Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/214
214. — Malfeliĉo malofte venas sole.
Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas.
Malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj.
Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj.
Kie maldike, tie rompiĝas. Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas.
Fendita ligno facile ekbrulas.