Proletaria Kantaro/La batalkanto de la ĉina revolucio

68. La batalkanto de la ĉina revolucio[1]
Ĉina(Tradukita prozen)

La plejgranda beno sur la mondo estas la libereco.
Kiam la libereco sin bazas sur paco, estas plenumeblaj miloj da mirindaĵoj sur la mondo.
La libereco profundas kiel la spirito! Kiel giganto ĝi grandas!
Ĝis la ĉielo ĝi estas alvenebla; ne per ĉevalo kaj veturilo, sed sur nuboj kun la vento.
Venu, ho, venu libereco kaj regu sur la tero!
Pro la terurega sklavar-infero venu nin lumigi per radio de l’ suno!
Novan, plibonan mondon ni deziras en nia tempo.
Hin-ju, nia maljuna patro, gvidu nin!
Liberec-spirito venu kaj ŝirmu nin!

Esperantigis: I. Jurysta.

Piednotoj redakti

  1. sen melodio.