Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/1141
1141. — Unu similas nulon, ne prezentas kalkulon.
Unu soldato militon ne faras.
Unu hirundo printempon ne alportas.
Du manoj faras ĉion, sed unu nenion.
Unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono.