Proletaria Kantaro/Antaŭrimarkigo

Sennacieca Asocio Tutmonda (p. 5-6)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ANTAŬRIMARKIGO
Fine ĝi aperis! Sed ĉu ĝi kontentigos ĉies dezirojn kaj pretendojn? Apenaŭ ni kuraĝas esperi tion. Tamen la plimulto trovos en tiu ĉi libreto, kion ĝi sopiris, trovos la vivecon de proletaria batalo, la unuecon de revolucia ideologio, la variecon kaj multnuancecon de l’ temo okupanta unusola niajn animojn, entute, tion kion en tia unueca kaj sennaciiga formo ankoraŭ ne prezentis al ni nek nacilingva prolet-kantaro nek iu ajn kantaro laborist-esperantista.

Kaj la pli-pretendemuloj konsideru ke S.A.T., kvankam evoluinta ĉiudirekten kaj disvastiĝinta ĉiukontinenten, tamen en nuna stato de sia evoluo ankoraŭ ne profunde fiksiĝis en ĉiuj sektoroj kaj regionoj de nia terglobo. Se la alvoko por kunlaboro je ĉi-kantaro ankoraŭ ne penetris en ĉiujn angulojn de la kvin terpartoj, ni konkludu el tio, ke niaj penoj devas ankoraŭ multobliĝi por ke la forta voko trovu ĉiuloke plenvoĉan resonon.

Ni daŭrigu konstruadi nian palacon! Jen nova ŝtoneto en la fundamento de nia konstruaĵo! Donu ĝi bonajn fruktojn kaj utilon al niaj kamaradoj en agado!

Pri la aranĝo de l’ kantaro ni rimarkigu nur, ke ni elektis la tekstojn laŭ nia vidpunkto pure revolucia. Ni do rifuzis enmeti eĉ bonajn kantojn, kiuj tamen ne servas al tiu celo. Aliflanke ni klopodis, ne nur publikigi nuntempajn batalkantojn, sed ankaŭ tiajn el pasintaj epokoj, kaj penis, per klarigaj notoj, komprenebligi al la nuntempuloj kondiĉojn kaj medion, sub kiuj naskiĝis tiuj kantoj. Do kvazaŭ skizante je la sinsekvo de diversepokaj kantoj tutan historian evoluadon de l’ proletaria klaso, ni plialtigas, ŝajnas al ni, la valoron de tiu verketo. Malfermiĝas antaŭ ni la longa emocia martira vojo de nia klaso dum jarcentoj de senlaca, suferiga luktado kontraŭ subpremantoj. Larĝiĝas la kadro, la perspektivo je giganteco…

Kantante tiujn elkorajn kriojn de proletaro el tuta mondo en nia unueca lingvo, ni fortikigos senton de solidareco, senton de kunuleco, de sennacieco.

Julio 1924.
Eldona Kooperativo de S.A.T.