Progreso ()
Tradukita de Leo Belmont
Lingvo Internacia (p. 15)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
PROGRESO
De poeto pola Asnyk.

Laboroj vanaj vana plend’!
Senforta malbenado!
La formojn mortajn ia sort’
Ne turnos al estado!

Per temp’ preniton — al la temp’
Ne povas mond’ depreni.
Ne povos fajr’, ne povos glav’
Kurantan penson teni.

Kun vivaj ĉiam iru vi!
La novan vivon amu!
Obstine per velkinta laŭr’
La kapojn ne ornamu!

Ne repuŝebla viva ond’
Sencele vi sopiros!
Koler’ senforta! vana plend’!
Antaŭen mondo iros!…

Esperantigis Leo Belmont.