Proletaria Kantaro/Forĝistoj ni…

14. Forĝistoj ni…
Kanto de l’ Sovetia komjunularo
Rusa

Forĝistoj ni, amik’ martelo,
Feliĉ-ŝlosilojn forĝas ni.
Leviĝu peza, la martelo,
En ŝtalan bruston frapu, frapu, frapu vi!

Kun ĉiu frapo de la martelo
Disfalas prem’, fortiĝas ni
Kaj sur kamparoj de la tero
Popol’ premata levas, levas, levas sin.

Forĝistoj ni de l’ novsocio,
Plej bonon nur deziras ni,
Ne vana estos peno nia,
Do per martelo frapu, frapu, frapu ni!



  Ĉi tiu verko estas traduko kaj havas alian statuson de kopirajto ol la aplikebla kopirajta protekto de la originala enhavo.
Originalo:

Ĉi tiu verko estas publikhavaĵa en Usono, ĉar ĝi estis publikigita antaŭ la 1-a de januaro 1929.


La aŭtoro mortis en 1930, do ĉi tiu verko estas ankaŭ publikhavaĵa en landoj, kie la tempo de aŭtorrajta protektado estas la vivo de la aŭtoro plus 80 jaroj aŭ malpli. Ĉi tiu verko povas esti publikhavaĵa ankaŭ en landoj kun pli longa tempo de protektado, kiuj respektas la regulon de pli mallonga periodo por alilandaj verkoj.

 
Traduko:

Ĉi tiu anonima aŭ pseŭdonima verko estas publikhavaĵa en Usono, ĉar ĝi estis publikhavaĵa en la lando aŭ areo de origino ekde la 1-a de januaro 1996, kaj neniam estis eldonita en Usono antaŭ tiu dato. Ĝi estas publikhavaĵa ankaŭ en aliaj landoj kaj areoj, kie la kopirajtaj limdatoj por anonimaj aŭ pseŭdonimaj verkoj estas 95 jaroj aŭ malpli depost la publikigo.