo pretendis sian rajton, kaj li ekdormis kun la intenco esti singardema kaj ĉion ceteran lasi al la destino de l' sorto.