1215. - Ne diru « hop » antaŭ la salto.
Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante.
Plej bone ridas, kiu laste ridas.
Ne moku riveron, ne atinginte la teron.
Ne laŭdu la lagon antaŭ vespero.