Proletaria Kantaro/Revolucio

30. — Revolucio
Franca
Himno al Revolucio
De Robert Guérard

Ribelu vi! proletoj de uzinoj
Postulu l’frukton de via labor’,
Estu por vi la iloj kaj maŝinoj,
Ĉe gajn’ egalu kiel ĉe dolor’.
Ĉar penas brakoj kaj la cerboj viaj,
La feliĉec’ ebliĝas sur la ter’
Ne kriu plu al la barantoj ĝiaj
La baron for! feliĉ’ iros sen per’.

Revoluci’! por ke la mond’
De egaleco estu rond’.
Revoluci’! por ĵeti for
La tutan kaŭzon de l’dolor’.
Revoluci’! por ke el sciencoj
Pacigaj venu la potencoj,
Per la agad’ kaj la raci’
Stariĝu ni! Revoluci’!

Ribelu vi! kampuloj tro cedemaj
Por la akir’ de l’ kulturata ter’,
Ne estu plu progreson evitemaj
Por vi, por ni, ĝin gardu de danĝer’.
Forprenu de la akaparistaro
La teron por ke estu ĉies ĝi,
Laboru ĝin vi la senpanularo
Al nia pen’ kunigu vian vi.
Rekantaĵo

Ribelu vi! soldatoj la amasoj
Disbatu estrojn de la ŝovinism’,
Ne estu plu la disigil’ de rasoj
ĵetanta sange ilin al abism’.
Pripensu, vi batalas kontraŭ savo
La via, dum strikantojn venkas vi,
Ne estu plu viktim’ de via glavo
Armilojn for! fratar’ venu al ni.
Rekantaĵo


Ribelu vi! filinoj kaj patrinoj
Ne estu plu viando por plezur’,
Ne nasku plu idaron sen inklinoj
Ĉar de l’ infan’ dependas la futur’.
La hom’ sur ter’ ne via mastro estu
Ne estas rajt’ por devigadi vin,
Do en liber’ vi vivu, sed vi restu
Plenaj de am’, plibonigontaj nin.
Rekantaĵo

Ribelu vi! ignoraj kredemuloj
Venu al lum’ ĉar vin blindigis Di’,
Per nia torĉ’ revidu la okuloj
Por evitad’ de l’ nigra eklezi’.
Mensogon devas venki vero ĉian
En libr’ de l’ ver’ lernadu kun fervor’,
Tuj kiam vi kleriĝos, sonĝon vian
Forpuŝos am’, ĝi malaperos for.
Rekantaĵo

Ribelu vi! entute suferhomoj
La ŝtelitar’, la senheredular’
Kunigu vin por la akir’ de domoj
Bienoj kaj de tuta la rajtar’.
Tre grandaj kredas vi ĉiujn sinjorojn
Ĉar la erar’ kaj tim’ subigas vin,
Ĉar al tiran’ oferas vi la korojn
Ekstaru jam! superos vi en fin’.
Rekantaĵo


El franca tradukis Liber.


  Ĉi tiu verko estas traduko kaj havas alian statuson de kopirajto ol la aplikebla kopirajta protekto de la originala enhavo.
Originalo:

Ĉi tiu anonima aŭ pseŭdonima verko estas publikhavaĵa en Usono, ĉar ĝi estis publikhavaĵa en la lando aŭ areo de origino ekde la 1-a de januaro 1996, kaj neniam estis eldonita en Usono antaŭ tiu dato. Ĝi estas publikhavaĵa ankaŭ en aliaj landoj kaj areoj, kie la kopirajtaj limdatoj por anonimaj aŭ pseŭdonimaj verkoj estas 95 jaroj aŭ malpli depost la publikigo.

 
Traduko:

Ĉi tiu anonima aŭ pseŭdonima verko estas publikhavaĵa en Usono, ĉar ĝi estis publikhavaĵa en la lando aŭ areo de origino ekde la 1-a de januaro 1996, kaj neniam estis eldonita en Usono antaŭ tiu dato. Ĝi estas publikhavaĵa ankaŭ en aliaj landoj kaj areoj, kie la kopirajtaj limdatoj por anonimaj aŭ pseŭdonimaj verkoj estas 95 jaroj aŭ malpli depost la publikigo.