Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/1020
1020. — Li havas dentojn ne por parado.
Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango.
Li vorton en la poŝo ne serĉas.
Li kuraĝon kolekti ne bezonas.
Li mem estas patrono por sia persono.
Kiu lin tuŝas, tiu lin sentas.