Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/1040
1040. — Se ne estus «se» kaj «tamen», mi al ĉio dirus amen.
Kiu ne atentas la «se», tiu sentas la «ve».
Se ne la « se » malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa.
Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus.
Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero.
Se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta!