Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/1099
1099. — Senlaboreco dormon alportas.
Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas
Kiu laboron evitas, bonon ne vidas.
Laboro homon nutras, sen laboro li putras.
Kiu ŝvitas, tiu profitas.
Akvon senmovan kovras putraĵo.