Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/1000
1000. — Valoron de objekto ni ekkonas post difekto.
Kion ni havas, por ni ne valoras, — kiam ni ĝin perdis, ni ploras.
Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras.
Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto.