Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/220
220. — Mizero faras viziton, ne atendante inviton.
Kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas.
Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko.
Neniu scias, kio morgaŭ lin trafos. Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene.
Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas.
Hodiaŭ forto, morgaŭ morto.