Proletaria Kantaro/Gejunulara ĵurkanto

20. Gejunulara ĵurkanto

Ne plu migru en mallumo,
Ĉesu vagi en sensenc’,
Al batal’ antaŭen, fratoj,
Glav’ kaj lum’ — via potenc’!

Vin ne regu malespero,
Ĝin forŝiru el l’ anim’,
L’ soci-lukt’ ne vana estos —
Al batal’, fratar’, sen tim’!

Hej, eklumos nova suno
Radionta tra l’ tut-ter’,
Nur ĝis tiam ni persistu
En barakto por la ver’!

Junular’, vin ne timigu
Ŝtonaj baroj kaj eĉ ĉen’,
Multan sangon ni elverŝos
Ĝis ekestos mond’ de ben’!


El juda lingvo: I. Jurysta.


  Ĉi tiu verko estas traduko kaj havas alian statuson de kopirajto ol la aplikebla kopirajta protekto de la originala enhavo.
Originalo:

Ĉi tiu verko estas publikhavaĵa en Usono, ĉar ĝi estis publikigita antaŭ la 1-a de januaro 1929.


La aŭtoro mortis en 1936, do ĉi tiu verko estas ankaŭ publikhavaĵa en landoj, kie la tempo de aŭtorrajta protektado estas la vivo de la aŭtoro plus 80 jaroj aŭ malpli. Ĉi tiu verko povas esti publikhavaĵa ankaŭ en landoj kun pli longa tempo de protektado, kiuj respektas la regulon de pli mallonga periodo por alilandaj verkoj.

 
Traduko:

Ĉi tiu verko estas publikhavaĵa en Usono, ĉar ĝi estis publikigita antaŭ la 1-a de januaro 1929.


La aŭtoro mortis en 1942, do ĉi tiu verko estas ankaŭ publikhavaĵa en landoj, kie la tempo de aŭtorrajta protektado estas la vivo de la aŭtoro plus 80 jaroj aŭ malpli. Ĉi tiu verko povas esti publikhavaĵa ankaŭ en landoj kun pli longa tempo de protektado, kiuj respektas la regulon de pli mallonga periodo por alilandaj verkoj.